Rusa mafio: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
RG72 (diskuto | kontribuoj)
RG72 (diskuto | kontribuoj)
Linio 332: Linio 332:
|citaĵo = <!-- la frazero citita: Mi kredas, ke ĉiuj popoloj estas egalaj -->
|citaĵo = <!-- la frazero citita: Mi kredas, ke ĉiuj popoloj estas egalaj -->
|ref = <!-- Ekzemple: Zamenhof1887 -->
|ref = <!-- Ekzemple: Zamenhof1887 -->
}}</ref>. Al ili aliĝis eksaj militistoj kaj ne-politikaj krimuloj, kiuj subtene de mallibereja administracio lanĉis teroran kampanjon kontraŭ tradiciaj leĝuloj. Dum tiu nedeklarita milito pereis miloj da homoj, tamen fine la administracio haltigis ĝin nur disigante ambaŭ grupojn tiel ke la malliberejoj dividiĝis je du tipoj: la "ruĝaj" (regataj de la administracio) kaj la "nigraj" (regataj de leĝuloj).
}}</ref>. Al ili aliĝis eksaj militistoj kaj ne-politikaj krimuloj, kiuj subtene de mallibereja administracio lanĉis teroran kampanjon kontraŭ tradiciaj leĝuloj. Dum tiu nedeklarita milito pereis miloj da homoj, tamen fine la administracio haltigis ĝin nur disigante ambaŭ grupojn tiel ke la malliberejoj dividiĝis je du tipoj: la "ruĝaj" (regataj de la administracio) kaj la "nigraj" (regataj de leĝuloj). La tiel nomataj "aĉulaj militoj" ({{lang-ru|ссучьи войны}})


Rilate familion, posedaĵojn kaj komercon nun reguloj mildiĝis kaj multaj leĝuloj havas ilin. Ricevi titolon de leĝulo eblas nur de aliaj leĝuloj, kiuj devas kunveni kaj voĉdoni — tio nomiĝas ''kronado'' ({{lang-ru|коронование}}); same okazas malkronado. Ne ekzistas ĥierarĥio, mankas centro kaj periferio, ĉiuj leĝuloj estas konsiderataj egalaj. Dum longa tempo en Sovetunio kaj poste en Rusio dominis kartvelaj leĝuloj, ĉar en [[Kartvela SSR]] estis grave evoluinta kontraŭleĝa entreprenado, plejparte produktado de vestoj, ŝuoj ktp, do ekzistis pagipovaj grupoj, kiuj bezonis protekton kontraŭ la ŝtato kaj aliaj krimuloj (kutime ili pagis 10% de la enspezoj). Ekde la [[1980-aj jaroj]] situacio poiomete ŝanĝiĝas kaj kreskas parto de slavaj leĝuloj, kvankam tiuj kartvelaj, azeraj kaj armenaj plu abundas.
Rilate familion, posedaĵojn kaj komercon nun reguloj mildiĝis kaj multaj leĝuloj havas ilin. Ricevi titolon de leĝulo eblas nur de aliaj leĝuloj, kiuj devas kunveni kaj voĉdoni — tio nomiĝas ''kronado'' ({{lang-ru|коронование}}); same okazas malkronado. Ne ekzistas ĥierarĥio, mankas centro kaj periferio, ĉiuj leĝuloj estas konsiderataj egalaj. Dum longa tempo en Sovetunio kaj poste en Rusio dominis kartvelaj leĝuloj, ĉar en [[Kartvela SSR]] estis grave evoluinta kontraŭleĝa entreprenado, plejparte produktado de vestoj, ŝuoj ktp, do ekzistis pagipovaj grupoj, kiuj bezonis protekton kontraŭ la ŝtato kaj aliaj krimuloj (kutime ili pagis 10% de la enspezoj). Ekde la [[1980-aj jaroj]] situacio poiomete ŝanĝiĝas kaj kreskas parto de slavaj leĝuloj, kvankam tiuj kartvelaj, azeraj kaj armenaj plu abundas.

