Esperanto-blogo: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Rescuing 1 sources and tagging 1 as dead.) #IABot (v2.0.8
RG72 (diskuto | kontribuoj)
Neniu resumo de redakto
Linio 310: Linio 310:
La aŭtoro: [[Zlatko Tišljar]] ([[Kroatio]]).
La aŭtoro: [[Zlatko Tišljar]] ([[Kroatio]]).


Lanĉita: [[decembro 2007]]. Zlatko Tišljar forpasis la 8an de septembro 2020.
Lanĉita: [[decembro 2007]]. Zlatko Tišljar forpasis la {{daton|8|9|2020}}.




Temoj: [[politiko]], [[lingvopolitiko]], [[socio]], [[Esperanto]].
Temoj: [[politiko]], [[lingvopolitiko]], [[socio]], [[Esperanto]].

Kiel registrite je 05:43, 12 aŭg. 2021

Jutubisto Evildea en sia Esperanto-vlogo. 2016.

Esperanto-blogo estas iu ajn blogo kaj vlogo en Esperanto. Ekzistas miloj da blogoj, kies tekstoj kaj filmetoj estas parte aŭ komplete faritaj en Esperanto. Ili haveblas en ĉiuj grandaj blogaj platformoj, krome ekzistas pure esperantlingvaj blogaroj.

Historio

La unuaj esperanto-blogoj evidente aperis fine de la 1990-aj jaroj. En junio 1999 jam funkciis la blogo de la ĉina esperantisto Zhu Xin ĉe LiveJournal titolita Taglibro de Nigra Okulo[1]. Fine de 2003 jam ekzistis deko da esperantlingvaj blogoj[2]. Ekzemple jam en marto 2003 aperis blogo de la kanada esperantisto Clayton Smith, ne aktualigata ekde aŭgusto 2011[3].

Dum longa tempo la plej granda esperanto-blogaro (ĝis 2000 anoj) troviĝis ĉe la retejo Ipernity, kiu estis inter la unuaj komplete esperantigintaj interfacon. Fine de 2016 ĝi anoncis sian fermon, kiu estis prokrastita danke al klopodoj de la reteja komunumo, tamen instigis multajn anojn transloki siajn blogojn[4][5].

Ekzistis pure esperantlingvaj blogejoj kiel Ĝangalo (2005-2006) kaj Esperanto.com (2010-2018), tamen ambaŭ fermiĝis.

Ekde komenco aperis bezono listigi esperanto-blogojn kaj diskonigi esperanto-blogaĵojn. Tion klopodsi fari esperantlingva retejo Klaku, fondita en 2007. Ĝi ebligis interalie voĉdoni por aŭ kontraŭ iu ajn publikaĵo, respektive altigante aŭ malaltigante ĝin en la komuna listo. Fine de la 2000-aj jaroj la retejo kolapsis.

Nun (2019) diskonigo de esperanto-blogaĵoj okazas ĉefe danke al esperanto-grupoj en sociaj retoj. Inter portaloj rimarkindas E-planedo, kiu estis establita en februaro 2005 kaj funkcias kadre de la platformo Planedo[2]. Listoj de esperanto-blogoj haveblas ĉe kelkaj privataj blogoj kaj retejoj. La ĉefa ilia manko estas malzorgema aktualigo, pro kio multaj listigitaj ligiloj ne plu funkcias aŭ la blogoj ne estas daŭrigataj[6].

Elektitaj blogoj

Sube estos prezentitaj elektitaj esperanto-blogoj kun mallongaj priskriboj. La ĉefaj enlistigaj kriterioj estas amplekseco kaj longdaŭro. La blogoj estas klasifikitaj laŭ temoj.

Miksita enhavo

Stano

La nomo: Stano

La aŭtoro: Stanislavo Belov (Rusio).

Lanĉita: januaro 2010.

Temoj: vojaĝoj, libroj, filmoj, historio (ĉefe de Tjumeno, Siberio, Rusio), politiko (ĉefe de Rusio). Abundaj fotoj.

