Platgermana lingvo: Malsamoj inter versioj
[kontrolita revizio] | [kontrolita revizio] |
Linio 171: | Linio 171: | ||
==Eksteraj ligiloj== |
==Eksteraj ligiloj== |
||
⚫ | |||
⚫ | |||
⚫ | |||
⚫ | |||
⚫ | |||
⚫ | |||
{{Projektoj |
{{Projektoj |
||
|WT=Low_German|WT titolo=platdiĉa_lingvo|WT originalo=Low_German| |
|WT=Low_German|WT titolo=platdiĉa_lingvo|WT originalo=Low_German| |
||
Linio 183: | Linio 177: | ||
|iwiki=nds |
|iwiki=nds |
||
}} |
}} |
||
⚫ | |||
⚫ | |||
⚫ | |||
⚫ | |||
⚫ | |||
⚫ | |||
[[Kategorio:Platgermana lingvo| ]] |
[[Kategorio:Platgermana lingvo| ]] |
Kiel registrite je 00:11, 26 okt. 2020
Platgermana lingvo | ||
Plattdüütsch, Plattdütsch, Plattdüütsk, Plattdütsk, Plattdietsch, Plauttdietsch | ||
Areo de Germanio kaj Nederlando kie la platdiĉa nun parolatas | ||
lingva familio • lingvo • moderna lingvo | ||
---|---|---|
nordmara ĝermana lingvaro | ||
Parolata en | Germanio (norde) Nederlando Danio | |
Parolantoj | 5 000 000 | |
Denaskaj parolantoj | ĉ. 5 milionoj | |
Skribo | latina | |
Lingvistika klasifiko | ||
Hindeŭropa lingvaro | ||
Oficiala statuso | ||
Oficiala lingvo en | Oficiale agnoskita kiel regiona lingvo en 8 federaciaj landoj de Germanio. Agnoskita kiel regiona aparta lingvo de la Eŭropa Ĉarto pri Lingvoj | |
Reguligita de | ||
Lingvaj kodoj | ||
Lingvaj kodoj | ||
ISO 639-2 | nds | |
ISO 639-3 | nds | |
SIL | NDS | |
Glottolog | lowg1239 | |
Angla nomo | Low German | |
Franca nomo | bas allemand | |
Vikipedio | ||
La platgermana lingvo (ankaŭ nomata malaltsaksa aŭ platdiĉa lingvo) estas grupo de ĝermanaj dialektoj parolataj de ĉirkaŭ 5 milionoj da homoj en nordo de Germanio, Nederlando kaj Danio. Ĝia ISO-kodo estas nds
. Ekzistas Vikipedio en la platdiĉa lingvo kaj en la nederlanda malaltsaksa dialekto.
Historio
Iam la platgermana estis multe pli grava ol nuntempe: ĝi estis la oficiala lingvo de urboj de la Hansa Ligo, kaj estis komerca interlingvo de Londono ĝis Novgorodo kaj tra la Balta maro. Pro tio, ĝi forte influis la danan, norvegan kaj svedan lingvojn, en kiuj granda parto de la vortaro ĝis hodiaŭ estas platgermandevena.
Ankaŭ en la baltaj landoj senteblas la kultura kontakto kun la platgermana lingvo: en Tallinn, la ĉefurbo de Estonio, ekzemple la plej granda turo de la mezepoka urbomuro ankoraŭ hodiaŭ platgermane nomiĝas "Kiek in de Köük" (Rigardo en la kuirejon), ĉar en la urbo oni - se iel la vetero ebligis - subĉiele kuiris en internaj kortoj de la domoj, kaj el la urbomura turo eblis rekte enrigardi la grandajn kaldronojn de la najbaraj domoj. En la litova lingvo, kiu principe alprenas tre malmultajn fremdajn vortojn, multaj slangaj vortoj estas platgermanaj, ekzemple biški (platgermane n bischken aŭ n bejten, iomete), knopkė (platgermane Knopke, butoneto) aŭ šnekėti (platgermane schnacken aŭ snacken, babili).
El lingvistika vidpunkto, historiaj antaŭŝtupoj de la nuntempa platgermana lingvo estas la malnovsaksa kaj poste mezmalaltgermana lingvoj.
