Jato: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
YurikBot (diskuto | kontribuoj)
e robot Adding: br:Ѣ (lizherenn)
+mk
Linio 20: Linio 20:
[[it:Jat (Cirillico)]]
[[it:Jat (Cirillico)]]
[[ja:Ѣ]]
[[ja:Ѣ]]
[[mk:Јат]]
[[pl:Jać]]
[[pl:Jać]]
[[ru:Ять]]
[[ru:Ять]]

Kiel registrite je 03:28, 12 sep. 2006

Dosiero:Jatj.png
Literoj jatj de diversaj tiparoj. Du unuaj estas majusklaj, du lastaj estas minusklaj.
Dosiero:Jatj kursiva.png
Kursivaj literoj jatj

Jatj (ruse ять) estas litero, uzita antaŭe en la rusa lingvo kaj la ukraina lingvo . Kvankam ĝi ne estas uzata en nuntempaj lingvoj, ĝi ekzistas en Unikodo kun kodoj U+0462 Ѣ majuskla, U+0463 ѣ minuskla (la nombroj estas deksesumaj). Sed nur malmultaj tiparoj havas la bildojn.

Ĝi estis vokalo, kun prononso meza inter i kaj je.

En jaro 1917 estis decidite plisimpligi gramatikon de la rusa lingvo. Kelkaj literoj, inkluzive jatj, estis forigitaj. Envivigado de la reformo daŭris kelkajn jarojn, Rusia Akademio de Sciencoj ĉesis printi la literon en siaj eldonaĵoj nur en jaro 1924.

En la sama tempo en Rusio estis revolucio, pro kio multaj homoj fuĝis el la lando. En iliaj pensoj la reformo de la lingvo estis kune kun la revolucio. Ili ŝatis nek la duan nek pro tio la unuan. Pro tio la litero estis uzata ekster Rusio de rusaj fuĝintoj ĝis ĉirkaŭ 1950.

Nun vorto "jatj" estas uzata en la rusa por idiomoj. "Aĵo estas kun jatj-oj" signifas ke "Aĵo estas tre malnova".