Biblioteko Butler: Malsamoj inter versioj
[nekontrolita versio] | [nekontrolita versio] |
Roberto (diskuto | kontribuoj) Neniu resumo de redakto |
Neniu resumo de redakto |
||
Linio 2: | Linio 2: | ||
La Biblioteko Butler konstante akiras novajn [[libro]]jn, novajn [[vidbendo]]jn, novajn [[kodisko]]jn. Ĉiujn ricevitajn revuojn oni disponigas en la biblioteko dum minimume unu jaro, kaj tiujn, kiuj havas daŭran valoron, oni bindigas. |
La Biblioteko Butler konstante akiras novajn [[libro]]jn, novajn [[vidbendo]]jn, novajn [[kodisko]]jn. Ĉiujn ricevitajn revuojn oni disponigas en la biblioteko dum minimume unu jaro, kaj tiujn, kiuj havas daŭran valoron, oni bindigas. |
||
== Historio == |
|||
⚫ | |||
Jam antaŭ 1914 [[Brita Esperantista Asocio]] (BEA) havis propran bibliotekon, sed ĝis 1922 nur kelkdek volumojn. En 1922 [[Montagu Christie Butler]] fariĝis ĝia bibliotekisto kaj donacis sian privatan bibliotekon, 380 volumojn. De tiam la biblioteko daŭre kreskis per aldono de libroj donacitaj aŭ aĉetitaj, kaj de ĉiu nova Esperanta libro ĉe apero. M. C. Butler klopodis, ke la biblioteko enhavu laŭ la eblecoj ĉion kun rilato al [[Esperanto]] aŭ al internaci-lingva movado ĝenerale; ankaŭ verkojn pri lingva instruado kaj pri la filologio de naciaj lingvoj; kaj ĉiajn konsulto-librojn. |
|||
Krom la ĉefa kolekto de libroj (en tri sekcioj laŭ grandoj), troviĝis ankaŭ apartaj kolektoj de broŝuroj, manuskriptoj, fotografaĵoj, prestranĉaĵoj, muziko, poŝt- kaj bild-kartoj, kaj glumarkoj: ĉio pri Esperanto aŭ kun Esperanta teksto. Sur aparta bretaro troviĝis la lastaj numeroj de la Esperanta gazetaro. La jarkolektojn oni bindigis laŭ eblo. |
|||
⚫ | |||
Ĉio en la biblioteko estis klasita laŭ la decimala sistemo ([[Dewey Decimal Classification]]) kaj la plibonigoj de la [[Internacia Bibliografia Instituto]] en [[Bruselo]]. Laŭ tiu sistemo ĉiu temo ricevis difinitan numeron, kun aldonaj subdividoj por indiko de formo, loko, dato, lingvo, rilato, kaj aliaj vidpunktoj. Por la pri-Esperanta sekcio oni ellaboris apartan klasigon tre detalan. Ĉio en la biblioteko (libroj, broŝuroj, muziko, kaj eĉ gazetartikoloj) estis enskribita en unu komunan indekson. Tiu Klasita Katalogo listis ĉiun eron laŭ numera ordo kaj montris ĉion, kion la biblioteko enhavis pri ĉiu temo. Troviĝis ankaŭ Alfabeta Indekso de titoloj, temoj, kaj nomoj, kiu ebligis ĉion trovi, eĉ sen kompreno pri la sistemo. |
|||
La ĝeneralan laboron prizorgis la sekretario de BEA, M. C. Butler, la gazetan fakon atentis [[E. A. Hawkins]] kaj [[F. B. Elwell]]. La enskriboj en la Katalogo klasiĝis en [[1931]] jene: |
|||
<table> |
|||
<tr><td>0</td> <td>Generalaĵo</td> <td align="right">150</td></tr> |
|||
<tr><td>1</td> <td>Filozofio</td> <td align="right">350</td></tr> |
|||
<tr><td>2</td> <td>Religio</td> <td align="right">500</td> </tr> |
|||
<tr><td>3</td> <td>Sociologio</td> <td align="right">900</td> </tr> |
|||
<tr><td>4</td> <td>Filologio</td> <td align="right">1 050</td> </tr> |
|||
<tr><td>5</td> <td>Scienco</td> <td align="right">650</td> </tr> |
|||
<tr><td>6</td> <td>Teknologio</td> <td align="right">1 200</td> </tr> |
|||
<tr><td>7</td> <td>Arto, Sporto</td> <td align="right">400</td> </tr> |
|||
<tr><td>8</td> <td>Literaturo</td> <td align="right">1 950</td> </tr> |
|||
<tr><td>9</td> <td>Historio, Geografio, Biografio</td> <td align="right">1 850</td> </tr> |
|||
<tr><td>E 0</td> <td>Esperanta Movado</td> <td align="right">1 500</td> </tr> |
|||
<tr><td>E -</td> <td>Esperanto Aplikata</td> <td align="right">600</td> </tr> |
|||
<tr><td>E1-E9</td> <td>Esperanta Lingvo</td> <td align="right">1 600</td> </tr> |
|||
<tr><td>G. L.</td> <td>Gazetaro (propaganda, literatura)</td> <td align="right">100</td> </tr> |
|||
<tr><td colspan="2"></td> <td align="right">12 800</td></tr> |
|||
<tr><td></td> <td>Alfabeta Indekso</td> <td align="right">9 800</td> </tr> |
|||
<tr><td></td> <td>Slipara sumo</td> <td align="right">22 600</td> </tr> |
|||
</table> |
|||
