17-a de decembro: Malsamoj inter versioj
[nekontrolita versio] | [nekontrolita versio] |
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 45: | Linio 45: | ||
* [[1956]]: [[Stalinismo]]: en [[Varsovio]] estis subskribita pakto inter registaroj de [[Pola Popola Respubliko]] kaj [[Sovetunio]] pri "[[patrio|repatriigo]]" de [[poloj]] el [[anekso|aneksitaj]] [[Orientaj Limregionoj]] kaj jura statuso de la restanta en Pollando [[Ruĝa Armeo]] laŭ kiu ĉirkaŭ 65 mil sovetaj soldatoj rajtis ĉeesti |
* [[1956]]: [[Stalinismo]]: en [[Varsovio]] estis subskribita pakto inter registaroj de [[Pola Popola Respubliko]] kaj [[Sovetunio]] pri "[[patrio|repatriigo]]" de [[poloj]] el [[anekso|aneksitaj]] [[Orientaj Limregionoj]] kaj jura statuso de la restanta en Pollando [[Ruĝa Armeo]] laŭ kiu ĉirkaŭ 65 mil sovetaj soldatoj rajtis ĉeesti |
||
* [[1959]]: [[Raketo|Raketa]] Armeo de [[Strategio|Strategia]] Destino kreita en [[Sovetunio]] |
* [[1959]]: [[Raketo|Raketa]] Armeo de [[Strategio|Strategia]] Destino kreita en [[Sovetunio]] |
||
* [[1961]]: [[Barato]] aneksis portugalajn [[enklavo]]jn |
* [[1961]]: [[Barato]] aneksis portugalajn [[enklavo]]jn [[Goao]], Daman kaj Diu |
||
* [[1963]]: [[Park JungHee]] iĝis prezidento de [[Sud-Koreio]] |
* [[1963]]: [[Park JungHee]] iĝis prezidento de [[Sud-Koreio]] |
||
* [[1970]]: [[Pola ribelo de Decembro 1970|Pola Decembro]]: dum stratbataloj de Nigra Ĵaŭdo en [[Gdynia]] pereis 16 personoj, en [[Szczecin]] estis bruligita Vojevodia Komitato de [[Pola Unuiĝinta Laborista Partio]] kaj ekzekutita soldato, kiu rifuzis pafi al homoj, aliaj [[tumulto]]j okazis en [[Słupsk]] kaj [[Elbląg]] - entute dum la semajno 27 mil [[soldato]]j de pola popola armeo mortigis 45 personojn, vundis 1165 (en tio 154 pro pripafo ankaŭ de [[helikoptero]]j), oni uzis 550 [[tanko]]jn, 80 mil ujojn kun [[gaso]], bruliĝis 19 objektoj, en tio 2 partiaj domoj |
* [[1970]]: [[Pola ribelo de Decembro 1970|Pola Decembro]]: dum stratbataloj de Nigra Ĵaŭdo en [[Gdynia]] pereis 16 personoj, en [[Szczecin]] estis bruligita Vojevodia Komitato de [[Pola Unuiĝinta Laborista Partio]] kaj ekzekutita soldato, kiu rifuzis pafi al homoj, aliaj [[tumulto]]j okazis en [[Słupsk]] kaj [[Elbląg]] - entute dum la semajno 27 mil [[soldato]]j de pola popola armeo mortigis 45 personojn, vundis 1165 (en tio 154 pro pripafo ankaŭ de [[helikoptero]]j), oni uzis 550 [[tanko]]jn, 80 mil ujojn kun [[gaso]], bruliĝis 19 objektoj, en tio 2 partiaj domoj |
||
* [[1973]]: [[Italio]]: [[palestinanoj|palestina]] terorista komandanto atakis [[Fiumicina Flughaveno Leonardo da Vinci|flughavenon Fiumicino]] kaŭzante, krom konsiderindaj damaĝoj, la morton de 32 homoj kaj vundon de 15 |
* [[1973]]: [[Italio]]: [[palestinanoj|palestina]] terorista komandanto atakis [[Fiumicina Flughaveno Leonardo da Vinci|flughavenon Fiumicino]] kaŭzante, krom konsiderindaj damaĝoj, la morton de 32 homoj kaj vundon de 15 |
||
* [[1973]]: [[Usona Asocio pri Psikiatrio]] forigis [[samseksemulo]]jn de la listo de [[mensa malsano|mensmalsanuloj]] |
* [[1973]]: [[Usona Asocio pri Psikiatrio]] forigis [[samseksemulo]]jn de la listo de [[mensa malsano|mensmalsanuloj]] |
Kiel registrite je 15:47, 25 jun. 2021
Kalendaro Januaro | Februaro | Marto | Aprilo | Majo | Junio | Julio | Aŭgusto | Septembro | Oktobro | Novembro | Decembro |
decembro 1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 11 12 13 14 15 16 17 18 19 20 21 22 23 24 25 26 27 28 29 30 31 |
decembro | ||||||
lu | ma | me | ĵa | ve | sa | di |
1 | ||||||
2 | 3 | 4 | 5 | 6 | 7 | 8 |
9 | 10 | 11 | 12 | 13 | 14 | 15 |
16 | 17 | 18 | 19 | 20 | 21 | 22 |
23 | 24 | 25 | 26 | 27 | 28 | 29 |
30 | 31 | |||||
aranĝo de 2024 tagoj |
La 17-a de decembro estas la 351-a tago de la jaro (la 352-a en superjaroj) laŭ la Gregoria kalendaro. 14 tagoj restas.