Nombro: pli ol 415.

Teo kaj libroj

La nomo: Teo kaj libroj

La aŭtoro: Robert Nielsen (Irlando).

Lanĉita: septembro 2015.

Temoj: Esperanto-movado, politiko, socio, teknologioj, ekonomio, lingvoj.

Nombro: 60

Pri io ajn

La nomo: Pri io ajn

La aŭtoro: Jason Mey (Usono).

Lanĉita: majo 2018.

Temoj: Esperanto, filozofio, kosmo, •teknologioj, scienco, lingvoj.

Nombro: pli ol 200.

Promene

La nomo: Promene

La aŭtoro: Dirk Bindmann (Germanio).

Lanĉita: aprilo 2009.

Temoj: Germanio, politiko, historio, filozofio, naturo, Esperanto.

Nombro: ?

Novatagejo

La nomo: Novatagejo

La aŭtoro: ?

Lanĉita: marto 2014.

Temoj: novaĵoj, kulturo, politiko.

Nombro: ?

Esperanto-vivo

La nomo: Esperanto-vivo

La aŭtoro: Antonio De Salvo (Italio).

Lanĉita: februaro 2017.

Temoj: Italio, kulturo, historio, filatelio. En Esperanto kaj la itala.

Nombro: pli ol 900.

Vanege

La nomo: Vanege

La aŭtoro: ?

Lanĉita: junio 2016.

Temoj: Esperanto, planlingvoj, scienco, tekniko.

Nombro: ?

Esperanta Retradio

La nomo: Esperanta Retradio

La aŭtoro: kolektiva blogo de la teamo de Esperanta Retradio.

Lanĉita: ?

Temoj: Esperanto, kulturo, scienco, tekniko, novaĵoj. Mallonag tekstoj akompanataj de sondosieroj (do ankaŭ podkasto).

Nombro: ?

Cezar

La nomo: Cezar

La aŭtoro: artikoloj el la kolektiva blogo de la klubo Karapaco kaj Hans-Georg Kaiser (Germanio).

Lanĉita: marto 2008

Temoj: literaturo, Esperanto, esperantologio. Diverstemaj artikoloj de Hans-Georg Kaiser, originalaj kaj tradukitaj literaturaj verkoj.

Nombro: Pli ol 2310.

La paĝo de Karulo Pika Kulo

La nomo: La paĝo de Karulo Pika Kulo

La aŭtoro: Karles Berga y Molina (Katalunio, Hispanio).

Lanĉita: oktobro 2007

Temoj: Katalunio, Hispanio, Esperanto. Parto de blogaĵoj en la hispana.

Nombro: Pli ol 640.

Akvosfero

La nomo: Akvosfero

La aŭtoro: ? (Japanio).

Lanĉita: aŭgusto 2005 (ne aktualigata ekde aŭgusto 2017).

Temoj: hajkoj, Japanio, Esperanto, komputado, katoj.

Nombro: Pli ol 1800.

A Giridhar RAO

La nomo: A Giridhar RAO

La aŭtoro: Arikapalli Giridhar Rao (Barato).

Lanĉita: marto 2008.

Temoj: Barato, lingvopolitiko, Esperanto.

Nombro: Pli ol 105.

Zlatko Tišljar — Pajo

La nomo: Zlatko Tišljar — Pajo

La aŭtoro: Zlatko Tišljar (Kroatio).

Lanĉita: decembro 2007. Zlatko Tišljar forpasis la 8-an de septembro 2020.

Temoj: politiko, lingvopolitiko, socio, Esperanto.

Nombro: Ĉirkaŭ 250.

Mateo la Esperantisto

La nomo: Mateo la Esperantisto

La aŭtoro: Matt Brooks (Usono).

Lanĉita: majo 2019.

Temoj: poezio, vojaĝado, socio, Esperanto, spiriteco, bonfarto.

Nombro: Ĉirkaŭ 25.

Diversaj diversaĵoj

La nomo: Diversaj diversaĵoj

La aŭtoro: Tjeri (Francio).

