Listo de Zamenhof/Esperanto-objektoj en Ĉeĥio: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
→‎Listo: Esperanto-Vilao en Olomouc
→‎Ne plu ekzistantaj monumentoj: Strato Esperanto en Doksy
Linio 162: Linio 162:


* Brno: En la strato Zábrdovická antaŭ fervoja viadukto staris domo kun ŝtona surskribo sub tegmento: "Esperanto Restoracio". Ĉirkaŭ la jaro 1990 la domo, jam longe senhoma, estis faligita.
* Brno: En la strato Zábrdovická antaŭ fervoja viadukto staris domo kun ŝtona surskribo sub tegmento: "Esperanto Restoracio". Ĉirkaŭ la jaro 1990 la domo, jam longe senhoma, estis faligita.

* [[Doksy]] en 1948 strato Esperanto, nun Okružní


* [[Drahovice]] proksime de [[Karlovy Vary]]: strato Esperanto-Strasse (9 februaro 1926)
* [[Drahovice]] proksime de [[Karlovy Vary]]: strato Esperanto-Strasse (9 februaro 1926)

Kiel registrite je 15:00, 11 okt. 2021

Ĉi tiu artikolo listigas Zamenhof/Esperanto-objektojn en Ĉeĥio.

Se vi konas ne registritajn ZEO-ojn, bonvolu kompletigi la artikolon.

Listo

Identigila kodo Urbo Kategorio Oficiala nomo (ekde kiam) Notoj
cz-001 Bohumín Monumento kaj Aleo Esperanto-monumento (1947) kaj Aleo de Dr. Esperanto (1951) La monumento estis senvualigita la 5-an de oktobro 1947 en la parko de Bohumín. La monumento staras ĝis nun. En la jaro 1951 en la urbo estis solena renkontiĝo de esperantistoj kaj la aleo, kondukanta al la monumento ricevis nomon "Aleo de doktoro Esperanto". Foto
cz-002 Česká Třebová Muzeo Esperanto-kolekto de Urba Muzeo (1975) Iama. Vidu Esperanto-kolekto de Urba Muzeo en Česká Třebová
cz-003 Česká Třebová Kafejo Esperanto (1992) En Kultura centro.
Kafejo
cz-004 Česká Třebová Memorŝtono 3.? (18 septembro 2010) Inaŭgurita la 18-an de septembro 2010 por la 50 jaroj de esperanta rondeto Amikeco - Ceská Trebová, fotoj ĉe ipernity : [1], [2] kaj [3] 49° 53′ 54″ Nordo 16° 26′ 11″ Oriento / 49.898417 °N, 16.436472 °O / 49.898417; 16.436472 (mapo)
cz-005 Františkovy Lázně Tabulo Esperanto-tabulo (1914/91/94) En 1914 en Františkovy Lázně okazis tut-aŭstria Esperanto-kongreso (temis pri la aŭstra-hungara imperio). Tiam oni inaŭguris monumenton de L. L. Zamenhof, poste detruotan de nazioj. En 1991 estis inaŭgurita memortabulo pri tiu monumento, donaco de Asocio de Esperantistoj-Handikapuloj. Je 1994-06-10 ĝi estis vandalece detruita; sed donacoj ebligis starigon de alia tabulo.
cz-006 Frydek-Mistek Kafejo Esperanto-kafejo (1970) Eble nur ĉiumonata renkontiĝo
cz-007 Hradec Králové Strato Zamenhof-Strato (1949) Situo : 50° 12′ 46″ Nordo 15° 48′ 40″ Oriento / 50.2127177 °N, 15.8112470 °O / 50.2127177; 15.8112470 (mapo)
cz-008 Kopřivnice Memorŝtono Ripozejo de D-ro Esperanto (1950, 2013) Vidu la artikolon pri Roman Michna : La 24-an de septembro 1950 en Kopřivnice estis inaŭgurita memorŝtono en la loka parko en formo bedo kun verda stelo (eble herba aŭ flora), en kies centro estis lokita granda ŝtono kaj sur ĝi fiksita tabulo kun verda stelo kaj surskribo „Zátiší dra Esperanto - Ripozejo de Dro Esperanto“. Post kelkaj jaroj la monumento estis likvidita dum rekonstruo de la urboparto kaj ties parko, la ŝtono estis ĵetita post la urbo en arbaro en rivereton, sed la tabulon savis ĝuste Roman Michna kaj forportis al sia hejmo. Nun la skoltoj en Kopřivnice trovis la ŝtonon, informis en loka kablotelevido pri sia trovaĵo kaj baldaŭ ilin mirigis ret-mesaĝo de la posteuloj de Roman Michna, ke la tabulon ili posedas kaj volonte ĝin disponigos, se la monumento estos renovigita. La skoltoj plie malkovris, ke la fondinto de skoltismo en Kopřivnice Rudolf Zanáška estis fervora esperantisto kaj eĉ fondis kolekton de esperantaĵoj en la urba muzeo, unuan muzean kolekton de esperantaĵoj en Ĉeĥio.. Li ankaŭ iniciatis la monumenton, poste savitan de Roman Michna. Tiuj malkovroj vekis intereson ĉe la skoltoj pri Esperanto kaj ĝia movado.
cz-009 Lančov (ĉe Třebíč) Kampadejo Esperanto-Kampadejo (1952)
cz-010 Lančov (ĉe Třebíč) Strato E-Strato (1987)
cz-011 Lány (kastelo) Arbo Esperanto-Arbo (1990)
cz-012 Lázně Bělohrad Aleo Zamenhof-Aleo (1935/59) 1935-07-21 : Inaŭguro de Aleo de D-ro Zamenhof en Lázně Bělohrad, la internacia esperantista somera restadejo (CS) foto en 1959, Bildarchiv Austria; nun la strato ne plu havas tiun nomon
cz-013 Litoměřice Butiko Vinejo Esperanto (1938) El la Informilo de Asocio de Esperantistoj-Handikapuloj 12/2001 :