Kiel registrite je 11:09, 27 jul. 2021

Rusa mafio (ruse русская мафия, Russkaja Mafija), Bratva (ruse братва, "frataro") aŭ Ruĝa Mafio (ruse красная мафия; Krasnaja Mafija) estas ofte uzita nomo por gamo de organizoj de la organizita krimo kiuj fontas el la eksa Sovetunio apartenanta al la post-sovetiaj ŝtatoj. Ekde la dissolvo de Sovetunio en 1991, la ekonomia liberaligo permesis al tiuj grupoj pligrandiĝi internaciskale ĝis igi ilin influaj en krimaj organizoj tutmondaj. Ĝi aktivas en pluraj sektoroj de la socio rusa. La rusaj krimuloj estas ankaŭ aktivaj internacie en la kontraŭleĝa petrolo-komerco, hom-trafiko, drog-trafiko, armil-trafiko kaj nukleaj materialoj kaj monlavado. La 2-an de decembro 2009, Timur Laĥonin, la estro de la Nacia Centra Oficejo de Interpol en Rusio, diris: "Certe, ekzistas krimoj implikantaj niajn iamajn samlandanojn eksterlande, sed ne ekzistas datumoj kiuj sugestus ke praa strukturo de rusaj organizitaj krimaj grupoj ekzistas eksterlande".

Historio

Rangoj

Tradicie en Rusio ekzistis jenaj rangoj de profesiaj krimuloj:

  • Ivanoj (ruse Иваны)

Tio estas la plej supra reprezentanto de la krimula mondo. Radikoj de tiu ĉi grupo devenas el la Karaa punlaborejo, fifama pro malbonegaj laboraj kaj veteraj kondiĉoj kaj krueleco de la gardistaro. Tio estis plej sentimaj, arogaj kaj nesubigeblaj homoj. Ili malkaŝe malagnoskis ĉiujn leĝojn kaj kutimojn krom tiuj krimulaj, praktikis ekstreman kruelecon kaj malagnoskis iujn ajn aŭtoritatojn. Ilin timis la aliaj krimuloj, gardistaro kaj prizonestroj. En la 19-a jarcento normale Ivan aspektis tiel: kaskedo brave ŝovita sur unu orelon, ĉemizo kun dense brodita kolumo, malbutonita drapa jako (ruse бушлат), ĥalato pendanta sur unu ŝultro, manoj ĉiam en poŝoj, aroga kaj provoka rigardo. Ĉiu Ivan havis propran grupon, kiun li komplete regis kaj kies enspezojn li administris. Inter si Ivanoj klopodis vivi konkorde[1]. Post mildigo de la mallibereja reĝimo komence de la 20-a jarcento aŭtoritato de Ivanoj kiel martiroj, suferantaj pro la tuta krimularo, draste falis[2]. En la moderna rusa mafio oni similan pozicion okupas "krimulo en leĝo" (ruse вор в законе) kaj "aŭtoritato" (ruse авторитет).

  • Krieguloj (ruse храпы)

En normala moderna rusa lingvo la vorto храп signifas ronko, sed ĉi-foje temas pri arkaiĝinta signifo kriegi aroge, de kiu en la lingvo restis la esprimo взять нахрапом (preni per kriego, aroge).

Krieguloj okupas mezan pozicion inter Ivanoj kaj ordinaraj krimuloj. Ili estis malpli sentimaj kaj rezolutaj ol la unuaj, sed pli arogaj kaj babilemaj ol la duaj. Ili vivis rabante kaj persekutante ordinarajn krimulojn, rabis novulojn, kiuj foje erare konsideris ilin Ivanoj. Krieguloj ĉiam estis centre de la eventoj, kriegis kaj promociis vidpunkton, kiu estis por ili oportuna tiumomente. En la moderna rusa mafio tiu pozicio similas al "krimuleto" (ruse блатной, ruse приблатнённый)[3].

