Deutschnationale Volkspartei: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
e Roboto: Aldonado de kategorio Politikaj partioj fonditaj en 1918
e Roboto: Aldonado de kategorio Politikaj partioj malfonditaj en 1933
Linio 9: Linio 9:
[[Kategorio:Vajmara Respubliko]]
[[Kategorio:Vajmara Respubliko]]
[[Kategorio:Politikaj partioj fonditaj en 1918]]
[[Kategorio:Politikaj partioj fonditaj en 1918]]
[[Kategorio:Politikaj partioj malfonditaj en 1933]]

Kiel registrite je 09:09, 16 maj. 2021

Dosiero:Plakat Lasst die alten Fahnen wehn 1932.jpg
Balotafiŝo 1932: "Lasu la malnovajn flagojn flirti"

Deutschnationale Volkspartei (DNVP, German-nacia popolpartio) estis dekstre-konservativa partio, kies ideologio entenis naciemajn, monarkiemajn kaj ankaŭ antisemitismajn elementojn.

Ĝi fondiĝis en novembro 1918 kaj rifuzis komence tre forte la Vajmaran Respublikon. Ekde la mezo de la 1920-aj jaroj ĝi partoprenis registarojn, sed post la balota malvenko de 1928 kaj la elektiĝo de Alfred Hugenberg al prezidanto ĝi denove fariĝis pli radikala kaj kontraŭdemokratia. Moderaj konservativuloj komencis forlasi ĝin.

Ekde 1930/31 la partio kunlaboris kun la nacisocialista partio de Hitler kaj koaliciis kun ĝi ekde januaro 1933. En junio de la sama jaro ĝi memdissolviĝis, sub premo, sed kolektive aliĝis al la nacisocialistoj.