Ĉu vi scias pri pensiono, restoracio kaj vinejo en nia respubliko, kun la nomo "Esperanto"? Ĉu vi scias, kie ĝi troviĝas? En norda Bohemio, en la urbo Litoměřice, strato Jiřího z Poděbrad 33!

La domo havas interesan historion. Ĝi estis konstruita en la jaroj 1936 - 1938. Tuj dum la konstruado estis sur la fronta muro gravurita la nomo Esperanto. En la jaro 1938 la posedanto vendis la domon kaj translokiĝis eksterlanden. Li estis certe esperantisto, eble judo.

Dum la milito loĝis en la domo iu hitlerano, ĉar en la jaro 1945 oni trovis tie multegajn svastikojn. Plua posedanto, s-ro Hrabovský eĉ konsekris la domon por likvidi la malbonajn fantomojn,

La vinejo estis malfermita nur en la jaro 1991. Unue kiel vinejo, poste ankaŭ restoracio kaj pasintjare ankaŭ kiel pensiono. Tial ĝi troviĝas en telefonlisto sub la litero P. Sub E estus la vinejo pli rapide trovebla.

Nova juna posedantino tute ne scias, kion signifas la nomo Esperanto, kvankam la vinejon jam kelkfoje vizitis esperantistoj. Esperanto-klubo en proksima urbo Ústí n.L. proponis al ŝi reklamon eksterlande, sed ŝi ne interesiĝas, kaj ne emas lerni internacian lingvon. Tial restas nur la nomo, kiu ne povas esti envicigita al pluaj ZEO-oj.

Ĉu povus helpi, se la posedantino ricevus kelkajn leterojn skribitajn en Esperanto? Eble ŝi ekinteresiĝus pri ĝi.

cz-014 Litomyšl Epitafo Tombo de Karolo Piĉ (1995) Kun informo, ke li verkis Esperante.

Situo : 49° 52′ 7.02″ N 16° 19′ 0.66″ O / 49.8686167 °N, 16.3168500 °O / 49.8686167; 16.3168500 (Tombo de Karolo Piĉ) (mapo)

cz-015 Luhačovice Domo Esperanto-vilao (1936) Strato 3/2001 :

La foto de s-ano Jan Kovařík el Opava sur la frontpaĝo prezentas vilaon "Esperanto" en Luhačovice, pri kiu scias el niaj membroj nur malmultaj.

