Bombono: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Maksim-bot (diskuto | kontribuoj)
malmajuskligo
Thijs!bot (diskuto | kontribuoj)
e robot Adding: nds-nl:Slik, zh:糖果
Linio 29: Linio 29:
[[gl:Caramelo]]
[[gl:Caramelo]]
[[ja:キャンディ]]
[[ja:キャンディ]]
[[nds-nl:Slik]]
[[nl:Snoepgoed]]
[[nl:Snoepgoed]]
[[nrm:Chucrîn]]
[[nrm:Chucrîn]]
Linio 34: Linio 35:
[[sk:Cukrík]]
[[sk:Cukrík]]
[[sv:Godis]]
[[sv:Godis]]
[[zh:糖果]]

Kiel registrite je 09:25, 31 aŭg. 2006

Bombono aŭ bonbono estas dolĉaĵo el fandita sukero, ĉokolado, gumo aŭ alia dolĉa aŭ dolĉa-acida materialo.

Bonbono estas dolĉaĵo. Ĝia oficiala kaj fundamenta nomo estas bombono.

kristnaskarba bombono

Dosiero:Bombono.JPG
kristnaskarba bonbono kun hokoj

La kristnaskarba bombono aŭ salonsukero (hungare szaloncukor el la germana Salonzuckerl) estas bombono, bele pakita kaj pendigita sur la kristnaska arbo. Oni produktas ĝin nur por kristnasko (do aĉetebla de meze de novembro ĝis elĉerpo de la stoko).

La uzo de kristnaskarba bombono estas tre disvastiĝinta kutimo inter la hungaroj eĉ eksterlande, en elmigrejo. Onidire, tiu sukeraĵo disvastiĝis el Hungario kaj la eksterlandaj hungaroj ne manĝis tiujn dum la socialisma epoko (en tiaj landoj), sed jarojn deponis, uzis ilin. Kelkaj rezervis nur la paperon kaj ĉiujare mem pretigis propran salonsukeron.

Oni komence pendigis sur la kristnaska arbo fruktojn, sekigitajn fruktojn, mielkukajn figurojn, paperajn eltondaĵojn, diversajn dolĉaĵojn. Oni ekproduktis la bonbonojn nur fine de la 1800-aj jaroj kaj ekde tiam pendigis ilin sur la kristnaska arbo. Oni komence enpakis diversajn sukeraĵojn, ĉokoladajn globetojn en silkecan paperon, poste en koloran staniolon (stanfolion). Poste oni enpakis la bonbonojn en fine galonigita [1] papero kaj tiun oni ĉirkaŭkovris per staniolo.

Tiuj specifaj bonbonoj origine pretiĝis el pura, fandita sukero kun eblaj aldonaĵoj kiel amela sukero aŭ ? fondao (fondant). La fanditan sukeron oni fluigis tra funelo al ŝablonoj el riza faruno. Poste oni aldonis diversajn aldonaĵojn (en 1891 oni jam priskribas 17 diversajn tiajn bonbonojn), hodiaŭ la plej ŝatataj tipoj estas: ĵelea, marcipana, kokosa.

La starigon de la kristnaska arbo en Hungario kutimigis la patrino (kiu kunportis tiun kutimon el sia patrujo) de barono Podmaniczky Frigyes (1824-1907). Tio okazis en 1828.

FRANCAJ BOMBONOJ

Pasteloj de Vichy