Georgo Saville: Malsamoj inter versioj
[kontrolita revizio] | [kontrolita revizio] |
Neniu resumo de redakto |
Rescuing 1 sources and tagging 0 as dead.) #IABot (v2.0.8 |
||
Linio 11: | Linio 11: | ||
{{referencoj}} |
{{referencoj}} |
||
== Eksteraj ligiloj == |
== Eksteraj ligiloj == |
||
*[ |
*[https://web.archive.org/web/20160305041539/http://donh.best.vwh.net/Esperanto/Literaturo/Revuoj/nlr/nlr56/madison.html Traduko el O. Henry] |
||
---- |
---- |
||
[[Enciklopedio de Esperanto - S|EdE-S]] |
[[Enciklopedio de Esperanto - S|EdE-S]] |
Kiel registrite je 13:03, 12 aŭg. 2021
Georgo Saville | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 3-an de majo 1879 |
Morto | 2-an de januaro 1962 (82-jaraĝa) |
Lingvoj | Esperanto |
Okupo | |
Okupo | esperantisto |
Georgo SAVILLE, (naskiĝis la 3-an de majo, 1879 Sanfrancisko, mortis la 2-an de januaro 1962[1]), usona juda bakisto, vivinta inter sia 2-a kaj 17-a jaro en Pollando. En la bakista sindikato de Sanfrancisko li batalis por oficialigo de la angla lingvo inter la plejparte germanlingva membraro. En 1921 en Novjorko li ellernis Esperanton, aliĝis al SAT kaj 8 jarojn estris Novjorkan SAT-anaron. Por Sennaciulo li verkis multajn artikolojn kun ekonomiaj kaj politikaj temoj. En la historion de la movado li enskribiĝis per tri eldonitaj tradukoj:
- 1930 - Jack London La Fera Kalkanumo, SAT Leipzig (tiun tradukon rekomendas Fernando de Diego studi kiel modelon de malbona traduko) - 362 p.
- 1936 - Hendrik Willem van Loon Rigardu la Teron, Budapest: Literatura Mondo - 454 p. : ilustr.,
- 1938 - Michael Gold Judoj sen mono, Libroservo Federacio de Laboristaj Esperantistoj, Amsterdam (represita en 1974 de Dansk Esperanto-Forlag) - 221 p.
Referencoj
Eksteraj ligiloj
Georgo SAVILLE, usonano, judo, bakisto. Nask. 3 majo 1879 en San Francisco; de la 2-a ĝis 17-a jaro li vivis en Pollando. En sia bakista sindikato en S. F., kies anoj parolis plejparte germane, S (kun la helpo de usonaj patriotoj) ĉiam batalis por ke oni oficialigu la anglan lingvon, kiel interkomprenigilon por la poliglota membraro. En tio ili finfine sukcesis kaj unu lingvo plifratigis la anaron. En 1921 fariĝis E-isto (jam en New York), poste SAT-ano kaj li gvidis dum 8 jaroj la Nov-Jorkan SAT-anaron. Li verkis multajn artikolojn pri ekonomiaj kaj politikaj temoj, ĉefe por S-ulo. Trad. „La fera kalkanumo“ de Jack London, 359 p., 1930. En manuskripto „La historio de la homaro“ de Van Loon, ktp.