Lanĉita: februaro 2021.

Temoj: poezio, hajkoj, Esperanto, literaturo, tradukitaj verkoj.

Nombro: Ĉirkaŭ 25.


Esperanto

Bernardo

La nomo: Bernardo

La aŭtoro: Bernhard Pabst (Germanio).

Lanĉita: januaro 2009.

Temoj: Esperantologio, historio de Esperanto, Berlino.

Nombro: pli ol 620.

Ĝirafo

La nomo: Ĝirafo

La aŭtoro: Ralph Dumain (Usono).

Lanĉita: marto 2007.

Temoj: Esperanto-literaturo, historio de Esperanto. Multaj filmetoj.

Nombro: pli ol 1040.

Parenteze

La nomo: Parenteze

La aŭtoro: Paweł Fischer-Kotowski (Pollando).

Lanĉita: novembro 2014.

Temoj: Esperanto-literaturo, historio de Esperanto, Esperanto-movado, GLAT.

Nombro: ?

Stela ĉiam nur kritikas

La nomo: Stela ĉiam nur kritikas

La aŭtoro: ? (Hungario).

Lanĉita: marto 2011.

Temoj: Esperanto-movado.

Nombro: ?

Verdaj Skoltoj

La nomo: Verdaj Skoltoj

La aŭtoro: kolektiva blogo de la grupo Verdaj Skoltoj.

Lanĉita: septembro 2012.

Temoj: skoltismo, Esperanto-movado.

Nombro: ?

La blogo de Tonyo

La nomo: La blogo de Tonyo

La aŭtoro: Toño del Barrio (Hispanio).

Lanĉita: julio 2010.

Temoj: Esperanto-literaturo, historio de Esperanto, Esperanto-movado. En Esperanto kaj la hispana.

Nombro: ?

Henri Masson

La nomo: Henri Masson

La aŭtoro: Henri Masson (Francio).

Lanĉita: decembro 2007.

Temoj: Esperanto-literaturo, Esperanto-movado (speciale en Afriko). En Esperanto kaj la franca.

Nombro: pli ol 420.

Interlingvistiko Universitate: Amsterdamo k Torino

La nomo: Interlingvistiko Universitate: Amsterdamo k Torino

La aŭtoro: Federico Gobbo (Italio).

Lanĉita: decembro 2014.

Temoj: Esperanto, esperantologio, edukado.

Nombro: ?

Lingva Kritiko

La nomo: Lingva Kritiko

La aŭtoro: kolektiva blogo subestre de Bertilo Wennergren (Germanio).

Lanĉita: novembro 2006.

Temoj: esperantologio.

Nombro: pli ol 35.

Denaskuloj

La nomo: Denaskuloj

La aŭtoro: ? (Francio).

Lanĉita: februaro 2019.

Temoj: Esperanto, denaskismo, edukado. Francino rakontas pri edukado de siaj infanoj.

Nombro: pli ol 30.

Boje

La nomo: Boje

La aŭtoro: kolektiva blogo de la Benina Organizaĵo de Junaj Esperantistoj (Benino).

Lanĉita: januaro 2018.

Temoj: Esperanto-movado en Benino, Benino, Afriko.

Nombro: ?

Esperanto-urbo

La nomo: Esperanto-urbo

La aŭtoro: kolektiva blogo de la Interkultura Centro Herzberg (Germanio).

Lanĉita: decembro 2008.

Temoj: Esperanto-aranĝoj en Herzberg am Harz.

Nombro: pli ol 420.

Senordaj notoj

La nomo: Senordaj notoj

La aŭtoro: Valentin Melnikov (Rusio).

Lanĉita: decembro 2003 (la afiŝoj ĝis marto 2005 estas forigitaj).

Temoj: Esperanto-movado, Esperanto-literaturo. Ĉiuj enskriboj estas en la rusa kaj Esperanto.

Nombro: ?

Mirejo3

La nomo: Mirejo3

La aŭtoro: Mireille Grosjean (Svislando).

Lanĉita: majo 2009.

