Valizo: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
RG72 (diskuto | kontribuoj)
Rescuing 1 sources and tagging 0 as dead.) #IABot (v2.0.8
Linio 19: Linio 19:
== La valizoj en Esperanto ==
== La valizoj en Esperanto ==


La [[Fundamento de Esperanto]] celis precipe la tiutempajn realaĵojn, tial ĝi jam entenas la vorton ''valizo'', kaj ignoras la jam arkaikiĝintan ''kofron''. Ankaŭ en la [[Proverbaro Esperanta]] de [[L. L. Zamenhof]]<ref>[http://eo.lernu.net/biblioteko/proverboj/listo.php Lernu]</ref> aperas la [[proverbo]]:
La [[Fundamento de Esperanto]] celis precipe la tiutempajn realaĵojn, tial ĝi jam entenas la vorton ''valizo'', kaj ignoras la jam arkaikiĝintan ''kofron''. Ankaŭ en la [[Proverbaro Esperanta]] de [[L. L. Zamenhof]]<ref>{{Citaĵo el la reto |url=http://eo.lernu.net/biblioteko/proverboj/listo.php |titolo=Lernu |alirdato=2010-02-01 |arkivurl=https://web.archive.org/web/20111225060747/http://eo.lernu.net/biblioteko/proverboj/listo.php |arkivdato=2011-12-25 }}</ref> aperas la [[proverbo]]:
: {{citaĵo|''Pli valoras propra ĉemizo, ol fremda plena valizo.''}}
: {{citaĵo|''Pli valoras propra ĉemizo, ol fremda plena valizo.''}}



Kiel registrite je 09:15, 21 aŭg. 2021

Ordinara valizo
Rulebla valizo

Valizo estas vojaĝa pakumo, rigida, proksimume paralelepipeda, malfermiĝanta en du partojn, ŝlosebla, kun anso, mane portebla aŭ rule trenebla de unu homo. Ĝi povas esti leda, plasta, tolkovrita, metala (t.n. militista). Tre malpeza valizo estas nomata aviadila valizo.

Historio

La valizoj aperis meze de la 19ª jc. Antaŭe la ĉefaj vojaĝaj pakumoj estas sakoj aŭ kofroj. En la jaroj 1850-aj la franco Louis Vuitton kreis sintezon, kiu estis rigida preskaŭ kiel kofro (tenis sian formon, tiel ke la enpakitaj vestoj ne taŭziĝis, la objektoj rompiĝemaj ne difektiĝis), kaj aliflanke, estis malpeza kaj malmultekosta kiel vojaĝa sako. Krome, la plata formo de orta paralelipipedo (kontraste kun la ofte rondetaj kovriloj de la kofroj) ebligis kompaktan aranĝon de la pakaĵaro.

Sekve de tio en la dua duono de la 19ª jc la valizoj iom post iom forpuŝis la malnovajn vojaĝajn kofrojn.

La valizoj en Esperanto

La Fundamento de Esperanto celis precipe la tiutempajn realaĵojn, tial ĝi jam entenas la vorton valizo, kaj ignoras la jam arkaikiĝintan kofron. Ankaŭ en la Proverbaro Esperanta de L. L. Zamenhof[1] aperas la proverbo:

Citaĵo
 Pli valoras propra ĉemizo, ol fremda plena valizo. 

Vidu ankaŭ

Referenco

  1. Lernu. Arkivita el la originalo je 2011-12-25. Alirita 2010-02-01.