La vilaon konstruis inter la jaroj 1932-33 ĉeĥ-amerikano Vaněk kaj nomis ĝin New York. Kiam proksimiĝis la dua mondmilito, s-ro Vaněk vendis domon al esperantista familio Búřil el Brno kaj revenis en Usonon. Novaj posedantoj alinomis vilaon "Esperanto" kaj ĝi iĝis centrejo de socia vivo de sudmoraviaj esperantistoj.

Sed baldaŭ nazioj konfiskis la domon por Hitlerjugend kaj familio Búřil rajtis uzadi nur unu subtegmentan c^ambron. Postmilite la proprietuloj akiris en la domo denove plenajn rajtojn, sed nur ĝis la jaro 1948, kiam konfiskis ĝin la komunisma loĝej-fonduso. Tiu stato daŭris ĝis la jaro 1990, kiam la vilaon dum restituo ricevis reen la nepo de originaj posedintoj.

Konfuzan historion de la nuna log^domo nun rememorigas nur la nomo "Esperanto" sur la fruntaĵo.

La valorajn detalajn informojn de s-ano J. Jaško el Luhačovice reduktis

(Jaroslav Žák)

cz-016 Nymburk Tabulo E-Tabulo omaĝe al Josef Šilhart (1967) Memortabulo de Josef Šilhart en Nymburk, ĉe Boleslavská strato
cz-017 Olomouc Domo Esperanto-Vilao (1914) Vilao troviĝas je adreso Dvořákova 36. Sur unu flanko videblas la verda Esperanto-stelo.
cz-018 Olomouc Strato Ulice Dra Zamenhofa (27 junio 1932) Komenco kaj fino ĉe : Ul. Prostějovská - Ul. U Botanické Zahrady

Klarigaj tabuloj estas fiksitaj ĉe la komenco kaj la fino de la str.
Situo : 49° 35′ 13″ Nordo 17° 14′ 48″ Oriento / 49.5870798 °N, 17.2466030 °O / 49.5870798; 17.2466030 (Ulice Dra Zamenhofa) (mapo)

cz-019 Olomouc Arbo-Monumento E-Arbo-Monumento (1932) En la parko troviĝas E-arbo kaj apud ĝi E-memorŝtono, sur kiu estas gravurita E-lingve la historio de tiu arbo (plantita 15 majo 1932).

Okaze de la nacia kongreso 1932 estis plantita Esperanto‑Arbo (Liriodendron), instalita granita Memorŝtono en parko Smetana kaj najbara novkonstruita strato nomita "dro Zamenhof“ ; foto
Tulipa liriodendro. Vidu informojn en la informilo de AEH-IKEH 4/2002