Je la 17-a de decembro okazis, interalie:
Eventoj
- -497: Unuaj Saturnalioj estis celebrataj en Romio - en Roma Forumo oni dediĉis templon al Saturno
- 283: Kaio iĝis papo
- 546: Totila kun siaj ostrogotoj eniris Romon post unujara sieĝo, pro perfido de garnizono
- 942: Rikardo la 1-a iĝis duko de Normandio
- 1398: Mongola armeo gvidata de Timur venkis armeon de Delhia Sultanlando en batalo de Delhio
- 1538: Papo Paŭlo la 3-a ekskomunikis reĝon de Anglio Henriko la 8-a
- 1600: Reĝo de Francio Henriko la 4-a edziĝis duan fojon, al Maria de Mediĉo
- 1777: Francio agnoskis sendependecon de Usono
- 1790: Azteka sunŝtono, nun moderna simbolo de la meksika kulturo, estis elfosita en Zócalo, la ĉefplaco de Meksikurbo
- 1819: Dum la kongreso de Angostura, kunvenigita de Simón Bolívar, kunligo de teritorioj de Kolombio kaj Venezuelo kreis Grandan Kolombion
- 1837: En Sankt-Peterburgo forbruliĝis Vintra Palaco
- 1861: Hispana-franca-brita armeoj konkeris meksikan havenurbon Veracruz
- 1865: En Vieno okazis premiero de la Simfonio b-minora de Franz Schubert
- 1885: Madagaskaro iĝis franca protektorato
- 1903: Norda Karolino: en Kitty Hawk Orville Wright sukcese ekflugetis en la unua aviadilo - Flyer 1
- 1903: Fratoj Lumière inventis manieron ricevi kolorfotografion
- 1907: Estas kronita unua reĝo de Butano, Ugyen Wangchuck
- Unua mondmilito:
- 1914: Britio anoncis protektoraton super Egiptio
- 1915: Bataloj de Isonzo: komencita de italoj, la kvara batalo de Isonzo deklariĝis finita fare de austra-hungara Ĝenerala Stabo - malgraŭ grandaj homaj kaj materiaj klopodoj, Italio ne atingis ajnan signifan sukceson
- 1918: Latva Socialisma Soveta Respubliko estis proklamita kun la politika, ekonomia kaj milita subteno de Lenin; ĝia registarestro iĝis Pēteris Stučka
- 1920: Inter aneksita de la Dua Pola Respubliko Centra Litovio kaj Kaŭna Litovio oni kreis neŭtralan zonon
- 1925: Traktato pri neŭtraleco estis subskribita inter Sovetunio kaj Turkio
- 1926: Litovio: rezulte de puĉo prezidento Kazys Grinius estis faligita kaj sekvis aŭtoritatema reĝimo de Antanas Smetona
- 1928: Flago de Tajvano oficialiĝis
- 1935: Unua flugo de publiktrafika kaj transporta aviadilo Dakota
- 1938: Fenomeno de fisio estis priskribita de Lise Meitner, Otto Hahn kaj lia juna asistanto Fritz Strassmann - naskiĝatesto de nuklea energio
- Dua mondmilito:
- 1939: Germana okupado de Pollando: subigita al Ordnungspolizei fondiĝis Pola Polico de Ĝenerala Gubernio, konata kiel blua polico (analogie al aliaj policoj en okupataj de Germanio landoj) - ĝi, kvankam kunlaborisma, ne estis punata de Pola Subtera Ŝtato, ĉar 1/4 de antaŭmilitaj polaj policanoj devigitaj servi sub mortminaco kunlaboris konspire kun la Pola Rezistomovado; germanoj ĝis tiu ĉi tago deportis de Poznań-regiono en ĜG 87 789 polojn kaj judojn (en tio de Poznań - 15 981 personojn); en Krakovo SS-funkciulo disponis pri premioj al personoj, kiuj kontribuos al malkovro de kaŝitaj armiloj; en Poznań alia funkciulo ordonis deportadon de polaj policanoj de Varto-Lando al ĜG; Parizo: ministro Marian Seyda en radia alparolo al poloj de Grandpolujo, Pomerio kaj Silezio diris ke la tuta ilia geheno estas transdonata al publika opinio de Francio, Anglio kaj neŭtralaj landoj; peze damaĝita en Batalo de Plata-Rivero la germana krozŝipo Admiral Graf Spee estis sinkigita por ne permesi ĝian kapton fare de britaj fortoj
