Granda Unuigita Teorio: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
aldono
e Tonyo movis paĝon Grandioza Unuigita Teorio al Granda Unuigita Teorio: La vorto Grandioza estas malbona traduko, granda sufiĉas
 
(Neniu diferenco)

Nuna versio ekde 09:02, 4 jun. 2021

Granda Unuigita Teorio (GUT) aŭ Teorio de granda unuiĝo estas modelo de partikla fiziko en kiu, je alta energio, la tri Gaŭĝaj interagoj de la Norma modelo , nome la elektromagneta, la malforta nuklea kaj la forta nuklea fortoj, estas kunigitaj en unusola forto. Kvankam tiu unuigita forto ne estis rekte observita, la multaj modeloj de GUT teoriigas pri ĝia ekzisto. Se la unuigo de tiuj tri interagadoj estas ebla, ĝi vekas la eblon ke estis granda unuiga epoko en la tre frua universo en kiu tiuj tri fundamentaj interagadoj ne estis distingaj. La alia el la kvar fundamentaj fortoj en la naturo, nome la forto de gravito ne estas konsiderita en la teorio de granda unuiĝo, sed ja en eventuala teorio de ĉio (Theory of Everything, ToE), kiu konsiderus la kvar fundamentajn interagojn.

Post 1915, post sia eltrovo de relativeco, Albert Einstein esploris pri la Grandioza Unuigita Teorio (GUT), teorio kiu unuigus la fizikajn fortojn (la fortoj gravita, elektromagneta, nuklea kaj malforta), sed sen sukceso.

La unua sukcesa paŝo okazis en 1967-1968, kiam Steven Weinberg kaj Abdus Salam ellaboris relativisman teorion de la kvantuma kampo, kiu ebligis esprimi la elektromagnetajn kaj malfortajn interagojn de maniero unuigitaj, kaj kiu antaŭdiris faktojn kiuj poste estis kontrolitaj eksperimente. Poste, Howard Georgi kaj Sheldon Lee Glashow disvolvis novan teorion, kiu alportis novajn ecojn kaj korektis iujn erarojn kaj mankojn de la antaŭa teorio.

Dum tiuj teorioj de granda unuiĝo povus proponi simplecon super la komplikaĵoj de la Norma Modelo, realismaj modeloj restas komplikitaj ĉar ili devas enkonduki aldonajn kampojn kaj interagadojn aŭ suplementajn dimensiojn de spaco, por reprodukti la observitajn masojn de fermionoj. Ĉi tiu malfacilaĵo siavice povas esti rilatita al ekzisto de familiaj simetrioj preter la tradiciaj modeloj. Pro tio ĉi kaj pro la manko de ajna ĝisnuna observita efiko de granda unuigo, ne ekzistas ĝenerale akceptita modelo de Granda Unuiĝo.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]