Reĝlando Jemeno: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
eNeniu resumo de redakto
e Roboto: Aldonado de kategorio Administraj unuoj fonditaj en 1918
Linio 9: Linio 9:
[[Kategorio:Historio de Jemeno]]
[[Kategorio:Historio de Jemeno]]
[[Kategorio:Eksaj reĝlandoj|Jemeno]]
[[Kategorio:Eksaj reĝlandoj|Jemeno]]
[[Kategorio:Administraj unuoj fonditaj en 1918]]

Kiel registrite je 14:00, 1 jun. 2021

flago de la Reĝlando Jemeno inter la jaroj 1927 kaj 1962
Blazono Mutawakkilite Reĝlando de Jemeno

La Reĝlando Jemeno - arabe المملكة المتوكلية اليمنية - estis monarkio sur la teritorio de Norda Jemeno, kiu ekzistis de la akiro de ŝtata sendependeco dum la jaro 1911 ĝis la enkonduko de respubliko dum la jaro 1962.

Post kiam Britio gajnis armean kaj politikan kontrolon de Suda Jemeno dum la unua duono de la 19-a jarcento, la Otomana Imperio dum la jaro 1872 konkeris la urbon Sanao kaj Nordan Jemenon. Tio gvidis al pluraj ribeloj de lokaj triboj. Dum la jaro 1911 la aŭtoritatoj de la Otomana Imperio devis agnoski la faktan sendependecon de Norda Jemeno sub imamo Jahja bin Muhammad (1904–1948). La sendependecon dum 1925 ankaŭ rekonis la ŝato Britio. La sekva reganto Ahmad ibn Jahja (1948–1962) sukcesis forpeli la politikan opozicion de la lando en ekzilon al la urbo Adeno en la sudo de Jemeno, sed lia posteulo Muhammad al-Badr jam dum la unua jaro de regado, dum 1962 devis demisii sub premo de armea puĉo. Dum mallonga tempo de nur kvar jaroj inter 1958 kaj 1961 Norda Jemeno kune kun la Unuiĝinta Araba Respubliko (unio inter Egiptio kaj Sirio) konsistigis la konfederacion Unuiĝintaj Arabaj Ŝtatoj. Meze de la 20-a jarcento la plej multaj judoj de Jemeno, kiuj antaŭe konsistigis riĉan parton de la landa kulturo, ekonomio kaj scienco, forlasis la landon kaj elmigris al Israelo.

Post la armea puĉo de la jaro 1962 la ĝistiama monarkio iĝis respubliko kaj kreiĝis la Jemena Araba Respubliko.