- 1940: SS-anoj pafekzekutis en Niemce (distrikto Lubelski) ĉirkaŭ 50 malliberulojn alveturigitajn el Lublin, kaj germanoj en la distrikto laborigis pri grundplibonigo ĉirkaŭ 10 mil judojn; venĝe pro agado kontraŭ bolŝevikoj estis murdita de soveta NKVD post kruelaj torturoj kavaleriano Jerzy Dąbrowski, heroo de tri militoj, militisto kaj edukisto de Witold Pilecki, Henryk Dobrzański kaj Zygmunt Szendzielarz; en palestina radio parolis inter aliancanoj pola reprezentanto de Polaj Armitaj Fortoj en Okcidento; Barbarossa: Adolf Hitler subskribis planon de operaco kontraŭ Sovetunio
- 1941: En Rzeszów germanoj establis judan geton por ĉirkaŭ 11-16 mil judoj - rezulte de translokiĝoj meze de 1942 jam loĝis en ĝi 23 mil personoj; Pola Memstara Brigado de Karpataj Pafistoj venkis en batalo de Gazala (proksime al Tobruk) prenante en malliberon 59 malamikajn oficirojn kaj 1634 soldatojn kaj akirante interalie 58 kanonojn, 3 kontraŭtankajn fusilojn, 38 bombkanonojn kaj 13 aŭtomobilojn - propraj perdoj estis 23 mortigitaj, 94 vunditaj kaj 6 perdiĝintaj
- 1942: Estro de germana sanoficejo en Varsovio sendis protestan leteron al Hitler pri planata murdo de 70 mil poloj deportitaj el Zamość-regiono; Gestapo pendumis en Przasnysz 5 soldatojn de Pola Enlanda Armeo kaj en Poznań germanoj ekzekutis 10 polojn pro konspira agado; germanaj regopovoj malpermesis al poloj veturi per rapidaj trajnoj inter Lublin kaj Krakovo; en Londono, Moskvo kaj Vaŝingtono oni samtempe publikigis komunan deklaron de 12 aliancaj ŝtatoj kondamnantan realigatan de Nazia Germanio ekstermon de judoj; ĉefo de Gestapo Heinrich Müller direktis al ĉiuj filioj ordonon liveri al koncentrejoj ĉirkaŭ 35 mil junajn kaj laborkapablajn personojn
- 1943: Amasmurdoj: Supera komandanto de SS en distrikto de Varsovio anoncis plenumon de la verdikto pri mortpuno kontraŭ 10 poloj kondamnitaj al morto pro politika konspira agado, posedo de armiloj aŭ helpo al partizanoj kaj judoj; sur ruinoj de Varsovia geto germana polico pafmortigis 32 virojn kaj 7 virinojn, en Leśna Podlaska (distrikto Bialski) 20 pro "aparteno al komunista organizaĵo" kaj en 3 aliaj lokoj 23 personojn
- 1944: En Łagiewniki (distrikto Lipno) germanaj ĝendarmoj pafmortigis 11 personojn; Belgio: masakro de Malmedy farita de Waffen-SS kontraŭ usonaj militkaptitaj soldatoj - oni trovis 86 korpojn; taĉmentoj de la Dua Pola Korpuso okupis Limisano kaj Villa San Giorgio; Orienta Fronto: en Norda Hungario Ruĝa Armeo konkeris Putnok (norde de Eger) kaj Pásztó; rezulte de nokta aeratako de Royal Air Force kontraŭ germana urbo Ulm pereis 707 personoj, 613 vundiĝis, al Munkeno falis 903 bombtunoj kaj al Duisburg - 1767
- 1945: Dua soveta okupado de Pollando: Prezidiumo de Landa Nacia Konsilio abolis militleĝon enkondukitan la 1-an de septembro 1939 fare de prezidento de Pollando Ignacy Mościcki
- 1946: Antaŭ Supera Nacia Tribunalo en Varsovio ekstaris germanaj funkciuloj de la okupata ĉefurbo: Ludwig Fischer (pendumita), Ludwig Leist (malliberigita), Josef Meisinger (pendumita) kaj Max Daume (pendumita)
- 1950: En Varsovio kreiĝis Pola Turisma-Landkoniga Societo
