Legnica: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Kozyra (diskuto | kontribuoj)
Neniu resumo de redakto
Kozyra (diskuto | kontribuoj)
Linio 67: Linio 67:
[[Dosiero:Flag of Esperanto.svg|border|maldekstra|40px]]
[[Dosiero:Flag of Esperanto.svg|border|maldekstra|40px]]
[[Dosiero:SM Legnica Wjazdowa2 ID 593296.jpg|eta|150px|maldekstra|<center><small>En tiu-ĉi domo, ekde 1905 restoracio "Zum Alten Fritz" kaj tiutempe pli granda, ekde 1910 kunvenis la loka Esperanto-grupo</small>]]
[[Dosiero:SM Legnica Wjazdowa2 ID 593296.jpg|eta|150px|maldekstra|<center><small>En tiu-ĉi domo, ekde 1905 restoracio "Zum Alten Fritz" kaj tiutempe pli granda, ekde 1910 kunvenis la loka Esperanto-grupo</small>]]

Kuracisto Stolper kaj Edmund Schulz el [[Schweidnitz]] sukcese propagandis [[Esperanto]]n tie per publika parolado en [[1910]] kaj varbis 21 anojn por kurso, gvidota de Edmund Schulz, prezidanto de la grupo en Schweidnitz. Post finiĝo de kurso fondiĝis grupo. Prezidanto estis s-ro Fraedrich, kunvenoj okazis ĉiumarde vespere en la restoracio kaj vinejo „Zum Alten Fritz”. Ĉirkaŭ julie, en multnombre vizitita publika kunveno [[Georg Mahn]] el [[Breslau]] pritraktis kun bona sukceso la problemon de internacia helpa lingvo.
Kuracisto Stolper kaj Edmund Schulz el [[Schweidnitz]] sukcese propagandis [[Esperanto]]n tie per publika parolado en [[1910]] kaj varbis 21 anojn por kurso, gvidota de Edmund Schulz, prezidanto de la grupo en Schweidnitz. Post finiĝo de kurso fondiĝis grupo. Prezidanto estis s-ro Fraedrich, kunvenoj okazis ĉiumarde vespere en la restoracio kaj vinejo „Zum Alten Fritz”. Ĉirkaŭ julie, en multnombre vizitita publika kunveno [[Georg Mahn]] el [[Breslau]] pritraktis kun bona sukceso la problemon de internacia helpa lingvo.



Kiel registrite je 08:17, 7 jul. 2021

Legnica
germane: Liegnitz

Flago

Blazono

Flago Blazono
eksterdistrikta urbo en Pollando • urbo
Legnica (Pollando)
Legnica (Pollando)
DMS
Mapo
Mapo
Mapo
Genitivo de la nomo Legnicy
Provinco Malsupra Silezio
Distrikto-rajta Jes
Distrikto Distrikto Legnica
Speco de komunumo Urba
Urba komunumo Jes
Aglomeraĵo 413397 (LGOM)
Urborajtoj 1264
Koordinatoj 51° 13′ N, 16° 10′ O (mapo)51.21666666666716.166666666667Koordinatoj: 51° 13′ N, 16° 10′ O (mapo)
Alto super la marnivelo 113 ... 168 m
Areo 56,29 km²
Loĝantaro 94878
Loĝdenso 1873,96 loĝ./km²
Poŝtkodo 59-200 do 59-220
Telefona antaŭkodo 0-76
Aŭtokodo DL
Estro Tadeusz Krzakowski
Titolo de estro Prezidanto de urbo
Adreso de estraro Pl. Słowiański 8
Retpoŝto de estraro kancelaria@legnica.um.gov.pl
Poŝtkodo de estraro 59-220
Telefono de estraro (0-prefiks-76) 721-21-99
Fakso de estraro 72 12 115
Ĝemelaj urboj (Germanio) Wuppertal
(Ukrainio) Drohobiĉ
(Ĉeĥio) Blansko
(Francio) Roanne
(Rusio) Orenburg
vdr

Legnica (ĝis 1946: Lignica, ĉeĥe Lehnice, germane Liegnitz) estas urbo en la provinco Malsupra Silezio de Pollando. Ĝi estas urbo kun rajto de distrikto (eksterdistrikta urbo): tamen ĝi funkcias kiel administra centro por la samnoma distrikto Legnica, kiu plene ĉirkaŭas la urban komunumon. Fine de 2021 en la urbo vivis 94 878 loĝantoj.

