Kvakerismo: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
formatigo de buloj, formatigo de titoloj, +Projektoj, +Bibliotekoj, kosmetikaj ŝanĝoj
Rescuing 2 sources and tagging 0 as dead.) #IABot (v2.0.8
Linio 34: Linio 34:
{{Projektoj}}
{{Projektoj}}
* [http://www.noos.ch/kes] Kvakera Esperanto Societo (Quaker Esperanto Society).
* [http://www.noos.ch/kes] Kvakera Esperanto Societo (Quaker Esperanto Society).
* [http://www.kveker.org/esperanto.htm], [http://www.cix.co.uk/~antony/Esp/Kvakeroj/libreto.htm] Enkonduko al Kvakeraj Kredoj kaj Kutimoj, de [[Hans Weening]] (tradukita el la angla).
* [http://www.kveker.org/esperanto.htm] {{Webarchiv|url=https://web.archive.org/web/20080302195618/http://www.kveker.org/esperanto.htm |date=2008-03-02 }}, [http://www.cix.co.uk/~antony/Esp/Kvakeroj/libreto.htm] Enkonduko al Kvakeraj Kredoj kaj Kutimoj, de [[Hans Weening]] (tradukita el la angla).
* [http://aleph.onb.ac.at/F?func=find-b&request=kvakerismo&find_code=WRD&x=8&y=5 Libroj] en Esperanto pri kvakerismo en la [[Esperantomuzeo kaj Kolekto por Planlingvoj|Kolekto por Planlingvoj kaj Esperanto-Muzeo]]
* [http://aleph.onb.ac.at/F?func=find-b&request=kvakerismo&find_code=WRD&x=8&y=5 Libroj] {{Webarchiv|url=https://web.archive.org/web/20160307192322/http://aleph.onb.ac.at/F?func=find-b&request=kvakerismo&find_code=WRD&x=8&y=5 |date=2016-03-07 }} en Esperanto pri kvakerismo en la [[Esperantomuzeo kaj Kolekto por Planlingvoj|Kolekto por Planlingvoj kaj Esperanto-Muzeo]]
* [http://www.quaker.org/ Quaker.org] Multe da ligiloj pri la kvakerismo (en la angla)
* [http://www.quaker.org/ Quaker.org] Multe da ligiloj pri la kvakerismo (en la angla)



Kiel registrite je 08:45, 14 aŭg. 2021

George Fox helpis fondi la Religian Societon de Amikoj en 1652. Nuntempe ekzistas ĉirkaŭ 300.000 kvakeroj tra la mondo.
Kovrilpaĝo de Kiel mi estas kvakero; Kvakera Esperantista Societo; 1977

Kvakerismo (Religia Societo de Amikoj) estas religia movado fondita en la 17-a jarcento en Anglio de George Fox.

Ĝi radikas en kristanismo, sed krevigis la limojn de ties tradiciaj dogmoj. Ĝiaj anoj kredas ke dia revelacio povas okazi ĉiam kaj ĉie. Elstaraj diferencoj inter la Amikoj kaj tradiciaj kristanoj estas :

  • (a) pli forta akcento de la individua respondeco;
  • (b) la kredo, ke ĉiu homo povas senpere rilati al la dia fonto;
  • (c) la celo reveni al pura kristanismo de la primitiva eklezio sen postaj aldonaĵoj.

Ili rifuzas partopreni en ia ajn militado. Ili ne ĵuras, ĉar tio supozigus ke ili ne ĉiam diras la veron. Ili ne praktikas ritualajn sakramentojn, pro sia konvinko, ke la tuta vivo estas sakramenta.

Ĉe iliaj religiaj kunvenoj, kiuj principe povas okazi ie ajn kaj iam ajn, troviĝas neniu pastro, neniu preĝlibroceremonio: ĉiu ĉeestanto, ĉu viro aŭ virino, kunvenas en plena egaleco, sub gvido de la Spirito.

La diservo estas plejparte silenta. Sed se iu sentas inspiron, li/ŝi povas paroli (mallonge).

Nuntempe ekzistas ankaŭ kvakeroj kun tradiciaj kristanaj religiaj kunvenoj, kun pastro, preĝlibro kaj ceremonioj, precipe en Latin-Ameriko kaj en Orienta Afriko.

Kvakera Esperantista Societo fondiĝis en 1921.

Kuratoroj: Douglas Draper, John Murray, Sally Phillips, Eric Walker.

En Esperanto aperis

  • George Fox de Henry van Etten, 1924
  • Kial mi estas Kvakero; Kvakera Esperantista Societo, 1977
  • La Fundamentoj de la Kvakerismo de Caroline Stephens (1890) (tradukis Montagu Butler, 1916)
  • La Kvakeroj de Edouard Dommen, (trad. Jacqueline Lépeix ĉ 1996).

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj