Monda Banko: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 1: Linio 1:
[[Dosiero:World Bank building at Washington.jpg|eta|dekstre|260px|Sidejo de la [[Monda Banko]] en [[Vaŝingtono]].]]
[[Dosiero:World Bank building at Washington.jpg|eta|dekstre|260px|Sidejo de la [[Monda Banko]] en [[Vaŝingtono]].]]
'''Monda Banka Grupo''' (en ĉiutaga parolo oni diras Monda Banko nur pri IBRD, parto de '''Monda Banka Grupo''' (''World Bank Group'')) estas financa frato de la [[Internacia Mona Fonduso]], per kiuj la riĉaj landoj direktas la ekonomian politikon en malfortaj landoj havigante pruntojn al tiuj.<ref>[https://www.worldbank.org/en/about "About Us".] World Bank. 14a de Oktobro 2008. Alirita la 20an de Marto 2021. </ref>
'''Monda Banka Grupo''' (en ĉiutaga parolo oni diras Monda Banko nur pri IBRD, parto de '''Monda Banka Grupo''' (''World Bank Group'')) estas financa frato de la [[Internacia Mona Fonduso]], per kiuj la riĉaj landoj direktas la ekonomian politikon en malfortaj landoj havigante pruntojn al tiuj.<ref>[https://www.worldbank.org/en/about "About Us".] World Bank. 14a de Oktobro 2008. Alirita la 20an de Marto 2021. </ref> La plej ĵusa asertita celo de la Monda Banko estas la reduktado de la ]]malriĉeco]].<ref> Clemens, Michael A.; Kremer, Michael (2016). [https://www.aeaweb.org/articles?id=10.1257/jep.30.1.53 "The New Role for the World Bank".] Journal of Economic Perspectives. 30 (1): 53–76. doi:10.1257/jep.30.1.53. ISSN 0895-3309. </ref>


Ĝi estis fondita en [[1944]] en [[Bretton Woods]], [[New Hampshire]], [[Usono]], kie inter 1-22-a de julio en 1944 okazis konferenc kun oficiala nomo "United Nations Monetary and Financial Conference". Oni fondis ankaŭ dum la konferenco paralele al Monda Banka ankaŭ [[Internacia Mona Fonduso|IWF]]. Oni ofte citas ilin ambaŭ kiel la [[Ekonomia Modelo de Bretton-Woods|Bretton-Woods-Sistemon]].
Ĝi estis fondita en [[1944]] en [[Bretton Woods]], [[New Hampshire]], [[Usono]], kie inter 1-22-a de julio en 1944 okazis konferenco kun oficiala nomo "United Nations Monetary and Financial Conference". Oni fondis ankaŭ dum la konferenco paralele al Monda Banka ankaŭ [[Internacia Mona Fonduso|IWF]]. Oni ofte citas ilin ambaŭ kiel la [[Ekonomia Modelo de Bretton-Woods|Bretton-Woods-Sistemon]].


La ĉefa sidejo de la Monda Banko estas en [[Washington]]. La posedantoj estas la 184 membroŝtatoj; plej grandan parton posedas [[Usono]].
La ĉefa sidejo de la Monda Banko estas en [[Washington]]. La posedantoj estas la 184 membroŝtatoj; plej grandan parton posedas [[Usono]].

Kiel registrite je 01:11, 20 mar. 2021

Sidejo de la Monda Banko en Vaŝingtono.

Monda Banka Grupo (en ĉiutaga parolo oni diras Monda Banko nur pri IBRD, parto de Monda Banka Grupo (World Bank Group)) estas financa frato de la Internacia Mona Fonduso, per kiuj la riĉaj landoj direktas la ekonomian politikon en malfortaj landoj havigante pruntojn al tiuj.[1] La plej ĵusa asertita celo de la Monda Banko estas la reduktado de la ]]malriĉeco]].[2]

Ĝi estis fondita en 1944 en Bretton Woods, New Hampshire, Usono, kie inter 1-22-a de julio en 1944 okazis konferenco kun oficiala nomo "United Nations Monetary and Financial Conference". Oni fondis ankaŭ dum la konferenco paralele al Monda Banka ankaŭ IWF. Oni ofte citas ilin ambaŭ kiel la Bretton-Woods-Sistemon.

La ĉefa sidejo de la Monda Banko estas en Washington. La posedantoj estas la 184 membroŝtatoj; plej grandan parton posedas Usono. La voĉdonaj rajtoj estas dividitaj laŭ proprieta procentaĵo, ĉe IBRD ekz.: Usono 16,39% (23,68%) Japanio 7,87% (5,88%) Germanio 4,49% (5,37%) Francio 4,3% (5,04%) Britio 4,3% (5,04%) (stato 2004. 09. 04. )

Privat-sektora evoluigo

Harry Dexter White (maldekstre) kaj John Maynard Keynes ĉe la konferenco de Bretton Woods.