  • Ludantoj (ruse игроки)

Temas pri profesiaj friponoj, kiuj okupiĝis pri nenio krom vetludoj. Ili estis estimataj, ĉar profitigis plurajn homojn. Sekpanulo (ruse сухарник) plenumis anstataŭ ludanto punlaborojn. Subblovulo (ruse поддувала) aranĝis lian liton, teon kaj manĝaĵojn. Majdan (ruse майдан) ricevis 5 ĝis 10% de la veto. Alarmisto (ruse стрёмщик) atentis apud la pordo kaj avertis pri proksimiĝo de la gardistoj. Patro (ruse отец), do uzuristo, financis liajn ludojn kaj ricevis procentaĵojn. Ludantoj facile gajnis monon kaj facile fordonis ĝin, do ĉirkaŭ ili ĉiam formiĝis fidela grupo, preta plenumi ĉiun ordonon[4].

  • Malriĉuloj (ruse жиганы)

Tiel nomiĝis ĉia malriĉa malliberulo, sed ofte oni nomis tiel ludanton, kiu malgajnis ĉion. Li plu penas regajni, sed kutime nur pli sinkas je malespero, malgajnante siajn manĝaĵojn, estontajn laboron, vestojn, liton ktp. En la moderna rusa mafio tiun pozicion okupas "diablo" (ruse чёрт), ankaŭ nomata ope "fatraso" (ruse фуфло)[5].

  • Etularo (ruse шпана)

Tio estas la ĉefa amaso de ordinaraj krimuloj, ofte hazardaj aŭ etaj deliktuloj. Ili estas malestimataj, ekspluatataj kaj turmentataj. Ili dormis en vestoj, timante ke alikaze oni ŝtelos ilin. Ŝparinte pecon da pano ili gardis ĝin aksele tutan tagon. Ilia ĉefa zorgo estis postvivi la punperiodon, do ili nur laboris kaj dormis. En la moderna rusa mafio tio estas "viroj" (ruse мужики)[6].

Post la Rusia Enlanda milito, dum kaj post la Nova Ekonomia Politiko formiĝis kaj solidiĝis nova grupo — "leĝuloj" (ruse законники), nun kutime nomataj "krimuloj en leĝo" (ruse воры в законе). La rusa vorto вор en la moderna rusa lingvo signifas "ŝtelisto", sed origine ĝi ampleksis ĉiujn krimojn kaj signifis "krimulo" ĝenerale — pro tio oni uzis ĝin rilate Stepan Razin, Emeljan Pugaĉov kaj aliaj ribeluloj. En la sovetiaj tendaroj profesiaj krimuloj okupis pli altan rangon ol tiuj politikoj, ĉar plej ofte ili devenis el proletaro kaj kamparanoj, do estis konsiderataj "pli proksima klasa elemento" ol intelektularo, bienistoj kaj kapitalistoj[7].

Tradicioj

Profesiaj krimuloj konsideras sin honestaj homoj, kiuj nur sekvas apartan vivovojon, destinitan al ili de ilia sorto kaj cirkonstancoj, kiuj ne dependas de ili, do de la fato. Rusia muzikologo Julius Napoleon Wilhelm Harteveld, vizitinta en julio 1908 la Toblskan prizonon por registri kantojn de vagabondoj kaj punlaboruloj, rimarkis ke la krimuloj skrupule sekvas siajn neskribitajn leĝojn kaj postulas de la aliaj sekvi certajn regulojn. Malliberulo Kolesnikov plendis al li, ke dum fastoperiodoj oni nutras lin per malfastaj manĝaĵoj dum li estas religiema persono. "Mi estas ne senreligiulo, nek studento, sed ortodoksulo" diris li, murdinta ponarde dek homojn kaj dufoje fuĝinta de punlaborejoj en Saĥaleno[8].

Citaĵo
 У уголовника есть одна удивительная особенность: он свято стоит за то, чтобы все было «по закону». Он безропотно ложится под какое угодно количество розог, если они будут даны «по закону». Но он поднимет бунт, готов убить надзирателя, выломать двери, если ему не дадут 1/100 долю того золотника коровьего масла, которое он имеет по закону в виде приправы к каше.   Profesia krimulo havas mirindan specifaĵon: li insistas ke ĉio estu "laŭ leĝo". Li senproteste kuŝiĝas sub iun ajn nombron da vergoj, se li estos vergita "laŭ leĝo". Sed li ribelos, pretos murdi gardiston, elrompi la pordojn, se oni ne donos al li 1/100 eron da tiu zolotniko, kiun li havas laŭ leĝo kiel garnaĵon al kaĉo. 
— Julius Napoleon Wilhelm Harteveld[9]

