Rusa mafio: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
RG72 (diskuto | kontribuoj)
RG72 (diskuto | kontribuoj)
Linio 245: Linio 245:
|ref = <!-- Ekzemple: Zamenhof1887 -->
|ref = <!-- Ekzemple: Zamenhof1887 -->
}}</ref>
}}</ref>
|verko =
|verko = У уголовника есть одна удивительная особенность: он свято стоит за то, чтобы все было «по закону». Он безропотно ложится под какое угодно количество розог, если они будут даны «по закону». Но он поднимет бунт, готов убить надзирателя, выломать двери, если ему не дадут 1/100 долю того золотника коровьего масла, которое он имеет по закону в виде приправы к каше.
|origina teksto = У уголовника есть одна удивительная особенность: он свято стоит за то, чтобы все было «по закону». Он безропотно ложится под какое угодно количество розог, если они будут даны «по закону». Но он поднимет бунт, готов убить надзирателя, выломать двери, если ему не дадут 1/100 долю того золотника коровьего масла, которое он имеет по закону в виде приправы к каше.
|origina teksto =
}}
}}



Kiel registrite je 09:37, 22 jul. 2021

Rusa mafio (ruse русская мафия, Russkaja Mafija), Bratva (ruse братва, "frataro") aŭ Ruĝa Mafio (ruse красная мафия; Krasnaja Mafija) estas ofte uzita nomo por gamo de organizoj de la organizita krimo kiuj fontas el la eksa Sovetunio apartenanta al la post-sovetiaj ŝtatoj. Ekde la dissolvo de Sovetunio en 1991, la ekonomia liberaligo permesis al tiuj grupoj pligrandiĝi internaciskale ĝis igi ilin influaj en krimaj organizoj tutmondaj. Ĝi aktivas en pluraj sektoroj de la socio rusa. La rusaj krimuloj estas ankaŭ aktivaj internacie en la kontraŭleĝa petrolo-komerco, hom-trafiko, drog-trafiko, armil-trafiko kaj nukleaj materialoj kaj monlavado. La 2-an de decembro 2009, Timur Laĥonin, la estro de la Nacia Centra Oficejo de Interpol en Rusio, diris: "Certe, ekzistas krimoj implikantaj niajn iamajn samlandanojn eksterlande, sed ne ekzistas datumoj kiuj sugestus ke praa strukturo de rusaj organizitaj krimaj grupoj ekzistas eksterlande".

Historio

Rangoj

Tradicie en Rusio ekzistis jenaj rangoj de profesiaj krimuloj:

  • Ivanoj (ruse Иваны)

Tio estas la plej supra reprezentanto de la krimula mondo. Radikoj de tiu ĉi grupo devenas el la Karaa punlaborejo, fifama pro malbonegaj laboraj kaj veteraj kondiĉoj kaj krueleco de la gardistaro. Tio estis plej sentimaj, arogaj kaj nesubigeblaj homoj. Ili malkaŝe malagnoskis ĉiujn leĝojn kaj kutimojn krom tiuj krimulaj, praktikis ekstreman kruelecon kaj malagnoskis iujn ajn aŭtoritatojn. Ilin timis la aliaj krimuloj, gardistaro kaj prizonestroj. En la 19-a jarcento normale Ivan aspektis tiel: kaskedo brave ŝovita sur unu orelon, ĉemizo kun dense brodita kolumo, malbutonita drapa jako (ruse бушлат), ĥalato pendanta sur unu ŝultro, manoj ĉiam en poŝoj, aroga kaj provoka rigardo. Ĉiu Ivan havis propran grupon, kiun li komplete regis kaj kies enspezojn li administris. Inter si Ivanoj klopodis vivi konkorde[1]. Post mildigo de la mallibereja reĝimo komence de la 20-a jarcento aŭtoritato de Ivanoj kiel martiroj, suferantaj pro la tuta krimularo, draste falis[2]. En la moderna rusa mafio oni similan pozicion okupas "krimulo en leĝo" (ruse вор в законе) kaj "aŭtoritato" (ruse авторитет).

  • Krieguloj (ruse храпы)

En normala moderna rusa lingvo la vorto храп signifas ronko, sed ĉi-foje temas pri arkaiĝinta signifo kriegi aroge, de kiu en la lingvo restis la esprimo взять нахрапом (preni per kriego, aroge).

Krieguloj okupas mezan pozicion inter Ivanoj kaj ordinaraj krimuloj. Ili estis malpli sentimaj kaj rezolutaj ol la unuaj, sed pli arogaj kaj babilemaj ol la duaj. Ili vivis rabante kaj persekutante ordinarajn krimulojn, rabis novulojn, kiuj foje erare konsideris ilin Ivanoj. Krieguloj ĉiam estis centre de la eventoj, kriegis kaj promociis vidpunkton, kiu estis por ili oportuna tiumomente. En la moderna rusa mafio tiu pozicio similas al "krimuleto" (ruse блатной, ruse приблатнённый)[3].