cz-020 Ostrava Monumento Zamenhof-Monumento (1952)
cz-021 Ostrava-Poruba Arbo Esperanto-arbo (2002) Tilio
cz-022 Pardubice Strato Stanislav Schulhof Strato (1947)
cz-023 Pardubice Epitafo E-Epitafo honore al Schulhof (1991) Epitafo: Sur tombeto via / floros la tilio...
Kaj la floroj estas / plenaj de mielo...
Noblan havos finon / vi en form' miela, /
vin en sia kafo trinkas, / eĉ knabino bela.
cz-024 Pardubice Arbo Esperanto-arbo
cz-025 Poděbrady Aleo Alej Esperanto
cz-026 Praha Arbo/Monumento en [Vršovice] Esperanto-Arbo / Monumento (1987)
cz-027 Praha Strato Strato en [Štěrboholy] Zamenhof-strato (2008?)
cz-028 Praha Bushaltejo Stacio Zamenhof (la 1-a de septembro 2012)[1]
cz-029 (d) Praha Memortabulo kaj tilio Tilio plantita omaĝe al 85 jaroj de la esperanta klubo en Prago (en 1987) (en Vyšehrad) sendrata
cz-030 (d) Praha Memorŝtono Universala kongreso (1996)
cz-031 Přerov Tabulo Memortabulo al Josef Krumpholc kaj Theodor Čejka (1998)
cz-032 Příbor Monumento Esperanto-Monumento (omaĝe al E-pioniro Theodor Čejka) (1964)
cz-033 Příbor Tabulo Esperanto-Tabulo (1979)
cz-034 Prostějov Memortabulo |sur la lernejo, kie la klubo estis fondita - foto
cz-035 Prostějov Monumento Esperanta (1999) ŝtona monumento en la urba parko, omaĝe al 90jariĝo de la loka klubo - foto
cz-036 Prostějov Strato Esperantská (1999) Nova ZEO aperis en Ĉeĥio. Antaŭ Kristnasko de 1999 decidis la Urba Konsilantaro de Prostejov pri nomigo de unu el la novaj stratoj de la urbo. La strato nomiĝas "Esperanta". Tiel finfine sukcesis plurjaraj klopodoj de lokaj esperantistoj. (Laŭ Milan Smely) - situo surmape
cz-037 Slaný Arbo Esperanto-Arbo (1990) Tilio
cz-038 Skokovy Pensiono Pensiono Espero Tie okazas semajnaj lingvaj seminarioj - vidu esperantlingvan retejon de la pensiono
cz-039 Stonava Epitafo Epitafo de Karel Zipser (2000)
cz-040 (d) Svitavy Muzeo Esperanto-Muzeo (20.9.2008) Vidu artikolon Esperanto-Muzeo en Svitavy kaj fotogalerion el la inaŭguro.
cz-041 Svitavy Arbo 14.4.2012
Esperanto-arbo en Svitavy
cz-042 Svitavy Memorŝtono 15.7.2012 Kadre de la Internacia Esperanto-Konferenco (IEK'12) ;
Memorŝtono de esperanto en Svitavy
.
cz-043 Třebíč Epitafo Epitafo honore al Theodor Kilian -1990)
cz-044 Třebíč Domo Esperanto-domo (1997) En la Esperanto-strato, ĉe la numero 3
cz-045 Třebíč Strato Strato de Esperantistoj Situo: 49° 12′ 46″ Nordo 15° 52′ 04″ Oriento / 49.2128138 °N, 15.8679096 °O / 49.2128138; 15.8679096 (Esperantistů) (mapo)
cz-046 Velké Losiny Arbo Esperanto-Arbo (1967) Foto
cz-047 Znojmo Arbo Esperanto-arbo (2000) antaŭ Domo de infanoj kaj junularo.
Esperanto-arbo en Znojmo

Ne plu ekzistantaj monumentoj

  • Bor u Tachov: Zamenhofgasse (strateto de Zamenhof)
  • Bohumín: Faŝistoj likvidis la malnovan monumenton el la jaro 1934.
  • Brno: En la strato Zábrdovická antaŭ fervoja viadukto staris domo kun ŝtona surskribo sub tegmento: "Esperanto Restoracio". Ĉirkaŭ la jaro 1990 la domo, jam longe senhoma, estis faligita.
  • Doksy en 1948 strato Esperanto, nun Okružní

|Strato

  • Františkovy Lázně: La unua Esperanto-monumento en Františkovy Lázně estis inaŭgurita la 1-an de junio 1914 dum la 4-a Aŭstria Esperanto-Kongreso. Pri ĝia konstruo meritis la prezidanto de la loka Esperanto-grupo Jakob Hecht. Likvidis ĝin naziaj okupaciantoj.
  • Lichnov: Esperanta memorŝtono en Lichnov apud Frenštát pod Radhoštěm. Inaŭgurita la 14-an de majo 1936 el iniciativo de s-ano Roman Michna, fare de la skulptisto V. Brázdil, laŭ skizo de samideano J. Špaček. En 1941 likvidita: nazia oficiro hazarde ekvidis la monumenton kaj ordonis neniigi ĝin. Restis nur stelo enmurigita sur la domo de s-ano Michna.
  • Praha: Antaŭ la unua mondmilito estis sur angulo de la kafejo Union granda tabulo (inter fenestroj de la unua supra etaĝo) kun surskribo "Bohema Unio Esperantista". Foto aperis en 2001 en libro de Lenka Reinerová "Kavárna nad Prahou" (Kafejo super Prago).
  • Praha: Ŝtonbloko el 1987 kun surskriboj Esperanta kaj ĉeĥa: "Ĉi tiu tilio estis plantita por rememoro pri la centjara datreveno de Esperanto kaj la okdek-kvina datreveno de la Esperantista klubo en Praha." La monumento ne plu staras en parko apud la tilio, ĉar en 1996 okaze de UK estis transportita al la Kongresa Centro.

Fontoj

Vidu ankaŭ

 
Listoj de Zamenhof/Esperanto-objektoj
emblemo

Referencoj