La vivoj de la plej elstaraj pentristoj, skulptistoj kaj arkitektoj: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[nekontrolita versio][kontrolita revizio]
e Sj1mor movis paĝon Le Vite al Vikipedio:Vivoj de la Plej Elstaraj Pentristoj, Skulptistoj kaj Arkitektoj (Vasari): por servi kiel alidirektilon je serĉado
(Neniu diferenco)

Kiel registrite je 17:01, 18 jun. 2021

Kovrilpaĝo

La Vivoj de la Plej Elstaraj Pentristoj, Skulptistoj kaj Arkitektoj (itale Le Vite delle più eccellenti pittori, scultori, ed architettori), aŭ malpli formale kromnomita Le Vite, estas aro da artistaj biografioj verkitaj de la 16-a jarcenta itala pentristo kaj arkitekto Giorgio Vasari. Ĝi restas rigardata kiel "eble la plej fama, kaj eĉ hodiaŭ la plej multe legata verko pri malnova arthistorio", sed ankaŭ kiel "unu el la fondintaj tekstoj de arthistorio".

Kiel la unua itala arthistoriisto, Vasari fondis novan ĝenron: enciklopedio de biografioj de artistoj. Eldonita en 1550 kaj dediĉita al Kosimo de Mediĉo, duko de Toskanio, tiu verko funkcias kiel senprecedenca fonto por artistoj kaj historio-fakuloj ĉiutempaj. La libro inkluzivas studon de la teknikaj metodoj uzataj en la arto de la periodo. Vasari estis la unua, kiu uzis la vorton "renesanco" presita. La libro estis reskribita kaj vastigita en 1568 kun portretoj de la artistoj estis aldonitaj.

La biografiaro estas precipe favora al florencanoj, kaj emas atribui al ili plejmultajn novaĵojn de la renesanca arto, kiel ekzemple la invento de la ĉizarto. Pri artoj en aliaj partoj de Eŭropo, kaj precipe de Venecio, la libro ignoras. Inter la unua kaj dua eldonoj Vasari vizitis Venecion, do en la dua eldono li pli rilatas al venecia arto (kaj ankaŭ enmetis Ticiano en la libro), tamen la antaŭa prefero klare restas.

Multaj klaĉaĵoj troveblas ene de la biografioj de Vasari. Multaj el liaj anekdotoj ŝajnas realaj, sed la plej multaj el ili estas verŝajne lia invento. Aliaj anekdotoj estas evidentaj fikcioj, kiel la rakonto de la juna Giotto, kiu pentris muŝon sur pentraĵon de lia instruisto Cimabue‏, ke li longe provis ĵetigi veran muŝon el la pentraĵo. La plej multaj el la estetikaj rimarkoj de Vasari estis ĝustaj kaj senpartiaj. Li ne provis demandi pri ĝustaj datoj, kiel faras modernaj arthistoriistoj. Liaj biografioj plej veras pri la artistoj de lia vivo. Malgraŭ la multaj faktaj problemoj en la libro de Vasari, ĝi ankoraŭ estas konsiderata klasikaĵo.