Klasita aŭ registrita loko (Francio): Malsamoj inter versioj
[kontrolita revizio] | [kontrolita revizio] |
KuBOT (diskuto | kontribuoj) e Roboto unuecigis titolon de lastaj sekcioj; kosmetikaj ŝanĝoj |
Rescuing 1 sources and tagging 0 as dead.) #IABot (v2.0.8 |
||
Linio 45: | Linio 45: | ||
=== Eksteraj ligiloj === |
=== Eksteraj ligiloj === |
||
* [http://www.developpement-durable.gouv.fr/Fichier-national-des-sites-classes.html Nacia datumbazo pri klasitaj lokoj], sur TTT-ejo de [[Ministerio pri Ekologio, daŭriva Evoluigo kaj Energio]]. |
* [http://www.developpement-durable.gouv.fr/Fichier-national-des-sites-classes.html Nacia datumbazo pri klasitaj lokoj], sur TTT-ejo de [[Ministerio pri Ekologio, daŭriva Evoluigo kaj Energio]]. |
||
* [http://www2.archi.fr/SIRCHAL/glossair/glosdeff.htm#S Difinoj de glosaro SIRCHAL : Klasita loko (en Francio) ; registrita loko (en Francio) ; natura loko]. |
* [http://www2.archi.fr/SIRCHAL/glossair/glosdeff.htm#S Difinoj de glosaro SIRCHAL : Klasita loko (en Francio) ; registrita loko (en Francio) ; natura loko] {{Webarchiv|url=https://web.archive.org/web/20160303175720/http://www2.archi.fr/SIRCHAL/glossair/glosdeff.htm#S |date=2016-03-03 }}. |
||
{{Ligiltabelo Listo de klasitaj naturaj lokoj laŭ departemento}} |
{{Ligiltabelo Listo de klasitaj naturaj lokoj laŭ departemento}} |
Kiel registrite je 03:24, 14 aŭg. 2021
Klasitaj aŭ registritaj lokoj estas francaj rimarkindaj naturaj areoj aŭ formiĝoj kies historia, arta, scienca, legendeca aŭ pitoreska karaktero postulas, nome de komuna bono, konservadon en ilia stato (tenado, restaŭro, valorigo, ktp.) kaj protekton kontraŭ ĉiuj gravaj atencoj (detruo, damaĝo, banaligo, ktp.). Ili pravigas kvalitan atenton, faratan per antaŭa permeso por ĉiuj laboroj povantaj modifi la staton aŭ aspekton de la protektita teritorio[1].
Laŭleĝe, tiu protekto estas sekvo de akiro de franca oficiala marko kaj efektiviĝas laŭ leĝo de la , kaj precipe en artikoloj L. 341-1 ĝis 22 de medikodo okaze de ĝia kreo per dekreto de la 18-a de septembro 2000.
Kriterioj
La kriterioj difinitaj en leĝo de la 2-a de majo 1930 pri protekto de naturaj monumentoj kaj lokoj je historia, arta, scienca, legendeca aŭ pitoreska karaktero kondukas al protekto de areoj kun tre granda diverseco :
- Naturaj areoj, kiuj indas gardi kontraŭ urbanizado kaj iu ajn aranĝo
- Pejzaĝoj, markitaj kaj per naturaj karakterizoj kaj per homaj spuroj
- Parkoj kaj ĝardenoj
- Pejzaĝaj ĉirkaŭoj de monumentoj kaj monumentaroj por kiuj la protekta teritorio antaŭvidita per modifita leĝo de la {{dato|31|decembro|1913) pri historiaj monumentoj ne sufiĉas.
Konsekvencoj de protekto
« Registrita loko »
En « registrita loko », same kiel en « klasadatenda loko » nur "kutimaj ekspluataj operacioj de kamparbienoj" ne necesigas deklaron aŭ permeson[2]. Ĉiu aranĝo aŭ modifo de la loko estas submetita al simpla opinio donita de ABF (Arkitekto pri Francaj Konstruaĵoj), nome de "DREAL" (france directions régionales de l'environnement, de l'aménagement et du logement, esperante regionaj oficejoj pri medio, aranĝo kaj loĝado).
« Klasita loko »
En « klasita loko », ĉiu modifo de stato aŭ aspekto de loko estas submetata al speciala permeso (art. L. 341-10), konsentita, laŭ labortipo, aŭ de la ministro komisiita pri lokoj post opinio de departementa komisiono pri lokoj, perspektivoj kaj pejzaĝoj (france Commission départementale des sites, perspectives et paysages aŭ CDNPS) eĉ de nacia komisiono pri lokoj, perspektivoj kaj pejzaĝoj (france Commission nationale des sites, perspectives et paysages), aŭ de departementa prefekto, kiu povas peti opinion de CDNPS, sed devas peti opinion de Arkitekto pri Francaj Konstruaĵoj.
Notoj kaj referencoj
Notoj
Referencoj
Bibliografio
- france Les sites en France, un patrimoine à découvrir, broŝuro de ministerio pri Medio.
- france « pour mémoire » Leĝo de 1930 laŭtempe : la lokoj, atuto por la teritorioj, Aktoj de studtago de la 29-a de novembro 2010, revuo de ministerio pri Ekologio, daŭriva Evoluigo, transportoj kaj Loĝado, artikolo per reto
- france Sites naturels : contribution du tourisme à leur gestion et à leur entretien, Vourc’h A. kaj Natali J.-M., 2000, eldonejo "Éditions AFIT", 139 paĝoj.
Aneksaĵoj
Vidu ankaŭ
- Ĝenerala inventaro de la kultura heredaĵo
- Historia monumento
- Artaj kaj historiaj urboj kaj landoj
- Departementa komitato pri turismo
Eksteraj ligiloj
- Nacia datumbazo pri klasitaj lokoj, sur TTT-ejo de Ministerio pri Ekologio, daŭriva Evoluigo kaj Energio.
- Difinoj de glosaro SIRCHAL : Klasita loko (en Francio) ; registrita loko (en Francio) ; natura loko Arkivigite je 2016-03-03 per la retarkivo Wayback Machine.
Ŝablono:Ligiltabelo Listo de klasitaj naturaj lokoj laŭ departemento