- 1956: Stalinismo: en Varsovio estis subskribita pakto inter registaroj de Pola Popola Respubliko kaj Sovetunio pri "repatriigo" de poloj el aneksitaj Orientaj Limregionoj kaj jura statuso de la restanta en Pollando Ruĝa Armeo laŭ kiu ĉirkaŭ 65 mil sovetaj soldatoj rajtis ĉeesti
- 1959: Raketa Armeo de Strategia Destino kreita en Sovetunio
- 1961: Barato aneksis portugalajn enklavojn Goao, Daman kaj Diu
- 1963: Park JungHee iĝis prezidento de Sud-Koreio
- 1970: Pola Decembro: dum stratbataloj de Nigra Ĵaŭdo en Gdynia pereis 16 personoj, en Szczecin estis bruligita Vojevodia Komitato de Pola Unuiĝinta Laborista Partio kaj ekzekutita soldato, kiu rifuzis pafi al homoj, aliaj tumultoj okazis en Słupsk kaj Elbląg - entute dum la semajno 27 mil soldatoj de pola popola armeo mortigis 45 personojn, vundis 1165 (en tio 154 pro pripafo ankaŭ de helikopteroj), oni uzis 550 tankojn, 80 mil ujojn kun gaso, bruliĝis 19 objektoj, en tio 2 partiaj domoj
- 1973: Italio: palestina terorista komandanto atakis flughavenon Fiumicino kaŭzante, krom konsiderindaj damaĝoj, la morton de 32 homoj kaj vundon de 15
- 1973: Usona Asocio pri Psikiatrio forigis samseksemulojn de la listo de mensmalsanuloj
- 1981: En Varsovio sub gvido de episkopo Władysław Miziołek fondiĝis Primasa Help-Komitato al Personoj Malliberigitaj kaj iliaj Familioj, kies tasko estis materia kaj jura helpo pro reprezalioj de la milita stato en Pollando - samtempe en Gdańsk milico pafe vundis 4 personojn, el kiuj unu 23-jara poste mortis
- 1982: Unua kunsido de Provizora Landa Konsilio de la Patriota Movado de Nacia Liberigo (PRON) – reĝima socia organizaĵo, kies celo estis „pruvo” de socia apogo al regopovoj; ties prezidanto iĝis verkisto Jan Dobraczyński
- 1988: Asocio de poloj ekziligitaj al Siberio registriĝis
- 1989: Estis elsendita unua epizodo de La Simpsonoj per la televida kanalo Fox
- 1989: Fernando Collor de Mello gajnis prezidentajn balotojn en Brazilo
- 1989: Dum kontraŭkomunista ribelo en Rumanio la armeo uzis en Timișoara armilojn kontraŭ manifestaciantoj provantaj bruligi partian sidejon
- 1997: Václav Klaus demisiis kiel ĉefministro de Ĉeĥio
- 2002: Paca interkonsento en Demokratia Respubliko Kongo - fino de la Dua Konga Milito
- 2003: Testflugo de privata kosmoaviadilo KosmoŜipoUnu
- 2006: Reĝo de Butano Jigme Singye Wangchuck abdikis
- 2010: Tunizia ribelo komenciĝis post sinbruligo de Mohamed Bouazizi - araba printempo disvastiĝis al kelkaj landoj
- 2011: Rezulte de inundo sur filipina insulo Mindanao 1257 personoj perdis vivon
- 2012: Usonaj kosmosondiloj GRAIL-A kaj GRAIL-B frakasiĝis laŭplane rande de luna kratero
- 2013: En Germanio ekfunkciis ministraro tria de Angela Merkel
- 2014: Anerood Jugnauth la trian fojon iĝis ĉefministro de Maŭricio
- 2015: Libia enlanda milito: en Tunizo oni subskribis interkonsenton - kreiĝis Registaro de Nacia Unueco
- 2016: 15 personoj pereis kaj 55 vundiĝis en bomba atenco de sinmortiginto al aŭtomobilo veturiganta soldatojn en urbo Kayseri meze de Turkio
- 2017: Sebastián Piñera en la dua voĉdonado gajnis prezidentan postenon en Ĉilio
- 2019: Eksa pakistana prezidento Pervez Muŝaraf estis kontumace kondamnita al morto
- 2020: FIFA: pola futbalisto Robert Lewandowski estis anoncita la plej bona avanulo de la jaro (de julio 1919 ĝis oktobro 2020 kolektis 64 golojn)
Esperantujo
- 1878: Konstruita lingvo: Pra-Esperanto manifestiĝis
Naskiĝoj
- 1554: Ernesto de Bavario, bavara princo el dinastio Vitelsbaĥoj, ĉefepiskopo de Munkeno kaj Kolonjo (m. 1612)
- 1706: Émilie du Châtelet, franca matematikistino, fizikistino kaj verkistino, tradukistino de Principia Mathematica de Newton, aŭtorino de la formulo por kineta energio, antaŭvidinta fenomenon de infraruĝa radiado kaj naturon de lumo, flue parolanta latinan, grekan kaj germanan ingvojn, amikino de Voltaire (m. 1749)
- 1734: Maria la 1-a, unua reĝino de Portugalio, filino de Jozefo la 1-a (m. 1816)
- 1749: Domenico Cimarosa, itala komponisto verkinta operojn, dramajn kantatojn, sakralan muzikon, pianosonatojn, oratoriojn, simfoniojn kaj solokonĉertojn (m. 1801)
- 1770: Ludwig van Beethoven (baptita), germana pianisto kaj komponisto de klasika muziko, antaŭulo de romantisma muziko (m. 1827)
- 1778: Humphry Davy, angla kemiisto kaj fizikisto, profesoro de Reĝa Institucio kaj Reĝa Societo de Londono, apartiginto de kalio, natrio, kalcio, stroncio, boro kaj magnezio kaj malkovrinto, ke kloro estas kemia elemento (m. 1829)
- 1779: Fanny Tarnow, germana verkistino kreanta por virinoj (m. 1862)
- 1787: Jan Evangelista Purkyně, ĉeĥa natursciencisto, kuracisto kaj fiziologo (m. 1869)
- 1797: Joseph Henry, usona fizikisto, malkovrinto de elektromagneta indukto (m. 1878)
- 1800: Bernardo la 2-a (Saksio-Meiningen), germana duko en Saksio-Meiningen (m. 1882)
- 1800: Gergely Czuczor, hungara poeto, lingvisto, kunfondinto de Societo Kisfaludy (m. 1866)
- 1824: Károly Szabó, hungara historiisto, bibliografo, bibliotekisto, profesoro (m. 1890)
- 1851: Otto Schott, germana vitra kemiisto kaj entreprenisto (m. 1935)
- 1854: József Gáspár, hungara agrikulturisto kaj fakverkisto (m. ?)
- 1855: Hope Bridges Adams Lehman, la unua germana kuracistino (m. 1916)
- 1860: Carl A. Lindhagen, sveda politikisto kaj esperantisto, partoprenanto de UK 1927, preleginto de Somera Universitato (m. 1946)
- 1866: Kazys Grinius, prezidento de Litovio faligita en puĉo, kontraŭfaŝisma kaj protestanta dum masakroj de judoj (m. 1950)
- 1866: József Ferenczy, hungara pentristo, laboranta ĉe Gyula Benczúr (m. 1925)
- 1872: Valdemar Langlet, sveda inĝeniero kaj redaktoro, edzo de esperantistino Signe Blomberg, kunfondinto kaj prezidanto de Esperanto-klubo de Uppsala, la dua en la mondo, prezidanto de Sveda Esperanto Federacio, justulo inter la popoloj, rete legebla en Esperanto (m. 1960)
- 1886: Carl Theil, germana progresema edukisto
- 1887: Josef Lada, ĉeĥa pentristo, desegnisto, ilustristo (m. 1957)
- 1888: Dénes Faluvégi, rumania hungara ĵurnalisto kaj redaktoro, viktimo de la koncentrejo Buchenwald (m. 1945)
- 1896: Franciszek Bieda, pola profesoro pro paleontologio, kies esploroj pri foraminiferoj de kenozoiko kontribuas al serĉado de nafto (m. 1982)
- 1898: Gábor Incze, hungara eklezia verkisto, historiisto (m. 1966)
- 1901: Dénes Szabó, rumania hungara kirurgo (m. 1978)
- 1903: Károly Ráth, hungara ĵurnalisto, ŝtatdefenda oficiro, diplomato (m. 1985)
- 1905: Érico Veríssimo, brazila verkisto, kies librojn oni tradukis al dekkelkaj lingvoj (m. 1975)