Krom la libroj troviĝis ankaŭ 3 720 kartoj kaj fotografaĵoj; 21 metroj da skatoloj plenaj de gazetoj, muziko, kaj bildoj; kaj 80 skatoloj da broŝuroj kaj manuskriptoj. Tial ke la biblioteko estas konsulta kaj ne prunta, oni ne permesis la forporton de libroj el la ĉambro; sed la tuta kolekto estas je la dispono de la studantoj. En ĝi troviĝis multe da libroj el la fruaj jaroj de Esperanto, kaj amaso da aferoj netakseble valoraj por la studantoj kaj ĝi rimarkinde kreskadis. |
|||
(Laŭ ''[[British Esperantist]],'' 1931, paĝo 120.) |
|||
⚫ | |||
⚫ | |||
⚫ | |||
[[kategorio:Esperanto-biblioteko]] |
[[kategorio:Esperanto-biblioteko]] |
||
⚫ | |||
[[en:Montagu Butler Library]] |
Kiel registrite je 09:48, 26 aŭg. 2006
Biblioteko Butler estas biblioteko de Esperanto-Asocio de Britio, ĝi estas unu el la grandaj esperanto-bibliotekoj. La biblioteko ĉiam donis apartan atenton al la esperanta muziko kaj al sonregistraĵoj. La nun daŭranta projekto kopii al komputilo ĉiujn bibliotekajn gramofondiskojn kaj kasedojn ebligos al la biblioteko disponigi malnovajn registraĵojn, plejparte kun plibonigita sonkvalito, al ĉiu petanto, ĉar la registraĵoj jam ne estas kopirajtaj. La Biblioteko Butler konstante akiras novajn librojn, novajn vidbendojn, novajn kodiskojn. Ĉiujn ricevitajn revuojn oni disponigas en la biblioteko dum minimume unu jaro, kaj tiujn, kiuj havas daŭran valoron, oni bindigas.
Historio
Jam antaŭ 1914 Brita Esperantista Asocio (BEA) havis propran bibliotekon, sed ĝis 1922 nur kelkdek volumojn. En 1922 Montagu Christie Butler fariĝis ĝia bibliotekisto kaj donacis sian privatan bibliotekon, 380 volumojn. De tiam la biblioteko daŭre kreskis per aldono de libroj donacitaj aŭ aĉetitaj, kaj de ĉiu nova Esperanta libro ĉe apero. M. C. Butler klopodis, ke la biblioteko enhavu laŭ la eblecoj ĉion kun rilato al Esperanto aŭ al internaci-lingva movado ĝenerale; ankaŭ verkojn pri lingva instruado kaj pri la filologio de naciaj lingvoj; kaj ĉiajn konsulto-librojn.
Krom la ĉefa kolekto de libroj (en tri sekcioj laŭ grandoj), troviĝis ankaŭ apartaj kolektoj de broŝuroj, manuskriptoj, fotografaĵoj, prestranĉaĵoj, muziko, poŝt- kaj bild-kartoj, kaj glumarkoj: ĉio pri Esperanto aŭ kun Esperanta teksto. Sur aparta bretaro troviĝis la lastaj numeroj de la Esperanta gazetaro. La jarkolektojn oni bindigis laŭ eblo.
Ĉio en la biblioteko estis klasita laŭ la decimala sistemo (Dewey Decimal Classification) kaj la plibonigoj de la Internacia Bibliografia Instituto en Bruselo. Laŭ tiu sistemo ĉiu temo ricevis difinitan numeron, kun aldonaj subdividoj por indiko de formo, loko, dato, lingvo, rilato, kaj aliaj vidpunktoj. Por la pri-Esperanta sekcio oni ellaboris apartan klasigon tre detalan. Ĉio en la biblioteko (libroj, broŝuroj, muziko, kaj eĉ gazetartikoloj) estis enskribita en unu komunan indekson. Tiu Klasita Katalogo listis ĉiun eron laŭ numera ordo kaj montris ĉion, kion la biblioteko enhavis pri ĉiu temo. Troviĝis ankaŭ Alfabeta Indekso de titoloj, temoj, kaj nomoj, kiu ebligis ĉion trovi, eĉ sen kompreno pri la sistemo.
La ĝeneralan laboron prizorgis la sekretario de BEA, M. C. Butler, la gazetan fakon atentis E. A. Hawkins kaj F. B. Elwell. La enskriboj en la Katalogo klasiĝis en 1931 jene:
0 | Generalaĵo | 150 |
1 | Filozofio | 350 |
2 | Religio | 500 |
3 | Sociologio | 900 |
4 | Filologio | 1 050 |
5 | Scienco | 650 |
6 | Teknologio | 1 200 |
7 | Arto, Sporto | 400 |
8 | Literaturo | 1 950 |
9 | Historio, Geografio, Biografio | 1 850 |
E 0 | Esperanta Movado | 1 500 |
E - | Esperanto Aplikata | 600 |
E1-E9 | Esperanta Lingvo | 1 600 |
G. L. | Gazetaro (propaganda, literatura) | 100 |
12 800 | ||
Alfabeta Indekso | 9 800 | |
Slipara sumo | 22 600 |
Krom la libroj troviĝis ankaŭ 3 720 kartoj kaj fotografaĵoj; 21 metroj da skatoloj plenaj de gazetoj, muziko, kaj bildoj; kaj 80 skatoloj da broŝuroj kaj manuskriptoj. Tial ke la biblioteko estas konsulta kaj ne prunta, oni ne permesis la forporton de libroj el la ĉambro; sed la tuta kolekto estas je la dispono de la studantoj. En ĝi troviĝis multe da libroj el la fruaj jaroj de Esperanto, kaj amaso da aferoj netakseble valoraj por la studantoj kaj ĝi rimarkinde kreskadis.
(Laŭ British Esperantist, 1931, paĝo 120.)