Temoj: Esperanto-movado, instruado de Esperanto. Ĉefe mallongaj raportoj pri vojaĝoj kaj renkontiĝoj rilataj al Esperanto.

Nombro: pli ol 440.

Esperantilo

La nomo: Esperantilo

La aŭtoro: Artur Trzewik (Germanio).

Lanĉita: oktobro 2006 (ne aktualigata ekde majo 2012).

Temoj: maŝintradukilo Esperantilo kaj teknikaj problemoj de la maŝina tradukado.

Nombro: pli ol 30.

Esperantaj bitoj

La nomo: Esperantaj bitoj

La aŭtoro: Javier Guerrero

Lanĉita: decembro 2009.

Temoj: Esperanto-movado en Hispanio, Esperanto-gazetoj, Esperantologio, historio de Esperanto.

Nombro: ĉirkaŭ 150.

Scienco

Aktualaĵoj de Scienca Revuo

La nomo: Aktualaĵoj de Scienca Revuo[rompita ligilo]

La aŭtoro: Kolektiva blogo de ISAE.

Lanĉita: julio 2015 (ne aktualigata ekde novembro 2017).

Temoj: scienco (aperigas artikolojn publikigotajn en Scienca Revuo).

Nombro: ?

Scivolemo

La nomo: Scivolemo

La aŭtoro: Frank van Hertrooij (Nederlando).

Lanĉita: julio 2017.

Temoj: scienco, tekniko.

Nombro: ?

Mirinda naturo

La nomo: Mirinda naturo

La aŭtoro: Matthieu Gauvain (Francio).

Lanĉita: januaro 2010 (ne aktualigata ekde majo 2012).

Temoj: fotoj de bestoj kaj insektoj, de naturo ĝenerale, kun mallongaj priskriboj en Esperanto kaj la franca.

Nombro: 71.

Urboj, regionoj kaj landoj

Tom Nylund

La nomo: Tom Nylund, Miaj pripensadoj (du paralelaj blogoj).

La aŭtoro: Tom Nylund (Svedio)

Lanĉita: junio 2010 (ne aktualigata ekde januaro 2012).

Temoj: Israelo, judoj, judismo.

Nombro: 72.

Riŝo

La nomo: Riŝo

La aŭtoro: Richard Schneller (Svislando)

Lanĉita: aprilo 2008.

Temoj: Svislando, ekologio, ekonomio, naturo.

Nombro: pli ol 105.

Razeno

La nomo: Razeno

La aŭtoro: Razen Manandhar (Nepalo)

Lanĉita: 2003.

Temoj: Nepalo (mallongaj rakontoj pri ĝiaj historio, kulturo kaj nuntempo).

Nombro: ĉirkaŭ 1020

Montserrat

La nomo: Montserrat

La aŭtoro: Karles Berga

Lanĉita: novembro 2009.

Temoj: Montserrat (montaro en Katalunio, Hispanio). Multe da fotoj kaj filmetoj, turismaj informoj kaj ligiloj.

Nombro: ?

Kulturo de Skotlando

La nomo: Kulturo de Skotlando

La aŭtoro: David (Skotlando, Britio).

Lanĉita: decembro 2004 (ne aktualigata ekde aŭgusto 2011).

Temoj: kulturo de Skotlando.

Nombro: ?

Oxfordesperanto

La nomo: Oxfordesperanto

La aŭtoro: ?

Lanĉita: oktobro 2014julio 2017 (ne plu aktualigata).

Temoj: vivo en Oksfordo (Britio).

Nombro: 102.

Barelo

La nomo: Barelo

La aŭtoro: ? (Litovio).

Lanĉita: oktobro 2008 (ne aktualigata ekde julio 2016).

Temoj: Litovio, Esperanto-movado, Esperanto-kulturo.

Nombro: pli ol 200.

Skribitaj pensoj

La nomo: Skribitaj pensoj

La aŭtoro: Luis Guillermo Restrepo Rivas (Kolombio).

Lanĉita: novembro 2004 (ne aktualigata ekde septembro 2015).

