Respubliko de la Sud-Molukoj: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
e Roboto: Aldonado de kategorio Administraj unuoj fonditaj en 1950
e Roboto: Aldonado de kategorio Administraj unuoj malfonditaj en 1963
Linio 50: Linio 50:
[[Kategorio:Malkoloniigo]]
[[Kategorio:Malkoloniigo]]
[[Kategorio:Administraj unuoj fonditaj en 1950]]
[[Kategorio:Administraj unuoj fonditaj en 1950]]
[[Kategorio:Administraj unuoj malfonditaj en 1963]]

Kiel registrite je 08:28, 24 jul. 2021

Respubliko de la Sud-Molukoj
Republik Maluku Selatan

Detaloj

Detaloj

Detaloj Detaloj
Nacia himno: Maluku, Tanah Airku
Nacia devizo: Mena, Muria!
historia lando
Bazaj informoj
Ĉefurbo Ambon
Uzata(j) lingvo(j) Ambona lingvo, malaja lingvo, nederlanda lingvo
Plej ofta(j) religio(j) Kristanismo

Islamo

Aliaj (1,24%)

Areo 46 914 km²
Loĝantaro 1 715 548 (2016)
Loĝdenso 36 loĝ./km²
Politiko
Politika sistemo Respubliko
Ekonomio
vdr

La Respubliko de la Sud-Molukojmalaje Republik Maluku Selatan (RMS) estas en 1950 sur Ambon proklamita ŝtato. La ekzila registaro ekde 1966 sidas en Nederlando. La Respubliko estas ano de la Organizaĵo de Nereprezentitaj Nacioj kaj Popoloj ekde la 6-a de aŭgusto 1991.

Historio

Deveno

Je la 27-a de decembro 1949 Nederlando transdonis la suverenecon de Nederlanda Hindio escepte de Nov-Gvineo al la Unuiĝintaj Ŝtatoj de Indonezio (RIS). La RIS estis federaciista ŝtato, kiu ekzistis antaŭ la nuna unuecŝtato Respubliko de Indonezio. La Sud-Molukoj iĝis "daerah" (provinco) de subŝtato Orient-Indonezio. Baldaŭ post la transdono de suvereneco Soekarno nuligis la federaciistan strukturon de RIS.

Chris Soumokil, kiu estis molukano, la ministro pri juro kaj la anstataŭa ĉefministro de Orient-Indonezio, provis savi la subŝtaton. En aprilo de 1950 li kunklopodis fondi sendependan ŝtaton de Orient-Indonezio, sed malsukcesis. Post la malsukceso Soumokil kontaktis je federaciisto Johan Manusama kaj kune ili preparis sendepenedon de la Sud-Molukoj. Je la 24-a de aprilo 1950 sur Ambon Johanis Hermanus Manuhutu, la ĉefo de la tiama daerah Sud-Molukoj, proklamis la Respublikon de la Sud-Molukoj.

Je la 17-a de aŭgusto 1950 indonezia prezidanto Soekarno proklamis la unuecŝtaton. La 28-an de septembro 1950 komencis la indonezia armeo invadi Ambonon. La 5-an de novembro la armeo kaptis la ĉefurbon de Ambon. La registaro de Manuhutu iris al la apuda insulo Seram por plubatali gerile.

En 1951 kvarmil sudmolukaj militistoj kun familio (totale 12 500 personoj) venis al Nederlando por intertempa loĝado. Ili ne rajtis resti en Indonezio. Pro severa loĝejmanko en Nederlando la ŝtato loĝigis la sudmolukanoj en barakarojn kiel iamaj koncentrejoj Westerbork kaj Vught.

Indoneziaj milistoj arestis Chris Soumokil je la 2-a de decembro 1963 sur Seram kaj la gerilbatalo ĉesis. La 11-an de marto 1966 generalo Suharto iĝis prezidento de Indonezio kaj la 12-an de aprilo 1966 Soumokil estis ekzekutita. Post la ekzekuto Manusama iĝis la ekzila prezidento de la Respublikon de la Sud-Molukoj. Manusama tiam jam loĝis en Nederlando.

Radikaliĝo en Nederlando

Ambonanoj alvenas en Roterdamo per la ŝipo Kota Inten la 21-an kaj 22-an de marto 1951.

Manusama ne povis halti la radikaliĝon de sudmolukaj junuloj en Nederlando.

  • 1966: La 26-an de julio 1966 la vidvino kaj filo de Soumokil alvenis en Nederlando. Pro kolero pri la ekzekuto de Soumokil sudmokulanoj faris brulon en la indonezia ambasado en Hago.
  • 1970: Sudmokulaj junuloj okupis la loĝejon de la indonezia ambasadoro en Wassenaar. Policisto mortis dum la agado.
  • 1975:
  • 1977: La 23-an de majo komenciĝis la trajnkapero ĉe De Punt kaj la ostaĝigo de bazlernejo en Bovensmilde. Ambaŭ agoj estis violente ĉesigitaj de la polico. Ne estis mortoj en Bovensmilde. Ĉe De Punt mortis ses kaperantoj kaj du pasaĝeroj. Ses pasaĝeroj estis vunditaj.
  • 1978: La 13-an de marto estis la ostaĝigo de la provincdomo en Assen. Unu oficisto estis mortpafita. Post unu tago la polico kaj armeo ĉesigis la ostaĝigon, sed alia oficisto estis vundita dum la ago kaj post du semajnoj mortis pro tio.
  • 2000: Dum la Rememoro de la mortintoj en Nederlando, kiu prias la duan mondmiliton, estis pli intensaj sekurigaj antaŭrimedoj (oni povis vidi policajn tiraljorojn sur la konstruaĵoj). Nenio okazis, sed estis supozo ĉe la polico ke ado estis planita.

En la 1980-aj jaroj la nederlanda registaro kaŝite laboris pri plibonigoj de la nederlanda-sudmolukaj rilatoj.

Tutuhatunewa kaj Wattilete

En aprilo 1993 la tiam 82-jaraĝa Manusama transdonis la prezidentecon al Frans Tutuhatunewa. En 2001 Tutuhatunewa estis en la ĵurnaloj kiam evidentiĝis ke la Respubliko de la Sud-Molukoj finance subtenis la sudmolukan rezistomovadon kaj Tutuhatunewa ne volis ekskluzivi ke la rezitomovado aĉetis armilojn per la subteno.

La 17-an de aprilo 2010 John Wattilete iĝis prezidento de la Respubliko de la Sud-Molukoj. Ekde tiam la tuta registaro de la Respubliko ekzistas el molukanoj kiuj naskiĝis en Nederlando. Kiam tiama prezidento de Indonezio Susilo Bambang Yudhoyono volis oficiale viziti Nederlandon, Wattilete minacis per jura persekuto kontraŭ la prezidento. Malgraŭ juraj fakuloj taksis la minacon sensenca, Yudhoyono nuligis la viziton je la tago poste.

Vidu ankaŭ