Transsiberia fervojo: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
eNeniu resumo de redakto
Linio 1: Linio 1:
[[Dosiero:Trans_siberian_railroad_large.png|thumbnail|right|250px|Ruĝa linio – Transsiberia fervojo;<br /> Verda linio – Bajkal-Amura fervojo ]]
[[Dosiero:Trans_siberian_railroad_large.png|thumbnail|right|250px|Ruĝa linio – Transsiberia fervojo;<br /> Verda linio – Bajkal-Amura fervojo ]]
[[Dosiero:Prokudin-Gorskii-23.jpg|thumb|right|transsiberia trako kolorfotado de ĉ. 1910]]
[[Dosiero:Prokudin-Gorskii-23.jpg|thumb|right|transsiberia trako kolorfotado de ĉ. 1910]]
La '''transsiberia fervojo''' (aŭ Trasiberia Fervojo, ankaŭ konata per mallongigo '''Transsib''') estas la plej longa [[fervojo|fervojlinio]] de la mondo, tre grava trafikvojo de [[Rusio]] kiu trapasas [[Siberio]]n. Ĝi etendiĝas kun longo de 9.288 km de [[Moskvo]] al [[Vladivostoko]] ĉe [[Pacifiko]] kaj pli precize ĝis la [[Haveno Vostoĉnij]].
La '''transsiberia fervojo''' (aŭ Trasiberia Fervojo, ankaŭ konata per mallongigo '''Transsib''') (ruse: '''Транссибирская магистраль, Транссиб''') estas la plej longa [[fervojo|fervojlinio]] de la mondo, tre grava trafikvojo de [[Rusio]] kiu trapasas [[Siberio]]n. Ĝi etendiĝas kun longo de 9.288 km de [[Moskvo]] al [[Vladivostoko]] ĉe [[Pacifiko]] kaj pli precize ĝis la [[Haveno Vostoĉnij]].


==Historio==
==Historio==

Kiel registrite je 11:10, 8 aŭg. 2021

Ruĝa linio – Transsiberia fervojo;
Verda linio – Bajkal-Amura fervojo
transsiberia trako kolorfotado de ĉ. 1910

La transsiberia fervojo (aŭ Trasiberia Fervojo, ankaŭ konata per mallongigo Transsib) (ruse: Транссибирская магистраль, Транссиб) estas la plej longa fervojlinio de la mondo, tre grava trafikvojo de Rusio kiu trapasas Siberion. Ĝi etendiĝas kun longo de 9.288 km de Moskvo al Vladivostoko ĉe Pacifiko kaj pli precize ĝis la Haveno Vostoĉnij.

Historio

La ekkonstruo okazis maje en 1891 proksime al Vladivostoko (ĝin ĉeestis princo Nikolao, la estonta imperiestro Nikolao la 2-a), kaj la linio malfermiĝis oktobre en 1916 per inaŭguro de la ponto trans Amur ĉe Ĥabarovsk. La plena elektrigado finpretiĝis nur la 25-an de decembro 2002.

Priskribo

Ĉiun duan tagon forlasas la legenda "Trajno N-ro. 2" ("Rossija" = Rusio) la Jaroslavlan stacidomon, por atingi post 7 tagoj — post 9.288 kilometroj — Vladivostokon ĉe la Japana maro.

Kelkaj gravaj urboj apud la linio: Moskvo, Niĵnij Novgorod, Kirov, Permo, Jekaterinburg, Omsk, Novosibirsk, Krasnojarsk, Irkutsk, Ĥabarovsk, Vladivostoko, Ĉita. Unu grava paralela devojo trairas la urbon Petropavlovsk de Kazaĥstano.

La transsiberia fervojo transiras 16 grandajn riverojn kiel: Volgo, Vjatka, Kama, Tobol, Irtiŝ, Ob, Tom, Ĉulim, Jenisejo, Oka, Selenga, Seja, Bureja, Amur, Ĥor kaj Ussuri.

Iom grandaj akvoj, kiuj apudas la fervojon: 207-kilometre preter la Bajkala lago kaj 39-kilometre preter Amura golfo.

La transsiberia fervojo debranĉiĝas ankaŭ al Centra Azio Astana, Taŝkent, Aŝgabat, Ĉinio kaj Mongolio (Ulan-Batoro), Pekino kiel Bajkal-Amur-ĉeflinio.

Literaturo

Beletre

La Transsiberia fervojo iĝis ofte inspirfonto romana aŭ poezia: la franclingva svisa poeto Blaise Cendrars dediĉis al ĝi sian plej faman prozpoemo: prozo de l'Transsiberia fervojo.

La vojo kaj Esperanto

Inter 1928 kaj 1932, Lucien PERAIRE, franca esperantisto, trairis Eŭropon kaj Azion per biciklo. Inter Kazano (junio 1929) kaj Vladivostoko (julio 1930), li uzis aparaton por bicikli sur la reloj de la transsiberia fervojo.

Somere de 2012 jaro laŭ la fervojo el Moskvo ĝis Ulan-Ude vojaĝis Karavano al Hanojo el 23 esperantistoj [1]

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj

  1. [1]