- 1906: Bede Griffiths, angla-barata benediktano fondinta aŝramon en Bengaluro, aŭtoro de libroj pri kristana-hindua dialogo (m. 1993)
- 1905: Simo Häyhä, finna snajpero mortiginta pli ol 500 soldatojn de Ruĝa Armeo (m. 2002)
- 1910: István Molnár, rumania hungara muzeologo, etnografo, lokhistoriisto (m. 1997)
- 1918: Ágnes Rózsa, rumania hungara memuaristino, tradukistino (m. 1984)
- 1920: Kenneth E. Iverson, kanada komputikisto, aŭtoro de programlingvo APL, ricevinto de Premio Turing (m. 2004)
- 1930: Armin Mueller-Stahl, germana teatra kaj filma aktoro
- 1932: Konrad Bayer, aŭstra verkisto, avangardismulo de la aŭstra literaturo
- 1935: Winfried Engler, germana literaturhistoriisto
- 1936: Jorge Mario Bergoglio, argentina kleriko italdevena, ĉefepiskopo de Bonaero, primaso, papo
- 1937: József Jánosi, rumania hungara dancmajstro, koreografo, etnografo
- 1942: Tamás Kisgyörgy, rumania hungara grafikisto de "Háromszék"
- 1947: Wes Studi, usona aktoro ĉerokdevena, konata de la filmoj Dancanta kun lupoj, Avataro kaj pri Geronimo
- 1948: Olga Zágoni, rumania hungara ĵurnalistino kaj verkistino, patrino de Balázs Zágoni
- 1954: István Stanik, rumania hungara ĵurnalisto, redaktoro
- 1958: Géza Xantus, rumania hungara pentristo, grafikisto
- 1967: Gigi D'Agostino, itala diskĵokeo
- 1974: Sarah Paulson, usona aktorino, konata de televida serio Senesperaj hejmvirinoj
- 1975: Milla Jovovich, ukrain-devena usona aktorino kaj fotomodelulo
- 1983: István Makkai, rumania hungara skulptisto
- 1987: Bradley Manning, usona soldato transdoninta al TTT-ejo WikiLeaks sekretajn dokumentojn, kaj post verdikto de 35-jara mallibero farinta "elŝrankiĝon" kiel transseksulo
Mortoj
- 942: Vilhelmo la 1-a, grafo de Normandio, filo de vikingo Rollo (n. 893)
- 1187: Gregorio la 8-a, papo alvokinta al la tria krucmilito (naskiĝis ĉirkaŭ 1100)
- 1213: Johano el Matha, franca sanktulo, fondinto de Triunuanoj (n. 1150)
- 1273: Ĝalal-ed-din Mohammad Rumi, islama poeto, teologo, juristo kaj sufiisma mistikulo, aŭtoro de Masnavio (n. 1207)
- 1551: Georgo Martinuzzi, ŝtatestro de Transilvanio (n. 1482)
- 1596: Sakai Tadatsugu, japana samurajo dum la Epoko Sengoku (n. 1527)
- 1674: Dénes Bánffy, transilvania hungara magnato, patro de Georgo Bánffy (la unua guberniestro de Transilvanio) (n. ĉ. 1630)
- 1717: Sámuel Szatmárnémeti, hungara teologo kaj filozofo disvastiginta la ideojn de Descartes (n. 1658)
- 1784: József Fogarasi Pap, hungara filozofo kaj profesoro (n. 1744)
- 1830: Simón Bolívar, prezidento de Peruo kaj Bolivio, gvidanto de bataloj en Sudameriko por liberigo de hispanaj regopovoj (n. 1783)
- 1833: Kaspar Hauser, sovaĝa infano trovita en Germanio (n. 1812)
- 1847: Maria Luiza, imperiestrino de francoj, la dua edzino de Napoleono Bonaparte, patrino de Napoleono la 2-a, dukino de Parmo kaj Piaĉenco (n. 1791)
- 1857: Francis Beaufort, irlanda-brita hidrografo kaj kontradmiralo (n. 1774)
- 1859: August von Hedemann, prusa generalo (n. 1784)
- 1868: Friedrich Gottlieb Welcker, germana klasika filologo (n. 1784)
- 1878: Emilie d'Oultremont, belga monaĥino kaj beatulino (n. 1818)
- 1879: Rudolf Reichenau, germana verkisto kaj juristo (n. 1817)
- 1889: Ernő Hazay, hungara ĵurnalisto kaj politikisto (n. 1819)
