Cyprian Norwid: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 91: Linio 91:
<br clear=all>
<br clear=all>
{{Commons|Cyprian Kamil Norwid}}
{{Commons|Cyprian Kamil Norwid}}
{{wikiquote}}


[[Kategorio:Poloj|Norwid]]
[[Kategorio:Poloj|Norwid]]

Kiel registrite je 17:07, 2 sep. 2006

Cyprian Kamil NORWID (naskiĝis la 24-an de septembro, 1821 en Laskovo, mortis la 23-an de majo, 1883 en Parizo) estis el la grandaj polnaciaj profetoj, granda pola poeto, skribisto, pentristo. Unu el gravaj kunkreantoj en Romantisma epoko, geniulo malaprecita dum lia vivo.

Vivo

Cyprian Norwid naskiĝis en la mazovia vilaĝo Laskovo-Głuchy ĉirkaŭ Radzymin. Li estis baptita en proksima preĝejo en Dąbrówka. Ĉe tombejo troviĝas simbola tombo de lia patrino Ludvikino el Zdzieborscy.

Patro de Norwid estis plenipotento de Radziwiłłowie. Gepatroj de Norwid mortis tre frue kaj juna poeto elkreskadis de 1825 ĉe avino Hilarino el Sobiescy. Jaro 1830 kaj novembra ribelo Norwidoj travivis en Varsovio. Kune kun pli aĝa frato Ludviko, Cyprian Norwid lernis en varsovia gimnazio. Li devis interrompi sian lernadon ne fininte kvinan klason kaj eniris al privata lernejo pentrista. Neregulara kaj interrompita edukacio de Norwid faris lin memlernanto. Li mem estis genia do li enfine posedigis grandan scion ĝeneralan.

Juneco

Unua literata medio de Norwid estis ĝenerale aŭtoroj skribantaj en gazeto de Hipolit Skimborowicz nomita "Pismiennictwo Krajowe". Li kontaktiĝis kun tiel nomata "Cyganeria Warszawska" (Varsovia Ciganerio) (Seweryn Filleborn, Roman Zmorski, Włodzimierz Wolski, ktp.) kaj kun Karol Levittoŭ. En 1841 jaro li proksimiĝis al "Varsovia Biblioteko" kaj salono de Łuszczewscy. Li debutis en "Piśmiennictwo Krajowe" per verso "Mia lasta soneto".

Vojaĝoj en Eŭropo kaj unua vizito en Parizo

En 1842 Norwid elveturis al Dresden, ĝenerale por perfektigado arton skulptan. Li vojaĝis al Venecio kaj Florencio. En 1844 li ekloĝis en Romo ĉe Via Quattro Fonatne. Tiam fianĉino de poeto, Kamila, ĉesigis fianĉadon kaj Norwid ekkonis Maria el Nesseroldowie Kalergis, kiu estiĝis lia granda, senespera amo. En tiu tempo Norwid komencas sian malsanadon.

Ĝis 1846 poeto vojaĝis al Berlin kie li aŭskultis univestitatajn prelegojn kaj partoprenis en renkontoj de eja Polonio. Ĝi estis por Norwid tempo de multaj kontaktoj kamaradaj, artistikaj kaj politikaj. Arestita kaj devigita al elveturo el Prusujo en 1846 Norwid veturis al Brukselo. Tempo de la Printempo de la Popoloj li travivis denove en Romo kie li konis aliujn grandajn profetojn de Pollando- Adam Mickiewicz kaj Zygmunt Krasiński.

En jaroj 1849-1852 li loĝis en Parizo kie renkontis kun Juliusz Słowacki kaj Fryderyk Chopin. Situacio de Norwid estis tiam malfacila tiel same financa kaj en amado, rifuĝoj de kritikuloj kaj politikaj nekomprenadoj. Poeto publikiĝis en "Goniec polski" en Parizo vivante en malriĉeco. Ĉiam pli Norwid estĝadis blinda kaj surda.

Estado en Usono

Poeto decidis emigri al Usono kion li faris kun helpo de Władysław Zamoyski la 29-a de novembro 1852. En 12-a de februaro 1853 ŝipo Margaret Evans alfluis al Novjorko. Printempe Norwid ricevis bone espenzitan laboron en grafika laborejo. Ĉi jare li sciiĝis pri krima milito, tial li komencis planadi revenon al Eŭropo. Li skribis al Mickieviĉ kaj Hercen petante ilin pri helpo por realigi liajn planojn.

Reveno al Parizo

Junie 1854 Norwid revenis al Eŭropo kun princo Marceli Lubomirski kaj ekloĝis en Londono enspezante per laboroj aristikaj kaj metiaj. Enfine li revenis al Parizo. Artistika agado de Norwid tre ekviviĝis kaj li povis publiki kelkajn verkojn. En 1863 komencis januara ribelo en okupita Pollando kiun li interesiĝis. Kvankam li mem kaŭze de lia sano ne povis partopreni en ĝi li strebis influi ie al ĝia rezulto.

En 1866 poeto finis laboradon super lia grava verko "Vade-Mecum" kvankam tiam li ne povis eldoni ĝin. En postajn jarojn Norwid falis en grandan mizeron. Li komencis malsanadi per ftizo. En 1877 li travivis tragedion kaŭze ne prosperita elveturo al Florencio. Li esperis ke li saniĝos kaj li sendis sian posedaĵon sed princo Władysław Czartoryski ne pruntis lin promesitajn monojn. Kuzino de Norwid, Michał Kleczkowski loĝigis lin en Domo de Sankta Kazmiro ĉirkaŭ la Parizo.