Gramatiko
La gramatiko similas al tiu de la nederlanda lingvo, kaj ankaŭ iom al tiu de la altgermana:
La platgermana havas nur tri kazojn; personaj formoj de la verboj estas samaj en singularo kaj pluralo.
Genitivecon donas al substantivoj la finaĵo -s: De Fischer "La fiŝisto"; Fischers Huus "La domo de la fiŝisto".
La verboj apartenas al du grupoj, fortaj kaj malfortaj verboj. La malfortaj formas pasintecon per sufikso, dum la fortaj per vokalŝanĝo ĉe la radiko, aŭ per nura redono de la radiko.
Vort-provizo
La platgermana lingvo havas multajn vortojn de ĝermana origino, sed en formo aparta por la platgermana. Ĝi enhavas multajn vortojn el la altgermana lingvo. Tamen la kernon konsistigas praĝermanaj vortoj parencaj al altgermanaj, nederlandaj ktp, sed kelkaj vortoj estas nur platgermanaj.
Nuntempe la amasa influo de la germana lingvo forte minacas la koheron kaj platgermanecon de la platgermana vortprovizo.
Dialektoj
La platgermana lingvo havas multajn dialektojn kaj normigita formo ankoraŭ preskaŭ ne ekzistas. La aŭtoroj ĝenerale verkis dialekte.
Specimeno
- Unse Vader in' Himmel !
- Laat hilligt warrn dienen Namen.
- Laat kamen dien Riek.
- Laat warrn dienen Willen so as in'n Himmel,
- so ok op de Eerd.
- Uns' dääglich Brood giff uns vundaag.
- Un vergiff uns unse Schuld,
- as wi di vergeben hebbt,
- de an uns schüllig sünd.
- Un laat uns nich versöcht warrn.
- Mak uns frie vun dat Böse.
- Denn dien is dat Riek un de Kraft un de Herrlichkeit in Ewigkeit.
- Amen.
Popola kanto platgermana
- Dat du myn Leevsten büst,
- Ke vi estas mia plejkarulo
- dat du wol weest!
- vi tutbone scias.
- (refoje)
- Kum by de Nacht, Kum by de Nacht,
- Venu dumnokte, venu dumnokte,
- segg wi du heest.
- diru kiel vi nomiĝas.
- (refoje)
- Kum du üm Middernacht,
- Venu vi meznokte
- kum du Klok een!
- venu je la unua.
- (refoje)
- Vader slöpt, Möder slöpt,
- Paĉjo dormas, panjo dormas,
- ik slaap alleen.
- mi dormas sole.
- (refoje)
- Klop an de Kamerdör,
- Frapu ĉe la ĉambropordo,
- faat an de Klink!
- premu la tenilon!
- (refoje)
- Vader meent, Moder meent,
- Paĉjo pensas, panjo pensas,
- dat deit de Wind.
- ke tion faras la vento.
- (refoje)
- (Pri la resto de la nokto silentas la kanto...)
Famaj aŭtoroj de la platgermana
Fritz Reuter - Klaus Groth - Julius Strinde - Gorch Fock - Oswald Andrae - Wolfgang Sieg
Klasifiko
La platdiĉa estas Hindeŭropa, pli precize ĝermana, parenca al la nederlanda, la germana, la jida kaj, pli fore, la frisa kaj dana lingvoj.
Malaltgermanaj dialektoj
Malaltgermana
|
Vidu ankaŭ
- Plattdeutsches Wörterbuch, Platgermana vortaro (en germana/platgermana), de Sass, ISBN 3-529-03000-7
- Plaŭtdiĉa lingvo
- tatoeba Multlingva frazaro kun multaj platgermanaj frazoj, 2012-07: 16000 platgermanaj frazoj.
Notoj
- ↑ tia lingvo
|
Eksteraj ligiloj
- reta vortaro altgerana-platgermana
- simpla lingvogvidilo por altgermanlingvaj flegistoj, ankaŭ utila por ĉiu alia kiu baze komprenas la altgermanan (stato de 2016)
- Pri Platgermana lingvo en Ethnologue (angle)
- Lingva Mapo de Germanio, Nederlando, ktp (angle, france, eŭske)
- Lengua bajoalemán en Promotora Española de Lingüística (hispane)