Plena Manlibro de Esperanta Gramatiko: Malsamoj inter versioj
[kontrolita revizio] | [kontrolita revizio] |
Vikiano (diskuto | kontribuoj) Aktualigo |
Vikiano (diskuto | kontribuoj) Forigo de superfluaĵo |
||
Linio 20: | Linio 20: | ||
== Paperaj eldonoj == |
== Paperaj eldonoj == |
||
De 1995 ĝis 2006, PMEG ekzistis nur en [[interreto]]<ref name="Dorcas2006">{{citaĵo el retejo|url=http://esperanto-usa.org/?q=node/135 |titolo=PMEG is available now! |dato=2006 |arkivurl=https://web.archive.org/web/20160417025436/esperanto-usa.org/?q=node/135 |arkivdato=2016-04-17 |familia nomo=Dorcas |persona nomo=Filipo |aŭtoroligilo=Phil Dorcas |eldoninto=Esperanto‑USA |lingvo=en}}</ref>, sed ekde 2006 ankaŭ aĉeteblas la papera versio, eldonita de [[Esperanto‑USA]]. En 2020 [[E@I]], kunlabore kun [[La Ranetoj]], publikigis novan paperan eldonon |
De 1995 ĝis 2006, PMEG ekzistis nur en [[interreto]]<ref name="Dorcas2006">{{citaĵo el retejo|url=http://esperanto-usa.org/?q=node/135 |titolo=PMEG is available now! |dato=2006 |arkivurl=https://web.archive.org/web/20160417025436/esperanto-usa.org/?q=node/135 |arkivdato=2016-04-17 |familia nomo=Dorcas |persona nomo=Filipo |aŭtoroligilo=Phil Dorcas |eldoninto=Esperanto‑USA |lingvo=en}}</ref>, sed ekde 2006 ankaŭ aĉeteblas la papera versio, eldonita de [[Esperanto‑USA]]. En 2020 [[E@I]], kunlabore kun [[La Ranetoj]], publikigis novan paperan eldonon. La unua eldono (nun elĉerpita) aperis en 2005. Ĝin eldonis Esperanto-Ligo por Norda Ameriko, nun nomata [[Esperanto-USA]]. |
||
Kiel registrite je 19:55, 15 jan. 2021
Plena Manlibro de Esperanta Gramatiko | |
---|---|
libro pri gramatiko | |
Aŭtoroj | |
Aŭtoro | Bertilo Wennergren |
Lingvoj | |
Lingvo | Esperanto |
Eldonado | |
Eldondato | 2006, 2013, 2016, 2020 |
Eldoninto | E@I kunlabore kun La Ranetoj |
Trajtoj | |
Paĝoj | 748 |
ISBN | 978-0-939785-07-0 |
OCLC | 311169563 |
La Plena Manlibro de Esperanta Gramatiko (PMEG) estas libro, kiu klarigas la Esperanto-gramatikon en facile komprenebla maniero. Ĝi estas verkita ĉefe de Bertilo Wennergren[1]. La mallongigon PMEG multaj elparolas kiel "pomego". Ĝi celas ordinarajn Esperantistojn, kiuj volas studi la gramatikon, vortfaradon, skribon, kaj elparolon de tiu lingvo[2]. Pri la enhavo de PMEG respondecas nur Wennergren, sed helpis en la verkado multaj aliaj personoj.
Por plifaciligi la komprenon[3], ĝi ne uzas tradiciajn gramatikajn terminojn[4]. Ekzemploj de la uzataj terminoj estas O-vorto anstataŭ “substantivo” kaj “rolvorteto” anstataŭ “prepozicio”. Tiuj novspecaj gramatikaj terminoj aldone pli taŭgas por priskribi Esperanton ol la tradiciaj terminoj. Ekzemple, laŭ la tradiciaj terminaro, la vortoj “tiu”, “ambaŭ” kaj “ties” estus adjektivoj, sed ili kondutas tre malsame al la adjektivoj finiĝantaj per “a”; la termino A-vorto kungrupigas vortojn, kiuj kondutas simile[5].
PMEG estas ĉefe praktika lernilo, do ĝi ne celas esti teoria verko por lingvistoj, male de la Plena Analiza Gramatiko, kiun oni taksis la plej granda esplora projekto pri Esperanta gramatiko ĝis la eldono de PMEG[6].
Paperaj eldonoj
De 1995 ĝis 2006, PMEG ekzistis nur en interreto[7], sed ekde 2006 ankaŭ aĉeteblas la papera versio, eldonita de Esperanto‑USA. En 2020 E@I, kunlabore kun La Ranetoj, publikigis novan paperan eldonon. La unua eldono (nun elĉerpita) aperis en 2005. Ĝin eldonis Esperanto-Ligo por Norda Ameriko, nun nomata Esperanto-USA.
Referencoj
- ↑ Nova Pomego estos eĉ pli korekta. Libera Folio (2016-05-27). Arkivita el la originalo je 2016-05-27.
- ↑ DESMET', Petro. La unua Zamenhof‑monumento de la 21a jarcento: dika Pomego!. Monato, p. 5 (2006). Alirita 2016-07-02.
- ↑ Broadribb, Donald (2000). "Monato". Alirita je 2016-06-26.
- ↑ Kris, Alen (2006). “Amaraj provoj”, La Ondo de Esperanto. (2006 №11 (145)). Alirita 2016-06-26..
- ↑ Wennergren, Bertilo. La gramatikaj terminoj en PMEG (2006-11-28). Arkivita el la originalo je 2016-04-10.
- ↑ Sutton, Geoffrey. (2008) Concise Encyclopedia of the Original Literature of Esperanto, 1887-2007. Mondial, p. 172. ISBN 978-1-59569-090-6.
- ↑ Dorcas, Filipo. PMEG is available now! (angle). Esperanto‑USA (2006). Arkivita el la originalo je 2016-04-17.
Eksteraj ligiloj
- Oficiala retejo
- Katalogo de Esperantomuzeo kaj Kolekto por Planlingvoj
- Katalogo de Heredaĵbiblioteko Hendrik Conscience : entajpu la vortojn "plena manlibro".