Monumento de Volinia Masakro en Varsovio: Malsamoj inter versioj

Salti al navigilo Salti al serĉilo
Pliboniganta per bildo #WPWP
(kompletigo laŭ pola vikipedio)
(Pliboniganta per bildo #WPWP)
 
[[Dosiero:Wołyń 1.JPG|thumb|Monumento de Volinia Masakro en Varsovio]]
{{commonscat|Monument to Victims of Volhynia Massacres at Skwer Wołyński in Warszawa}}
'''Monumento de Volinia Masakro en Varsovio''' estis malkovrita la 11-an de julio 2013 en la 70-an datrevenon de la [[genocido|genocida]] [[Volinia masakro]], kaj precipe de la kruela [[Sanga dimanĉo en Volinio]]. Dominanta elemento de la [[monumento]] estas sepmetra [[kruco]] kun figuro de [[Jesuo Kristo]] sen [[brako]]j. La monumento etendiĝas sur 160 kvadrataj metroj. Antaŭ la kruco troviĝas 18 tabuloj kun nomoj de lokoj el sep antaŭmilitaj [[vojevodio]]j de la [[Dua Pola Respubliko]]: [[Volinio|Volinia]] (kun la ĉefurbo en [[Lucko]]), Poleskie (kun la ĉefurbo [[Bresto (Belorusio)|Bresto]]), Stanisławowskie (kun la ĉefurbo [[Ivano-Frankivsk]]), Tarnopolskie (kun la ĉefurbo [[Ternopilo]]), Lwowskie (kun la ĉefurbo [[Lvovo]]), parte [[Lublina Provinco|Lubelskie]] kaj Krakowskie (kun la ĉefurbo [[Krakovo]]). Sur la monumento, sur unu el tabuloj oni fiksis surskribon: ''Omaĝe al polaj civitanoj, [[viktimo]]j de amasa [[krimo]] kun [[genocido|genocida]] trajto faritaj de [[Ukraina Ribela Armeo]] en la jaroj 1942-1947 sur teritorioj de estintaj sep vojevodioj de la Dua Respubliko''. En [[sarkofago]] ĉe piedoj de la kruco estos kolektata tero kun 2136 lokoj, kies nomoj videblas sur la tabuloj. Aŭtoro de la monumento al [[viktimo]]j de Volinia krimo, staranta en la kvartalo [[Żoliborz]], estas [[skulptisto]] [[Marek Moderau]].
 
235

redaktoj

Navigada menuo