Temoj: Kolombio, filozofio, diversaj novaĵoj.

Nombro: ?

Politiko

Nuntempe

La nomo: Nuntempe

La aŭtoro: ?

Lanĉita: januaro 2013.

Temoj: Kataluna sendependiĝa procezo (fervora subtenanto). Abundaj ligiloj al katalunaj retejoj.

Nombro: pli ol 100.

Survoje al Kataluna Respubliko

La nomo: Survoje al Kataluna Respubliko

La aŭtoro: Karles Berga

Lanĉita: aŭgusto 2006.

Temoj: Kataluna sendependiĝa procezo (fervora subtenanto). Abundaj ligiloj al katalunaj retejoj.

Nombro: 550.

Egalecen

La nomo: Egalecen

La aŭtoro: Kolektiva blogo de la teamo Egalecen.

Lanĉita: julio 2014.

Temoj: feminismo, virinaj rajtoj.

Nombro: ?

Literaturo

Diversaj diversaĵoj

La nomo: Diversaj diversaĵoj

La aŭtoro: Tjeri (Francio).

Lanĉita: februaro 2021.

Temoj: poezio, hajkoj, Esperanto, literaturo, tradukitaj verkoj.

Nombro: Ĉirkaŭ 25.

Karapaco-Panoramo

La nomo: Karapaco-Panoramo

La aŭtoro: kolektiva blogo de la klubo Karapaco (Germanio).

Lanĉita: ekde majo 2007

Temoj: literaturo. Originalaj kaj tradukitaj literaturaj verkoj kaj citaĵoj. Foje aperas artikoloj pri politikaj, kulturaj kaj sociaj aferoj.

Nombro: Pli ol 2800.

Herba taglibro

La nomo: Herba taglibro

La aŭtoro: ? (Japanio).

Lanĉita: ekde novembro 2010

Temoj: hajkoj originale verkitaj en Esperanto.

Nombro: Pli ol 30.

MIKELO (Michel Dereyger)

La nomo: MIKELO (Michel Dereyger)

La aŭtoro: Michel Dereyger (Francio).

Lanĉita: ekde januaro 2008

Temoj: tradukaĵoj de literaturaj verkoj al Esperanto fare de la bloganto.

Nombro: Pli ol 530.

Vejdo

La nomo: Vejdo

La aŭtoro: Vejdo (Ĉinio).

Lanĉita: ekde januaro 2008

Temoj: apero de freŝaj numeroj de la Esperanto-gazeto Penseo, poemoj originale verkitaj en Esperanto.

Nombro: Pli ol 400.

László Vizi

La nomo: László Vizi

La aŭtoro: László Vizi (Hungario).

Lanĉita: januaro 2009

Temoj: tradukoj de la hungara literaturo, politiko, socio, Esperanto.

Nombro: ĉirkaŭ 500.

Noĉjo Lagrafo

La nomo: Noĉjo Lagrafo

La aŭtoro: Noël Lecomte (Francio).

Lanĉita: aŭgusto 2008 (ne aktualigata ekde aŭgusto 2016, Noël Lecomte forpasis en majo 2019).

Temoj: tradukoj de la franca literaturo.

Nombro: 288.

Poemoj de Yohanes Manhitu

La nomo: Poemoj de Yohanes Manhitu

La aŭtoro: Yohanes Manhitu (Indonezio).

Lanĉita: aprilo 2007 (ne aktualigata ekde decembro 2016).

Temoj: poemoj de la aŭtoro.

Nombro: 224.

Hobioj

Ligneroj

La nomo: Ligneroj

La aŭtoro: Daĉjo Rutan (Usono).

Lanĉita: junio 2013 (ne aktualigita ekde aŭgusto 2017).

Temoj: lignoprilaboro. Pluraj praktikaj konsiloj.

Nombro: ?

Radioamatoro

La nomo: Radioamatoro

La aŭtoro: Javier Ramos Nistal (Kubo).

Lanĉita: aŭgusto 2018.

Temoj: amatora radio, Esperanto.

