Anne Provoost: Malsamoj inter versioj
[kontrolita revizio] | [kontrolita revizio] |
Llydawr (diskuto | kontribuoj) Neniu resumo de redakto |
Rescuing 1 sources and tagging 0 as dead.) #IABot (v2.0.8 |
||
Linio 26: | Linio 26: | ||
* Oficiala retejo de Anne Provoost ([http://www.anneprovoost.be/fr/ franca], [http://www.anneprovoost.be nederlanda], [http://www.anneprovoost.be/en/ angla]) |
* Oficiala retejo de Anne Provoost ([http://www.anneprovoost.be/fr/ franca], [http://www.anneprovoost.be nederlanda], [http://www.anneprovoost.be/en/ angla]) |
||
* (en) [https://www.pbs.org/moyers/faithandreason/watch_provoost.html PBS - Intervjuo] |
* (en) [https://www.pbs.org/moyers/faithandreason/watch_provoost.html PBS - Intervjuo] |
||
* (en) [http://www.pen.org/page.php/prmID/1098 Pen American Center - Informoj pri Anne Provoost] |
* (en) [http://www.pen.org/page.php/prmID/1098 Pen American Center - Informoj pri Anne Provoost] {{Webarchiv|url=https://web.archive.org/web/20060908071313/http://www.pen.org/page.php/prmID/1098 |date=2006-09-08 }} |
||
== Referencoj == |
== Referencoj == |
Kiel registrite je 15:15, 26 aŭg. 2021
Anne Provoost | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 26-an de julio 1964 (59-jaraĝa) en Poperinge |
Lingvoj | nederlanda |
Ŝtataneco | Belgio |
Alma mater | Katolika universitato de Loveno |
Familio | |
Edz(in)o | Manu Claeys |
Infano | Martha Claeys |
Okupo | |
Okupo | verkisto • eseisto • verkisto de porinfana literaturo |
TTT | |
Retejo | http://www.anneprovoost.be/en http://www.anneprovoost.com |
Anne Provoost (° 1964 en Poperinge, Belgio) verkas romanojn, eseojn kaj rakontojn. Ŝi debutis en 1990 kun la junulara romano Mijn tante is een grindewal, kiu gajnis la premion Boekenleeuw (Libra Leono). Sia romano Vallen (la kaptilo) estis premiita plurfoje, inkluzivante la premion Woutertje Pieterse, Gouden Uil (Ora Strigo) kaj la Boekenleeuw (Libra Leono), kaj estis filmita de Hans Herbots (Falling, 2001). Por sia romano In de zon kijken (Rigardi la sunon), Provoost ricevis la trijaran kulturpremion de la Flandra Komunumo de Belgio. En la lastaj jaroj, Provoost koncentriĝis pri verkado de eseoj. En 2008 ŝi publikigis Beminde ongelovigen. Atheïstisch sermoen
Ne timante tabuajn temojn, ŝi aliras en sia verkaro la malmulte kutimajn temojn kiel incesto aŭ rasismo. La roluloj en sia verkaro ofte troviĝas inter juneco kaj plenkreskeco kaj pritraktas ekzemple kiujn elektojn tiuj roluloj devas fari, ĝis kie etendiĝas ilia libereco, kiam kaj kial ili malhelpas la aliajn, ktp.[1]
Ŝi profitas de sukcesoj en Flandrio kaj en Nederlando kaj akiris ankaŭ grandan internacian famon, ĉar siaj libroj estas tradukitaj en dudeko da lingvoj.
Anne Provoost estas membro de la Reĝa Akademio de la Nederlanda Lingvo kaj Literaturo (kantl.be).
Bibliografio
- 1990 - Mijn tante is een grindewal (Mia onklino estas nigra kaĉaloto)
- 1991 - De wekker en het mes (la vekhorloĝo kaj la tranĉilo)
- 1991 - Niet uitlachen! (Ne prifajfi!)
- 1993 - Kauwgom voor de held (Maĉgumo por la heroo)
- 1994 - Vallen (france: "Le Piège" - la kaptilo)
- 1997 - De roos en het zwijn (La rozo kaj la porko)
- 2001 - De arkvaarders (La pasaĝeroj de la arko)
- 2007 - In de zon kijken (Rigardi (en) la sunon)
- 2008 - Beminde Ongelovigen. Atheïstisch sermoen (Estimataj nekredantoj. Ateisma prediko)
- 2012 - Springdag (Saltotago)
Eksteraj ligiloj
- Oficiala retejo de Anne Provoost (franca, nederlanda, angla)
- (en) PBS - Intervjuo
- (en) Pen American Center - Informoj pri Anne Provoost Arkivigite je 2006-09-08 per la retarkivo Wayback Machine
Referencoj
- ↑ (nl) Anne Provoost, Begroeting.