Federacio Bosnio kaj Hercegovino: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 15: Linio 15:
==Gravaj urboj==
==Gravaj urboj==
* [[Bihać]]
* [[Bihać]]

== Vidu ankaŭ ==
* [[Administra divido de Bosnio kaj Hercegovino]]


{{-}}
{{-}}

Kiel registrite je 17:35, 12 jun. 2021

La flago de Federacio Bosnio kaj Hercegovino valida ĝis la 28-a de januaro 2007

Federacio Bosnio kaj Hercegovino (Federacija Bosne i Hercegovine) estas unu el la du partoj de Bosnio kaj Hercegovino, kiuj ekestis per la Interkonsento de Dayton. La alia estas la Serba Respubliko.

La federacio administre dividiĝas al jenaj kantonoj (kanton): Una-Sana, Posavina, Tuzla, Zenica-Doboj, Bosna Podrinje, Centra-Bosna Kantono, Hercegovina-Neretva, Okcidenta Hercegovina Kantono, Sarajevo, Okcident-Bosna Kantono.

Laŭ oficiala takso de 2003-12-31 la federacio havis 2,3 milionojn da loĝantoj, kiuj dividiĝis jene:

  • 1.700.000 bosnianoj (72,9 %)
  • 500.000 kroatoj (21,6 %)
  • 100.000 serboj (4,5 %)
  • 25.000 aliaj (1,0 %)

La federacio uzas flagon, kiu montras grandan blankan kampon inter ruĝa kaj verda strioj; la verda strio simbolas la bosnianojn, la ruĝa la kroatojn. La blanka kampo enhavas la blazonon kun bosnia lilio, kroataj kvadratetoj kaj krono el dek steloj (por la dek kantonoj). La konstitucia kortumo de Bosnio kaj Hercegovino je la 2006-03-31 deklaris tiujn emblemojn kontraŭkonstituciaj, ĉar ili unuflanke elstarigas bosnianojn kaj kroatojn.

Gravaj urboj

Vidu ankaŭ


Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.