- 1895: János Irinyi, hungara inventisto kaj fondinto de la unua fabriko pri alumetoj (n. 1817)
- 1906: Ignác Acsády, hungara historiisto juddevena, akademiano (n. 1845)
- 1907: William Thomson, irlanda fizikisto kontribuinta al termodinamiko, konata kiel Lordo Kelvin (n. 1824)
- 1909: Leopoldo la 2-a, dua reĝo de la belgoj el dinastio Wettin, reganto de Libera Ŝtato Kongo, respondeca pri genocido de dekkelkaj milionoj de homoj (n. 1835)
- 1925: Jenő Gyárfás, hungara pentristo, konata de la pentraĵoj dediĉitaj al János Arany kaj Áron Gábor (n. 1857)
- 1928: Karol Pollak, pola elektroteknikisto, entreprenisto kaj aŭtoro de 98 patentoj pri galvanaj piloj, akumulatoroj aŭ kondensiloj (n. 1859)
- 1928: Josef F. Khun, ĉeĥa instruisto, esperantisto kaj idisto (n. 1869)
- 1931: Oscar A. H. Schmitz, germana verkisto kaj kulturpsikologo (n. 1872)
- 1933: Thubten Gyatso, 13-a Dalai-lamao, spirita kaj politika gvidanto de la tibeta nacio dum brita invado al Tibeto (n. 1876)
- 1934: Dmitro Falkivskij, ukraina poeto, kies verkoj esperantiĝis, ekzekutita (n. 1898)
- 1944: Anna Tutsek, hungara verkistino kaj redaktorino (n. 1965)
- 1947: Bernard Spilsbury, angla patologo, pioniro de jurmedicino (n. 1877)
- 1949: Miklós Bródy, hungara dirigento, komponisto (n. 1877)
- 1954: Zofia Nałkowska, pola verkistino, publicistino, parlamentanino, membro de Ĉefkomisiono pri Germanaj Krimoj en Pollando, kies rakontoj Medialionoj estis esperantigitaj, memorigata en ŝianoma muzeo en apudvarsovia Wołomin (n. 1885)
- 1955: Victor Brecheret, brazila skulptisto italdevena (n. 1894)
- 1960: Antonio Paolet, itala eldonisto, eldonanta revuojn "L'Esperanto", kiu iĝis organo de Itala Esperanto-Federacio, kaj "Itala Esperanto-revuo", kune kun libroj kiel Historio de Kristo de Giovanni Papini en la traduko de Ettore Fasce (n. 1880)
- 1964: Victor Franz Hess, aŭstra Nobelpremiita fizikisto malkovrinta kosman radiadon (n. 1883)
- 1969: Costa e Silva, brazila diktatoro, prezidento de Brazilo (n. 1902)
- 1970: Zbyszek Godlewski, pola laboristo, simbolo de komunistaj krimoj dum la decembra masakro (n. 1950)
- 1987: Endre Vajda, hungara kritikisto, tradukisto (n. 1914)
- 1987: Marguerite Yourcenar, belga franclingva verkistino kaj literatur-sciencisto, tradukistino, vegetaranino, kies Orientaj noveloj estis eldonitaj en esperanto de "KancerKliniko" (n. 1903)
- 1989: Róbert Reiter, hungarlingva, germanlingva verkisto, poeto (n. 1899)
- 1989: Péter Vermesy, hungara komponisto, primuzika sciencisto (n. 1939)
- 1995: Nsumbu Wa-Kiboka, zaira esperantisto kontribuanta al "Afrika Reto" (n. 1958)
- 1999: Aderaldo Rocha, brazila advokato, esperantisto, UEA-delegito pri lingvistiko kaj parapsikologio (n. 1922)
- 1999: Grover Washington la pli juna, usona saksofonisto kaj flutisto de glata ĵazo (n. 1943)
- 2002: István Ferenczy, rumania hungara aktoro (n. 1937)
- 2005: György Rózsa, hungara bibliotekisto, diplomato (n. 1922)
- 2006: Ivan Navumenka, belorusa verkisto kaj literaturesploristo pri Janka Kupala kaj Jakub Kolas (n. 1925)
- 2010: Captain Beefheart, usona voĉisto, komponisto, poeto, pentristo (n. 1941)
- 2011:
- Kim Jong-il, estro de Nord-Koreio, komandanto de la Korea Popola Armeo (n. 1941)
- Cesária Évora, kantistino el Kabo-Verdo (n. 1941)