Laŭ tradicio "leĝulo" devis vivi nur per krima agado. Li ne rajtis posedi ion, edziĝi kaj havi familion, ricevi edukon, komerci aŭ labori en iu ajn formo, esti membro de politikaj partioj, militservi, iel ajn kunlabori kun la aŭtoritatoj[10]. Pro tio grava akuzo kontraŭ leĝulo povas esti pruvo, ke li iam laboris (ekzemple balais korton en prizono) aŭ militservis — tio povas esti kialo por malkronado. Pro tio post la Dua mondmilito, kiam pluraj leĝuloj devige militservis oni moke nomis ilin "mitraletistoj", "soldatoj de Rokosovski" aŭ "aĉiĝintoj" (ruse ссученные)[11]. Al ili aliĝis eksaj militistoj kaj ne-politikaj krimuloj, kiuj subtene de mallibereja administracio lanĉis teroran kampanjon kontraŭ tradiciaj leĝuloj. Dum tiu nedeklarita milito pereis miloj da homoj, tamen fine la administracio haltigis ĝin nur disigante ambaŭ grupojn tiel ke la malliberejoj dividiĝis je du tipoj: la "ruĝaj" (regataj de la administracio) kaj la "nigraj" (regataj de leĝuloj). La tiel nomataj "aĉulaj militoj" (ruse ссучьи войны)

Rilate familion, posedaĵojn kaj komercon nun reguloj mildiĝis kaj multaj leĝuloj havas ilin. Ricevi titolon de leĝulo eblas nur de aliaj leĝuloj, kiuj devas kunveni kaj voĉdoni — tio nomiĝas kronado (ruse коронование); same okazas malkronado. Ne ekzistas ĥierarĥio, mankas centro kaj periferio, ĉiuj leĝuloj estas konsiderataj egalaj. Dum longa tempo en Sovetunio kaj poste en Rusio dominis kartvelaj leĝuloj, ĉar en Kartvela SSR estis grave evoluinta kontraŭleĝa entreprenado, plejparte produktado de vestoj, ŝuoj ktp, do ekzistis pagipovaj grupoj, kiuj bezonis protekton kontraŭ la ŝtato kaj aliaj krimuloj (kutime ili pagis 10% de la enspezoj). Ekde la 1980-aj jaroj situacio poiomete ŝanĝiĝas kaj kreskas parto de slavaj leĝuloj, kvankam tiuj kartvelaj, azeraj kaj armenaj plu abundas.

Eksteraj ligiloj

Referencoj

  1. Риве, З. Э.. (2017) Тобольский острог (ruse), p. 129–131. ISBN = 978-5-91409-417-8.
  2. Риве, З. Э.. (2017) Тобольский острог (ruse), p. 136. ISBN = 978-5-91409-417-8.
  3. Риве, З. Э.. (2017) Тобольский острог (ruse), p. 132–133. ISBN = 978-5-91409-417-8.
  4. Риве, З. Э.. (2017) Тобольский острог (ruse), p. 133. ISBN = 978-5-91409-417-8.
  5. Риве, З. Э.. (2017) Тобольский острог (ruse), p. 134. ISBN = 978-5-91409-417-8.
  6. Риве, З. Э.. (2017) Тобольский острог (ruse), p. 134–135. ISBN = 978-5-91409-417-8.
  7. Риве, З. Э.. (2017) Тобольский острог (ruse), p. 399. ISBN = 978-5-91409-417-8.
  8. Риве, З. Э.. (2017) Тобольский острог (ruse), p. 201. ISBN = 978-5-91409-417-8.
  9. Риве, З. Э.. (2017) Тобольский острог (ruse), p. 201. ISBN = 978-5-91409-417-8.
  10. Риве, З. Э.. (2017) Тобольский острог (ruse), p. 400. ISBN = 978-5-91409-417-8.
  11. Риве, З. Э.. (2017) Тобольский острог (ruse), p. 417. ISBN = 978-5-91409-417-8.