  • Ludantoj (ruse игроки)

Temas pri profesiaj friponoj, kiuj okupiĝis pri nenio krom vetludoj. Ili estis estimataj, ĉar profitigis plurajn homojn. Sekpanulo (ruse сухарник) plenumis anstataŭ ludanto punlaborojn. Subblovulo (ruse поддувала) aranĝis lian liton, teon kaj manĝaĵojn. Majdan (ruse майдан) ricevis 5 ĝis 10% de la veto. Alarmisto (ruse стрёмщик) atentis apud la pordo kaj avertis pri proksimiĝo de la gardistoj. Patro (ruse отец), do uzuristo, financis liajn ludojn kaj ricevis procentaĵojn. Ludantoj facile gajnis monon kaj facile fordonis ĝin, do ĉirkaŭ ili ĉiam formiĝis fidela grupo, preta plenumi ĉiun ordonon[4].

  • Malriĉuloj (ruse жиганы)

Tiel nomiĝis ĉia malriĉa malliberulo, sed ofte oni nomis tiel ludanton, kiu malgajnis ĉion. Li plu penas regajni, sed kutime nur pli sinkas je malespero, malgajnante siajn manĝaĵojn, estontajn laboron, vestojn, liton ktp. En la moderna rusa mafio tiun pozicion okupas "diablo" (ruse чёрт), ankaŭ nomata ope "fatraso" (ruse фуфло)[5].

  • Etularo (ruse шпана)

Tio estas la ĉefa amaso de ordinaraj krimuloj, ofte hazardaj aŭ etaj deliktuloj. Ili estas malestimataj, ekspluatataj kaj turmentataj. Ili dormis en vestoj, timante ke alikaze oni ŝtelos ilin. Ŝparinte pecon da pano ili gardis ĝin aksele tutan tagon. Ilia ĉefa zorgo estis postvivi la punperiodon, do ili nur laboris kaj dormis. En la moderna rusa mafio tio estas "viraĉoj" (ruse мужики)[6].

Tradicioj

Profesiaj krimuloj konsideras sin honestaj homoj, kiuj nur sekvas apartan vivovojon, destinitan al ili de ilia sorto kaj cirkonstancoj, kiuj ne dependas de ili, do de la fato. Rusia muzikologo Julius Napoleon Wilhelm Harteveld, vizitinta en julio 1908 la Toblskan prizonon por registri kantojn de vagabondoj kaj punlaboruloj, rimarkis ke la krimuloj skrupule sekvas siajn neskribitajn leĝojn kaj postulas de la aliaj sekvi certajn regulojn. Malliberulo Kolesnikov plendis al li, ke dum fastoperiodoj oni nutras lin per malfastaj manĝaĵoj dum li estas religiema persono. "Mi estas ne senreligiulo, nek studento, sed ortodoksulo" diris li, murdinta ponarde dek homojn kaj dufoje fuĝinta de punlaborejoj en Saĥaleno[7].

Citaĵo
 У уголовника есть одна удивительная особенность: он свято стоит за то, чтобы все было «по закону». Он безропотно ложится под какое угодно количество розог, если они будут даны «по закону». Но он поднимет бунт, готов убить надзирателя, выломать двери, если ему не дадут 1/100 долю того золотника коровьего масла, которое он имеет по закону в виде приправы к каше.   Profesia krimulo havas mirindan specifaĵon: li insistas ke ĉio estu "laŭ leĝo". Li senproteste kuŝiĝas sub iun ajn nombron da vergoj, se li estos vergita "laŭ leĝo". Sed li ribelos, pretos murdi gardiston, elrompi la pordojn, se oni ne donos al li 1/100 eron da tiu zolotniko, kiun li havas laŭ leĝo kiel garnaĵon al kaĉo. 
— Julius Napoleon Wilhelm Harteveld[8]

Eksteraj ligiloj

Referencoj

  1. Риве, З. Э.. (2017) Тобольский острог (ruse), p. 129–131. ISBN = 978-5-91409-417-8.
  2. Риве, З. Э.. (2017) Тобольский острог (ruse), p. 136. ISBN = 978-5-91409-417-8.
  3. Риве, З. Э.. (2017) Тобольский острог (ruse), p. 132–133. ISBN = 978-5-91409-417-8.
  4. Риве, З. Э.. (2017) Тобольский острог (ruse), p. 133. ISBN = 978-5-91409-417-8.
  5. Риве, З. Э.. (2017) Тобольский острог (ruse), p. 134. ISBN = 978-5-91409-417-8.
  6. Риве, З. Э.. (2017) Тобольский острог (ruse), p. 134–135. ISBN = 978-5-91409-417-8.
  7. Риве, З. Э.. (2017) Тобольский острог (ruse), p. 201. ISBN = 978-5-91409-417-8.
  8. Риве, З. Э.. (2017) Тобольский острог (ruse), p. 201. ISBN = 978-5-91409-417-8.