Autografo de Norwid
Autografo de Norwid

En 1882 unua el skribaĵoj varsoviaj ektroviĝis noto pri Domo de Sankta Kazmiro: "...tie loĝis kaj mortis Olizarowski kaj tie agonias Cyprian Norwid...". De aŭtuno Norwid travivis sur sia lito, tre ofte li ploris kaj li al neniu konfidadis. En sia medio oni vidis en li granda profeto neniam aprecita. Li mortis matene en azilo la 23-an de majo 1883. Li estis entombigita ĉe tombejo en Montmarte. Simbola tero el lia tombo estis instalita en Kripto de Polnaciaj Profetoj en Katedro en Wawel. Parto de notoj de Norwid estis brulitaj.

Verko

Verkaĵo de Norwid estas tre kunigita kun parnasismo, klasikismo kaj romantismo. Kvankam lia verkaĵo tre antaŭigas verkojn de sia tempo lia verkaĵo estis forgesita. Nur dum la Juna Pollando estis malkovrita denove lia verko. Verkaĵon malkovris Zenon Przesmycki (Miriam). Norwid estis forigita per sia medio kaj sia epoko kiel aŭtoro senkomprenebla kaj nur li estis komprenita dum Juna Pollando. Fariĝis tio kion li antaŭvidis: forigita poeto estos denove malkovrita. Norwid opinis ke nur poeto forigita povus esti granda ĉar antaŭigas sian epokon. Li priskribis tian fenomenon en multaj versoj, ekzemple en "Coś ty Atenom zrobił Sokratesie?" ("Kion vi faris al Ateno ho Sokrato?").

Liajn Arajn Verkojn eldonis Juliusz Wiktor Gomulicki. Enfine li eldonis Tutajn Skribaĵojn de Norwid. Ĝi konsistas dekunuajn tomojn kun reprodukcioj de pentraĵoj kaj epistoloj.

Kiel multuloj de romanta epoko Norwid estis influita per Mesianismo. En "Promethidion", lia plej mistika verko Norwid kiel profeto konsilas al homaro kaj al okupita Pollando revenadon al plej bazaj ideoj de agado- belo, bono kaj vero (Triado de Platono). Promethidion konsistas du grekajn dialogojn skribitaj per verso. Unua dialogo parolas pri beleco kaj formo. Norwid parolas tie ke ĉia homaro devas influante sin per beleco labori por mema laboro ("Ĉar belo estas por tio ke miriĝi, laboro por laboro ke resurekciĝi"). En dua dialogo oni parolas pri vero. Norwid parolas tie ke Pollando estas bedaŭrinde nur voĉo kvankam ĝi estas "filino de opinio" (opinio signifas tie ideon kiu devigas al boneco). En dua dialogo ĉefa parolanto estas danke al sia revoluciema parolado, profetaĵo malaprecita. En lia kreaĵo do oni rimarkas grandan suferon de realeco (precipe pro malfacila al Poloj tempo de okupata Polujo) kaj profundan sencon de esto. Li estis tre laudata per papo Johano Paŭlo la 2-a. Papo parolis pri li kiel pri sia plej amata poeto.

Multaj historikitstoj de la literaturo opinias ke Norwid estis tre frua egzistencialisto. Liaj opinioj kaj same liaj verkoj estas tre egzistencialemaj kaj similaj al opinioj pri homa esto kaj fatalo de Franz Kafka, Kierkegard, Martin Heidegger kaj Jean-Paul Sartre. Li skribis pri lia esto falita en dezerto de esto (el Vade-Mecum:"Vivi min ordonis en dezerto de vivo!", "Sole mi eniris kaj mi sole eraras plu").

Verkoj

Liriko

  • Vade-mecum (1858-1865) - eldonita cent jaroj post skribado
  • Assunta (1870)

Poemoj:

  • WESELE. Powieść. (1847)
  • Pompeja (1848 lub 1849)
  • Niewola. Rapsod (1849)
  • Promethidion. Rzecz w dwóch dialogach z epilogiem. (1951)
  • Szczesna. Powieść (1854)
  • EPIMENIDES. Przypowieść (1854)
  • QUIDIAM. Przypowieść (1855-1857)
  • Fulminant. Rapsod (1863)

Prozo

  • Łaskawy opiekun czyli Bartłomiej Alfonsem (1840)
  • Wyjątek z pamiętnika (1850)
  • Czarne kwiaty (1856) - memoraĵoj pri lastaj renkontoj kun diversaj homoj tre nelonge antaŭ morto
  • Białe kwiaty (1856) - teoretika interpretacio de Czarne kwiaty
  • Branzoletka. Legenda dziewiętnastego wieku (1858)
  • Cywilizacja. Legenda (1861)
  • Ostatnia z bajek (1882)
  • Milczenie
  • Pamiętnik Podróżny

Noveloj:

  • Ad leones! (1883)
  • Stygmat (1883)
  • Tajemnica lorda Singelworth (1883)
  • Archeologia (1866)
  • Dwie powieści (1866)

Dramo

  • Noc tysiączna druga. Komedia (1850)
  • Wanda (1851)
  • Krakus. Książę nieznany (1851, 1861)
  • Słodycz (1855 lub 1856)
  • Aktor. Komediodrama (1867)
  • Pierścień Wielkiej Damy, czyli Ex-machina Durejko (1872)
  • Kleopatra i Cezar (ok. 1870, 1878)

Aliaj

  • Listy
  • Do Najświętszej Panny Maryi. Litania