La Privat-Sektora Evoluigo (Private Sector Development (PSD)) estas strategio de Monda Banko pro helpi la privatsektoron en la evoluantaj landoj. La kaŭzo estas, ke en malriĉaj landoj jam povas krei propran entreprenon el malmulto da mono (relative al riĉaj landoj). Tio signifas, oni atendas pli bonan efikon je sama mono en tiuj landoj (pli da laborlokoj, evoluo).

Apartaj ekonomiaj zonoj

Oni kreis apartajn ekonomiajn zonojn per helpo de Monda Banko ekde 1960-aj jaroj.

Organizo

La ĝisnuna prezidanto de la Mondbanka Grupo estas James D. Wolfensohn.

Mondbanka Grupo entenas 5 surpepere memstarajn organizojn:

La Monbanka Grupo havas tutmonde 10.500 oficistojn, el kiuj 8.000 laboras en Washington D.C..

Prezidantoj de Monda Banko (IBRD)

ofica komenco ofica fino prezidanto
junio 1946 decembro 1946 Eugene Meyer
marto 1947 junio 1949 John Jay McCloy
julio 1949 decembro 1962 Eugene R. Black
januaro 1963 marto 1968 George D. Woods
aprilo 1968 junio 1981 Robert S. McNamara
julio 1981 junio 1986 Alden W. Clausen
julio 1986 aŭgusto 1991 Barber B. Conable
septembro 1991 majo 1995 Lewis T. Preston
junio 1995 junio 2005 James D. Wolfensohn
junio 2005 junio 2007 Paul Wolfowitz
2007 2012 Robert Zoellick
2012 2019 Jim Yong Kim
2019 2019 Kristalina Georgieva
2019 nuntempe David Malpass

Kristalina Georgieva estis la nura prezidanto kiu ne estis usonano.

Historio

La Monda Banko spertis sian oran epokon de la fino de la 1960-aj jaroj ĝis komence de la 1980-aj jaroj. Robert McNamara, iama defend-ministro de la prezidantoj John F. Kennedy kaj Lyndon B. Johnson, gvidis ĝin de 1968 ĝis 1981. Sub ilia prezido, la jara volumeno de la pruntoj pasis de 1 miliardo al 13 miliardoj da dolaroj, la personaro kvarobliĝis kaj la administra buĝeto multobliĝis je 3,5. Helpe de sia kasisto Eugène Rotberg, McNamara sukcesis akiri sur la diverslandaj kapitalmerkatoj 100 miliardojn da dolaroj da prunteprenoj. Granda parto de tiu sumo estis akirita de svisaj bankoj, ĝuste tiuj kiuj gastigas la esencan parton de la fuĝokapitalo devena de nababoj, diktatoroj kaj parazitaj klasoj de Afriko, Azio kaj Latinameriko.[3]

Laŭ Jerry Mander, McNamara mortigis pli da homoj ĉekape de la Monda Banko ol kiam li estis ministro pri defendo de Usono, ĉefo de la masakroj dum la Vjetnama Milito. Jerry Mander desegnis lian portreton tiel: "Hontema pro la rolo kiun li ludis dum la vjetnama milito, li volis sin elaĉeti helpante la malriĉulojn de la tria mondo." Fidante la ciferojn, McNamara trudis al la triamondaj landoj akcepti la kondiĉojn ligitajn al la pruntoj de la Monda Banko kaj transformi siajn tradician ekonomion por maksimumigi la ekonomian specialiĝon kaj la tutmondan komercon. Tiuj, kiuj rifuzis tion, estis lasitaj al sia sorto." Kaj, pli sube: "Laŭ liaj urĝaj admonoj, multaj landoj ne havis alian elekton ol kurbiĝi sub la jugo de la Banko. McNamara ne detruis plu vilaĝojn por savi ilin, sed kompletajn ekonomiojn. La tria mondo retroviĝis nun kun monstraj ŝuldoj kiujn ĝi neniam kapablos repagi.[3]

En 1993 okazis en Vieno la Monda Konferenco pri la rajtoj de la persono. Kontraŭ la usonanoj kaj kelkaj eŭropanoj, la nacioj de la tria mondo trudis la agnoskon de la "ekonomiaj, sociaj kaj kulturaj rajtoj". Tiun revolucion prezidis jena konvinko: analfabeto fajfas pri la gazetara libereco. Antaŭ ol okupiĝi pri la civilaj kaj politikaj rajtoj, do la klasikaj demokratiaj rajtoj, nepras kontentigi la sociajn, ekonomiajn, kulturajn rajtojn. James Wolfensohn publikigis tiam raporton post raporto, deklaron post deklaro. La Monda Banko estos kompreneble la avangardo de la batalo por la realigo de la ekonomiaj, sociaj kaj kulturaj rajtoj.[3]

