Estavayer-le-Lac: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
e Roboto: Automata tekst-anstataŭigo: (-== Eksteraj Ligiloj == +== Eksteraj ligiloj ==)
Rescuing 0 sources and tagging 1 as dead.) #IABot (v2.0.8
Linio 20: Linio 20:


== Geografio ==
== Geografio ==
Estavayer-le-Lac situas ĉe la suda bordo de la [[Lago de Neŭŝatelo]]. En sudo ĝi etendiĝas al la altebenaĵo, kiu disigas la valon de Brojo de la baseno de la Lago de Neŭŝatelo. La komunumo Estavayer-le-Lac konsistas el la urbeto Estavayer, la vilaĝo [[Font FR|Font]], la vilaĝeto [[La Corbière]] (sur alteco de 465 m [[s.m.]] sur la altebenaĵo), kaj diversaj izolitaj bienoj.<ref>Fonto: [http://map.geodataviewer.admin.ch/geodatenviewer.php?x=554894&y=188934# Reta mapo 1:20000 de Swisstopo]</ref>
Estavayer-le-Lac situas ĉe la suda bordo de la [[Lago de Neŭŝatelo]]. En sudo ĝi etendiĝas al la altebenaĵo, kiu disigas la valon de Brojo de la baseno de la Lago de Neŭŝatelo. La komunumo Estavayer-le-Lac konsistas el la urbeto Estavayer, la vilaĝo [[Font FR|Font]], la vilaĝeto [[La Corbière]] (sur alteco de 465 m [[s.m.]] sur la altebenaĵo), kaj diversaj izolitaj bienoj.<ref>Fonto: [http://map.geodataviewer.admin.ch/geodatenviewer.php?x=554894&y=188934# Reta mapo 1:20000 de Swisstopo]{{404|date=August 2021 |bot=InternetArchiveBot |fix-attempted=yes }}</ref>


La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 8,89 km², de kiuj 11,9% estas kovritaj de [[arbaro]], 54,5% servas por [[agrikulturo]] kaj 28,1% por [[setlado]].
La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 8,89 km², de kiuj 11,9% estas kovritaj de [[arbaro]], 54,5% servas por [[agrikulturo]] kaj 28,1% por [[setlado]].

Kiel registrite je 00:49, 12 aŭg. 2021

Estavayer-le-Lac
Blazono de Estavayer-le-Lac
Blazono de Estavayer-le-Lac
Blazono de Estavayer-le-Lac
Estavayer-le-Lac
Estavayer-le-Lac
Estavayer-le-Lac
former municipality of Switzerland • vilaĝokvartalo
Kantono Friburgo
Distrikto Brojo
Koordinatoj  46° 51′ 0″ N 6° 50′ 50″ O / 46.85000 °N, 6.84722 °O / 46.85000; 6.84722 (mapo)Koordinatoj: 46° 51′ 0″ N 6° 50′ 50″ O / 46.85000 °N, 6.84722 °O / 46.85000; 6.84722 (mapo)
Areo 8,89 km²
Alteco 448 m super marnivelo
Poŝtkodo 1470
Komunumkodo 2015
Mapo de Estavayer-le-Lac
Mapo de Estavayer-le-Lac
Mapo de Estavayer-le-Lac
vdr

Estavayer-le-Lac (malnova germanlingva nomo Stäffis am See) estas historia urbeto, komunumo kaj ĉefloko de la distrikto Brojo en Kantono Friburgo, Svislando. Ĝi havis 5435 loĝantojn je la 31-a de decembro 2011.

Geografio

Estavayer-le-Lac situas ĉe la suda bordo de la Lago de Neŭŝatelo. En sudo ĝi etendiĝas al la altebenaĵo, kiu disigas la valon de Brojo de la baseno de la Lago de Neŭŝatelo. La komunumo Estavayer-le-Lac konsistas el la urbeto Estavayer, la vilaĝo Font, la vilaĝeto La Corbière (sur alteco de 465 m s.m. sur la altebenaĵo), kaj diversaj izolitaj bienoj.[1]

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 8,89 km², de kiuj 11,9% estas kovritaj de arbaro, 54,5% servas por agrikulturo kaj 28,1% por setlado. [2]

Najbaraj komunumoj

La komunumo Estavayer-le-Lac limas en nordo al la Lago de Neŭŝatelo, en nordoriento al Vernay, en oriento al Sévaz, en sudoriento al Les Montets, en sudo al Lully, en sudsudokcidento kaj okcidento al Châbles, kaj en sudokcidento al Châtillon.

Trafiko

Tra Estavayer-le-Lac pasas la kantonaj ĉefvojoj n-ro 150 kaj 152 kaj la svisa aŭtovojo A1, al kiu la komunumo disponas pri propra alveturejo. Tra la komunumo pasas la trajnlinio de Payerne al Yverdon-les-Bains.

Historio

La unua dokumenta mencio de Estavayer-le-Lac datiĝas el la jaro 1156 kiel Stavaiel. Jam en la 3-a jarmilo a.K. en Estavajyer-le-Lac ekzistis homaj setlejoj. El la bronzepoko estis elfositaj restaĵoj de surfostaj setlejoj apud la lagobordo. La ekzakta fondodato de la urbeto ne estas konata, supozeble ĝi estis fondaĵo de la episkopo de Laŭzano. En la jaro 1244 la Senjoroj de Estavayer-le-Lac submetiĝis al la Grafoj de Savojo. Dum la Burgonjaj Militoj Estavayer estis sieĝita de la trupoj de la Svisa Ĵurkomunumo kaj konkerita la 27-an de oktobro 1475. La urba ŝtato Friburgo sukcesis akiri la regadon pri Estavayer kaj instalis tie en la jaro 1488 kastlanestron en la Kastelo Chenaux. La savoja kastlanejo estis tiam transformita al friburga voktejo. Post la Helveta Respubliko la Voktejo Estavayer fariĝis distrikto, kiu en la jaro 1848 estis integrita al la nova distrikto Brojo. Estavayer-le-Lac kiel ekonomia centro de la regiono fariĝis la ĉefurbo de la nova distrikto. Kun efiko de la 1-a de januaro 2012 la ĝis tiam aŭtonoma komunumo Font estis integrita al la komunumo Estavayer-le-Lac.[3]

Vidu ankaŭ

Notoj kaj referencoj

  1. Fonto: Reta mapo 1:20000 de Swisstopo[rompita ligilo]
  2. Fonto: Komunumdatumoj de la retejo de la Svisa Federacia Oficejo pri Statistiko, retejo konsultita la 5-an de novembro 2011 (ciferoj de Estavayer-le-Lac inkluzive Font)
  3. Fonto: Stefan Jäggi: Estavayer-le-Lac en Historia Leksikono de Svislando (2006-05-05)

Eksteraj ligiloj

Bildoj