Nomo

La nomo Lignica inter la aliaj nomoj de sileziaj urboj en la prusia dokumento el la jaro 1750 eldonita en pola lingvo en Berlino

La nomo Legnica, Lignica devenas de la pola nomo łęg t.e. marĉaj verdaj herbejoj en la dolino aŭ valo de la rivero ofte kun arbustoj (vidu la apudan dokumenton el la jaro 1750). En la mezepoka dokumento el la jaro 1300 en la latina lingvo pri la vivo de Sankta Hedvigo de Silezio Vita Sanctae Hedwigis la nomo estis en la formo Legnica kaj Legnicz.

Historio

Supozata grandeco de la lando de la unua pola princo Mjeŝko la 1-a / Mieszko I
Limoj de Pollando dum regado de pola reĝo Boleslao la 1-a, nomata "la Brava" / Bolesław I Chrobry
Pollando dum la regado de Boleslavo la 3-a Kurbabuŝa / Bolesław III Krzywousty
Dosiero:Legnica.JPG
La Batalo de Legnica, la batalo de la armeo de sileziaj princoj el pola dinastio Piastoj kun la invado de Mongoloj, 1241 jaro
Mapo de Pollando dum la regado de Ladislao la 1-a (Pollando) (Ladislao la Ulnolonga)(dum la jaroj: 1275–1300)
Pollando dum la regado de pola reĝo Kazimiro la 3a Granda (1333–1370)
Sankta Romia Imperio kaj Ĉeĥa RegnoReĝlando Bohemio, ĉirkaŭ la jaro 1400
Habsburga reglando en 1547
Prusio en 1905

Plej malfrue ekde la 1-a jarcento de nia erao (p.K.) la teritorio estis setlata fare de la ĝermanaj triboj de lugioj respektive de silingoj, parto de la vandaloj. Ekde la dua duono de la 6-a jarcento (p.K.) alvenis okcidentslavoj, inter ili la triboj de Ślężanie (en la regiono de hodiaŭa Ślęża).

La unuaj dokumentitaj spuroj de la setlado de Slavoj sur la tereno de Legnica devenas el la 8-a jarcento. En Legnica tiam estis grava kastelego. La dendro-kronologiaj esploroj pruvas, ke dum la regado de pola princo el la dinastio Piastoj Mjeŝko la 1-a / Mieszko I oni konstruis tie ĉirkaŭ la jaro 985 la novan kastelon / burgon en la formo tipa por la kasteloj / burgoj de dinastio Piastoj, same konsrtuitaj estis tiam kasteloj / burgoj en Vroclavo kaj Opole. La nomo aperis la unuan fojon en la skriba dokumento subskribita de pola princo el dinastio Piastoj Boleslao la 4-a Krisphara / Bolesław Kędzierzawy en la jaro 1149. En la jaro 1241 apud Legnica en Legnickie Pole okazis fama batalo kun la Mongoloj nomata Batalo de Legnica. Tiam sukcese defendis la piastan kastelon en Legnica la kastelmastro Lassota, tio estis priskribita en la latina dokumento de la jaro 1242 - Lassota – castellano in Legnic.

En la jaro 1248 la urbo fariĝis la ĉefurbo de la Legnica Princlando. La urborajtoj de la jaro ĉ. 1264, ĉe la piedoj de piasta kastelo ekkreskis la urbo. Rezulte de la malsukcesa politiko de la piasta princo Boleslao la 3-a Prediganto / Bolesław III Rozrzutny, en la jaro 1329 la urbo Legnica fariĝis la ĉefurbo de la feŭdo de la ĉeĥa reĝo Karolo la 4-a (Sankta Romia Imperio).

Dum Mezepoko apud Legnica estis minejo de oro en Mikołajowice. Dum julio 1454 okazis la ribelo de plebo por kotraŭi provon de la ŝanĝo de ĉeĥia feŭdo al la rekta regado de ĉeĥiaj reĝoj en la Princlando Legnica. Dum la jaro 1675 mortis Georgo Vilhelmo / Jerzy Wilhelm, la lasta princo el la dinastio Piastoj, sekve komencis la rekta regado de la nobela dinastio de Habsburgoj, dum pluraj jarcentoj (ĝis 1806, fino de la Sankta Romia Imperio) ĝi estis la dominanta nobela dinastio de Meza Eŭropo. El ĝi venis ŝtatestroj de Aŭstrio kaj Hispanio kaj imperiestroj de la Sankta Romia Imperio.

