Laceco: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
RG72 (diskuto | kontribuoj)
RG72 (diskuto | kontribuoj)
Neniu resumo de redakto
 
Linio 9: Linio 9:
*[[Jetlaco]]
*[[Jetlaco]]


{{projektoj}}
{{projektoj|q=Laceco}}


[[Kategorio:Simptomoj]]
[[Kategorio:Simptomoj]]

Nuna versio ekde 12:05, 6 nov. 2020

Laca kudristino

Laceco (aŭ laco) estas stato de la korpo kaj animo ĉe kiu persono sentas sin malpliiĝinte aktiva kaj estas dormema. Laceco ĝenerale estas sekvo de peza korpa aŭ mensa streĉado aŭ pro longa periodo sen dormo. Laceco tamen ankaŭ povas esti simptomo de korpa aŭ mensa afekcio, kiel kormalforto, diabeto, tiroida malsano, cerba lezo (ekzemple apopleksio), aŭ klinika deprimo.

Ĉar dum laceco la koncentriĝo- kaj reagokapablo malpliiĝas, laca persono ne optimume kapablas fari aktivecojn kiuj postulas konstantan koncentriĝon kaj/aŭ reagokapablon, kiel la stirado de aviadilo.

Kiam oni parolas pri laciĝo en kombinaĵo kun aliaj plendoj, kiel malvigleco, muskolmalforteco kaj kapturniĝo, tio povas esti indiko por Kronika Laceco Sindromo.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]