Nombro: Pli ol 100.

Kuiru kun mi

La nomo: Kuiru kun mi

La aŭtoro: Maria Paola (Italio).

Lanĉita: januaro 2014.

Temoj: kuirarto (receptoj).

Nombro: Pli ol 50.

Veganarto

La nomo: Veganarto Arkivigite je 2019-12-11 per la retarkivo Wayback Machine

La aŭtoroj: Andy Hernández, Enric Baltasar (Hispanio).

Lanĉita: marto 2014.

Temoj: kuirarto, veganismo (veganaj receptoj).

Nombro: pli ol 50.

Bieroj

La nomo: Bieroj

La aŭtoroj: Łukasz Żebrowski (Pollando).

Lanĉita: julio 2015 (ne aktualigata ekde aprilo 2016).

Temoj: biero.

Nombro: pli ol 20.

Muziko

Vitoresperanto

La nomo: Vitoresperanto

La aŭtoro: Vitor Mendes (Brazilo).

Lanĉita: septembro 2008 (ne aktualigata ekde septembro 2016).

Temoj: kantoj tradukitaj al Esperanto el la portugala.

Nombro: 124.

Hiphopo en Esperanto

La nomo: Hiphopo en Esperanto

La aŭtoro: ?

Lanĉita: decembro 2009.

Temoj: kantoj kaj muzikfilmetoj en la ĝenro hiphopo.

Nombro: 10.

Religio

Marco

La nomo: Marco

La aŭtoro: ? (Italio).

Lanĉita: majo 2008.

Temoj: kristanismo.

Nombro: pli ol 210.

Budhismo kaj Esperanto

La nomo: Budhismo kaj Esperanto

La aŭtoro: Ramón Morales Castel (Venezuelo).

Lanĉita: septembro 2008.

Temoj: budhismo.

Nombro: pli ol 20.

Vlogoj

La plej populara esperanto-vlogisto estas la aŭstraliano Richard Delamore, vloganta ĉe Jutubo sub artonomo Evildea. En aŭgusto 2019 lia kanalo havis 8500 abonantojn kaj pli ol milionon da trarigardoj[7].

Esperanto-video

La nomo: Riskemulo

La aŭtoroj: ? (Brazilo).

Lanĉita: novembro 2009.

Temoj: filmoj. Ĉiu blogaĵo enhavas ligilon al iu filmeto, subtitolitan aŭ origine faritan en Esperanto, kaj ĝian priskribon.

Nombro: pli ol 50.

Esperantaj retfilmoj

La nomo: Esperantaj retfilmoj

La aŭtoroj: Jacques Baratié (Francio).

Lanĉita: marto 2008.

Temoj: Filmetoj en Esperanto, kolektitaj tra Interreto.

Nombro: pli ol 250.

Eksteraj ligiloj

Referencoj

  1. Zhu Xin (1999-06-05) Amikoj, cxu vi vidas Mondpokalan Futbalan Finalon? (esperante). LiveJournal. Arkivita el la originalo je 2019-08-20. Alirita 2019-08-20.
  2. 2,0 2,1 Esperantaj blogoj plenigas novan planedon (esperante). Libera Folio (2005-04-05). Arkivita el la originalo je 2019-08-11. Alirita 2019-08-11.
  3. Clayton Smith (2003-03) Argilo (esperante). Arkivita el la originalo je 2019-03-26. Alirita 2019-08-11.
  4. Membroj provas savi la retejon Ipernity (esperante). Libera Folio (2016-12-03). Arkivita el la originalo je 2019-04-23. Alirita 2019-09-21.
  5. La retejo Ipernity fermiĝos en januaro (esperante). Libera Folio (2016-12-03). Arkivita el la originalo je 2019-08-22. Alirita 2019-09-21.
  6. La listo de Esperantaj Blogoj (esperante). Arkivita el la originalo je 2019-03-19. Alirita 2019-09-21.
  7. Evildea Evildea: Pri la kanalo (esperante). Jutubo. Alirita 2019-08-11.