Jouko Lindstedt: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 2: Linio 2:
|dosiero = Jouko Lindstedt.jpg
|dosiero = Jouko Lindstedt.jpg
}}
}}
'''Jouko LINDSTEDT''' (naskiĝis en [[1955]]) estas profesoro en Instituto pri [[Slavistiko]] kaj [[balta lingvaro|Baltologio]] de la [[Universitato de Helsinko]] ([[Finnlando]]).
'''Jouko LINDSTEDT''' (naskiĝis en [[1955]]) estas profesoro en la Instituto pri [[slavistiko]] kaj [[balta lingvaro|baltologio]] de la [[Universitato de Helsinko]] ([[Finnlando]]).


En 1981 li magistriĝis kaj en 1983 li ricevis licencion pri filozofio. Li disertis pri [[semantiko]] de la [[bulgara lingvo]] en [[1985]] kaj okupiĝas ankaŭ pri [[Esperanto]]. Jouko Lindstedt estas membro de [[Akademio de Esperanto]] kaj konata en Esperantujo:
En 1981 li magistriĝis kaj en 1983 li ricevis licencion pri filozofio. Li disertis pri [[semantiko]] de la [[bulgara lingvo]] en [[1985]] kaj okupiĝas ankaŭ pri [[Esperanto]]. Jouko Lindstedt estas membro de [[Akademio de Esperanto]] kaj konata en Esperantujo:

Kiel registrite je 16:57, 10 apr. 2021

Jouko Lindstedt
Persona informo
Naskiĝo 15-an de julio 1955 (1955-07-15) (68-jaraĝa)
en Helsinko
Lingvoj Esperantofinnasvedabulgara
Ŝtataneco Finnlando
Alma mater Universitato de Helsinko
Okupo
Okupo esperantisto • slavisto • esperantologo
vdr

Jouko LINDSTEDT (naskiĝis en 1955) estas profesoro en la Instituto pri slavistiko kaj baltologio de la Universitato de Helsinko (Finnlando).

En 1981 li magistriĝis kaj en 1983 li ricevis licencion pri filozofio. Li disertis pri semantiko de la bulgara lingvo en 1985 kaj okupiĝas ankaŭ pri Esperanto. Jouko Lindstedt estas membro de Akademio de Esperanto kaj konata en Esperantujo:

Lia nuntempa esplorado inkluzivas temojn rilatajn al la lingvoj bulgara, makedona kaj Esperanto kiel ankaŭ aĵojn koncerne lingvopolitikon. Lindstedt uzas ĉiutage Esperanton enfamilie bedaŭrante la obstinecon de multaj filologoj koncerne planitajn lingvojn.. Kiel 14-jaraĝulo li lernis la Internacian lingvon radikurse.[1]

La nombro de Esperanto-parolantoj

En retmesaĝo al la retlisto denask-l de la 22-a de aprilo 1996 Jouko Lindstedt taksis la nombron de la Esperanto-parolantoj jene (modifita versio; unua takso: 19-a de aprilo) :

  • "1 000 havas Esperanton kiel denaskan lingvon.
  • 10 000 parolas ĝin flue.
  • 100 000 scias aktive uzi ĝin.
  • 1 000 000 pasive komprenas multe.
  • 10 000 000 iam iom studis ĝin."

Lindstedt klarigis, ke temas pri tre neprecizaj ciferoj; ili celas diri, ekzemple, ke "se oni taksas la nombron de la denaskaj esperantistoj nur en centoj, povas esti tro malmulte, sed ne troviĝas multaj miloj da ili".

La modifo okazis pro sugesto de Edmund Grimley Evans.[2]

Referencoj

  1. Prezentado de la esperantisto Lindstedt fare de Riitta-Ilona Hurmerinta
  2. http://web.archive.org/web/20060924124158/http://www.rano.org/nombro.html

Eksteraj ligiloj


Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.