- 2016: Henry Heimlich, usona kuracisto, konata de Heimlich-manovro helpanta la sufokiĝantojn per liberigo de la spirvojo (n. 1920)
Specialaj tagoj kaj festoj
- Romio: komenco de Saturnaj tagoj (ĝis la 24-a de decembro)
- Liturgia jaro de Katolika Eklezio:
- Johano el Matha, franca sanktulo, fondinto de triunuanoj
- Lazaro el Betania, biblia ulo
- Nacia tago en Butano, kronado de la unua reĝo (1907)
- Pollando: Tago sen blasfemoj
Tagoj de semajno
La 17-a de decembro estas (laŭ gregoria kalendaro):
- Dimanĉo en jaroj: 1589 1595 1600 1606 1617 1623 1628 1634 1645 1651 1656 1662 1673 1679 1684 1690 1702 1713 1719 1724 1730 1741 1747 1752 1758 1769 1775 1780 1786 1797 1809 1815 1820 1826 1837 1843 1848 1854 1865 1871 1876 1882 1893 1899 1905 1911 1916 1922 1933 1939 1944 1950 1961 1967 1972 1978 1989 1995 2000 2006 2017 2023 2028 2034 2045 2051 2056 2062 2073 2079 2084 2090;
- Lundo en jaroj: 1584 1590 1601 1607 1612 1618 1629 1635 1640 1646 1657 1663 1668 1674 1685 1691 1696 1703 1708 1714 1725 1731 1736 1742 1753 1759 1764 1770 1781 1787 1792 1798 1804 1810 1821 1827 1832 1838 1849 1855 1860 1866 1877 1883 1888 1894 1900 1906 1917 1923 1928 1934 1945 1951 1956 1962 1973 1979 1984 1990 2001 2007 2012 2018 2029 2035 2040 2046 2057 2063 2068 2074 2085 2091 2096;
- Mardo en jaroj: 1585 1591 1596 1602 1613 1619 1624 1630 1641 1647 1652 1658 1669 1675 1680 1686 1697 1709 1715 1720 1726 1737 1743 1748 1754 1765 1771 1776 1782 1793 1799 1805 1811 1816 1822 1833 1839 1844 1850 1861 1867 1872 1878 1889 1895 1901 1907 1912 1918 1929 1935 1940 1946 1957 1963 1968 1974 1985 1991 1996 2002 2013 2019 2024 2030 2041 2047 2052 2058 2069 2075 2080 2086 2097;
- Merkredo en jaroj: 1586 1597 1603 1608 1614 1625 1631 1636 1642 1653 1659 1664 1670 1681 1687 1692 1698 1704 1710 1721 1727 1732 1738 1749 1755 1760 1766 1777 1783 1788 1794 1800 1806 1817 1823 1828 1834 1845 1851 1856 1862 1873 1879 1884 1890 1902 1913 1919 1924 1930 1941 1947 1952 1958 1969 1975 1980 1986 1997 2003 2008 2014 2025 2031 2036 2042 2053 2059 2064 2070 2081 2087 2092 2098;
- Ĵaŭdo en jaroj: 1587 1592 1598 1609 1615 1620 1626 1637 1643 1648 1654 1665 1671 1676 1682 1693 1699 1705 1711 1716 1722 1733 1739 1744 1750 1761 1767 1772 1778 1789 1795 1801 1807 1812 1818 1829 1835 1840 1846 1857 1863 1868 1874 1885 1891 1896 1903 1908 1914 1925 1931 1936 1942 1953 1959 1964 1970 1981 1987 1992 1998 2009 2015 2020 2026 2037 2043 2048 2054 2065 2071 2076 2082 2093 2099;
- Vendredo en jaroj: 1582 1593 1599 1604 1610 1621 1627 1632 1638 1649 1655 1660 1666 1677 1683 1688 1694 1700 1706 1717 1723 1728 1734 1745 1751 1756 1762 1773 1779 1784 1790 1802 1813 1819 1824 1830 1841 1847 1852 1858 1869 1875 1880 1886 1897 1909 1915 1920 1926 1937 1943 1948 1954 1965 1971 1976 1982 1993 1999 2004 2010 2021 2027 2032 2038 2049 2055 2060 2066 2077 2083 2088 2094;
- Sabato en jaroj: 1583 1588 1594 1605 1611 1616 1622 1633 1639 1644 1650 1661 1667 1672 1678 1689 1695 1701 1707 1712 1718 1729 1735 1740 1746 1757 1763 1768 1774 1785 1791 1796 1803 1808 1814 1825 1831 1836 1842 1853 1859 1864 1870 1881 1887 1892 1898 1904 1910 1921 1927 1932 1938 1949 1955 1960 1966 1977 1983 1988 1994 2005 2011 2016 2022 2033 2039 2044 2050 2061 2067 2072 2078 2089 2095.