Funkciado

La World Bank Group laborigas iomete pli ol 10 000 oficistojn. Ĝi estas verŝajne la interŝtata organizo kiu plej komplete informas la publikan opinion pri siaj propraj strategioj, intencoj kaj agadoj. Kvazaŭ seninterrompa fluo de statistikoj, de klarigaj broŝuroj, de teoriaj analizoj fontas en ĝia sidejo en numero 1818 H Street Northwest, en Vaŝingtono. La Monda Banko praktikas sur la planedo senmezuran povon, agadas prometee kaj multforme. Ĝi sola dediĉas kreditojn al la plej malprovizitaj landoj. Dum unu jardeko, ĝi tiel konsentis al la triamondaj landoj longdaŭrajn kreditojn je sumo supera al 225 miliardoj da dolaroj. Ĝi certigas la kreadon de infrastrukturoj per investokreditoj. En certaj okazoj - en Niĝerio ekzemple -, ĝi kovras ankaŭ (en dua pozicio, post la duflankaj donantoj) la buĝetan deficiton de aparte malprovizita ŝtato. Ĝi financas ankaŭ ĉiujare centojn da evoluprojektoj.[3]

Inter la Monda Banko kaj Wall Street, la alianco estas kompreneble strategia. La Banko cetere savis plurfoje diversajn financajn instituciojn malsaĝe engaĝiĝintajn en spekuladaj operacioj ie kaj tie en diversaj kontinentoj. En sia ĉiutaga praktiko, ĝi funkcias laŭ kriterioj strikte bankecaj. Ĝia ĉarto eksplicite elkludas ĉian politikan aŭ aliajn kondiĉojn. Ĝia praktiko estas tamen superdeterminita de sumiga koncepto nebankeca, kaj tiu ĉi certe politika: nome la "Interkonsento de Vaŝingtono".[3]

Ĉiujare la Banko publikigas specon de katekismo: nome The World Development Report. Tiu publikaĵo estas aŭtoritata en la universitataj kaj UN-aj medioj. Ĝi provas fiksi la grandajn temojn kiuj, dum iu tempo, okupas la specialajn agentejojn de la UN, la universitatojn kaj, krome, la publikan opinion. Tiu raporto portas la personan markon de la prezidanto James Wolfensohn. Ĝia eldono 2001 malfermiĝas sur tiu ĉi kredkonfeso: "La malriĉeco en riĉa mondo konstituas por la homaro plej grandan defion." La ideologoj de la Monda Banko atestas tradicie admirindan teorian fleksiĝemon. Malgraŭ la evidentaj fiaskoj de sia institucio, ili ne ĉesis, dum la lastaj kvin jardekoj, multobligi la pravigajn teoriojn.[3]

Bildaro

Vidu ankaŭ

Notoj

  1. "About Us". World Bank. 14a de Oktobro 2008. Alirita la 20an de Marto 2021.
  2. Clemens, Michael A.; Kremer, Michael (2016). "The New Role for the World Bank". Journal of Economic Perspectives. 30 (1): 53–76. doi:10.1257/jep.30.1.53. ISSN 0895-3309.
  3. 3,0 3,1 3,2 3,3 3,4 3,5 [1]

Bibliografio

  • Ascher, W. "New development approaches and the adaptability of international agencies: the case of the World Bank" International Organization 1983. 37, 415–439.
  • Bazbauers, Adrian Robert. The World Bank and Transferring Development (Springer, 2018).
  • Bergsen, H., Lunde, L., Dinosaurs or Dynamos? The United Nations and the World Bank at the Turn of the Century. (Earthscan, London, 1999).
  • Bilbert, C., kaj C. Vines, eld. The World Bank: Structures and Policies (Cambridge UP, 2000)
  • Brown, Michael Barratt. Africa's choices: after thirty years of the World Bank (Routledge, 2019).
  • Davis, Gloria. A history of the social development network in The World Bank, 1973-2003 (The World Bank, 2004).
  • Heldt, Eugénia C., kaj Henning Schmidtke. "Explaining coherence in international regime complexes: How the World Bank shapes the field of multilateral development finance." Review of International Political Economy (2019): 1-27. online
  • Heyneman, Stephen P. "The history and problems in the making of education policy at the World Bank, 1960–2000." International Journal of Educational Development 23 (2003) 315–337 rete
  • Hurni, Bettina S. The Lending Policy Of The World Bank In The 1970s (1980)
  • Mason, Edward S., and Robert E. Asher. The world bank since Bretton Woods (Brookings Institution Press, 2010).
  • Pereira, João Márcio Mendes. "The World Bank as a political, intellectual, and financial actor (1944-1994)." Relaciones Internacionales 26.52 (2017): rete angle
  • Pereira, João Márcio Mendes. "Assaulting Poverty: Politics and Economic Doctrine in the History of the World Bank (1944-2014)." Revista De História 174 (2016): 235–265. rete
  • Polak, Jacques J., and James M. Boughton. "The World Bank and the International Monetary Fund: A Changing Relationship." en Economic Theory and Financial Policy (Routledge, 2016) pp. 92-146.
  • Salda, Anne C. M., ed. Historical dictionary of the World Bank (1997)
  • Weaver, Catherine. 2008. Hypocrisy Trap: The World Bank and the Poverty of Reform. Princeton University Press.
  • Woods, Ngaire. The globalizers: the IMF, the World Bank, and their borrowers (Cornell UP, 2014).
  • World Bank. A Guide to the World Bank (2nd ed. 2007) rete

Eksteraj ligiloj