Politika historio de la urbo estas kunligita kun ĝia aparteno al kvar ŝtatoj. Komence ĝi apartenis al la polaj piastidoj / Piastoj. Tiamaniere estis ĝis 1392 jaro, kiam post morto de Agnesa de Habsburgoj, vidvino post la princo Bolko la 2-a Mały / Bolko II Mały, la Svidna-Javoria princlando transdependiĝis al “Ĉeĥa Krono”, al Luksemburgia dinastio. Ekde 1526 Silezio troviĝis sub regado de la Habsburgoj. Ekde 1740 sekve de sileziaj militoj ĝi troviĝis en Prusio. Kaj denove revenis al Pollando en 1945, post la Dua Mondmilito.

Esperanto-movado

En tiu-ĉi domo, ekde 1905 restoracio "Zum Alten Fritz" kaj tiutempe pli granda, ekde 1910 kunvenis la loka Esperanto-grupo

Kuracisto Stolper kaj Edmund Schulz el Schweidnitz sukcese propagandis Esperanton tie per publika parolado en 1910 kaj varbis 21 anojn por kurso, gvidota de Edmund Schulz, prezidanto de la grupo en Schweidnitz. Post finiĝo de kurso fondiĝis grupo. Prezidanto estis s-ro Fraedrich, kunvenoj okazis ĉiumarde vespere en la restoracio kaj vinejo „Zum Alten Fritz”. Ĉirkaŭ julie, en multnombre vizitita publika kunveno Georg Mahn el Breslau pritraktis kun bona sukceso la problemon de internacia helpa lingvo.

Kristana Kongreso kadre de la 70-a KELI-kongreso en Legnica

Alta Porpastra Seminario en Legnica - la kongresejo de la Kristana Kongreso kadre de la 70-a KELI-kongreso en Legnica, la 7-14-a de aŭgusto 2021

Silezia Esperanto-Asocio organizas Kristanan Kongreson kadre de la 70-a KELI-kongreso en Legnica

Ĝi okazos en la tagoj 7-14-a de aŭgusto 2021 kaj ni esperas, ke plejmulto de plifruaj aliĝintoj povos alveni al Legnica. Se iu ne volas, aŭ ne povas pro diversaj kialoj, ni petas, informu pri tio organizantojn.

Ni esperas al vi ĉiuj bonfarton kaj sanon ĝis la fino de tiu pandemio.

Bonvenon

Bonvenon al Legnica – unu el plej malnovaj kaj belaj urboj de la Malsupra Silezio, kiu havas riĉan historion kaj nuntempe estas grava ekonomia, kultura kaj akademia centro en la regiono kaj Pollando.

Ni invitas ĉiujn esperantistojn, kiuj volas aktive pasigi tempon en kristana etoso.

Dum la kongreso, interalie, atendos vin:

komunaj preĝoj kaj diservoj - komuna kantado kaj ludado - prelegoj kaj diskutoj - koncertoj - ekskursoj por konatiĝi kun interesa ĉirkaŭaĵo.

La favorsituo de la urbo en la centro de Malsupra Silezio ĉe la kruciĝo de eŭropaj transportaj vojoj estas tre grava por ĝia ekonomia kaj turisma disvolviĝo. Same gravas la proksimeco al Germanio kaj Ĉeĥio. Legnica kuŝas sur historiaj itineroj: cisterciana vojo kaj komerc-pilgrima Reĝa Vojo (Via Regia) komenciĝanta en Portugalio kaj finanta en Ukrainio. Ankaŭ hodiaŭ la urbo estas grava komunikada krucvojo: vojo kun la aŭtoŝoseo A-4 (oriente-okcidenten) kaj nacia vojo n-ro 3 (nord-suda) kaj fervojo Wrocław-Dresden (Vroclavo - Dresdeno). Pro tio estas facile atingebla de Vroclavo per trajno, kiu iras ĉiun unu horon aŭ eĉ pli ofte aŭ de okcidenta ĉelima urbo Zgorzelec/Görlitz.

La kongresejo estos Alta Porpastra Seminario en Legnica (vidu la apudan foton).

Literaturo

Eksteraj ligiloj