Kavernoj de Sloup-Ŝoŝuvka: Malsamoj inter versioj

Salti al navigilo Salti al serĉilo
sen resumo de redaktoj
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
[[Dosiero:Sloupskosošůvské jeskyně10.jpg|thumb|right|250px|Interne en la grotoj]]
'''[[Kaverno]]j de Sloup-Ŝoŝuvka''' (ĉeĥe: '''Sloupsko-šošůvské jeskyně''') apartenas al [[Moravia karsto]]. La kavernoj situas en norda rando de [[Moravia karsto]] en roka defilado de duonblinda Sloup-valo, apud suda rando de municipo [[Sloup (distrikto Blansko)|Sloup]] en [[Moravia karsto]] proksimume 9 km de urbo [[Blansko]].
 
La kavernoj estas mergbranĉo de la plej longa kaverna sistemo en [[Ĉeĥio]] – Amatora kaverno, unu el fontlokoj de subtera rivero [[Punkva]] kaj ĝi apartenas al science la plej signifaj kaj plej longe esplorataj kavernoj en [[Ĉeĥio]]. Ĝi situas en tavolgrupo de kalkŝtonoj de [[devono]] de moravia-silezia [[paleozoiko]]. La hodiaŭa, 4 200 m longa kaverno je deniveligo 94 m estas duetaĝa sistemo de sinsekve malkovrataj, kunigataj kaj alirebligataj kavernoj ''Nenio'', ''Elinjo'', ''Malnovaj rokoj'' (''Sloup-grotoj'') kaj ''Šošůvka-kavernoj''. Sloup-rojo, alfluanta denorde el nekarstaj mineraloj, profundigis tiun ĉi mergkavernon en nura rando de la [[karsto|karsta]] teritorio. Ĝis hodiaŭ ĝi trafalas sin ĉi tie sub roko nomata Hřebenáč, por ke ĝi aperu en la suba etaĝo, de kie ĝi malaperas tra sifono ĝis Sloup-branĉo de Amatora kaverno. La alirebligita supra etaĝo apartenas al plej alte situantaj, kaj do al la plej fruaj kavernoj de Moravia karsto. Ĝi estas kunigita kun pli malfruaj etaĝoj per kelke da gigantaj abismoj.
La kavernoj estis por publiko alirebligitaj jam ekde la 80-aj jaroj de la [[19-a jarcento]]. Tiam ankaŭ [[M. Kříž]] lumigis ilian parton unuanfojon per elektraj arklampoj, kio estis monda sensacio. Krom akompanado de turistoj estis fonto por vivtenado de akompanintoj ankaŭ vendado de [[stalagmito]]j kaj ostoj, precipe de ursaj dentoj. Sloup-kavernoj ankaŭ estis ludintaj gravan rolon en ekkono de vivo en [[plejstoceno]]. Jam en la [[19-a jarcento]] [[J. Wankel]] (la patro de la moravia prahistorio, la avo de [[Karel Absolon]]) elfosis en ili centojn da skeletoj de plejstocenaj bestoj, precipe de kavernaj [[urso|ursoj]] (''Ursus spelaeus''), kiuj ĉi tie amase estis pereantaj dum katastrofaj inundoj. La fama fariĝis trovaĵo de la kranio de kaverna urso, en kies parietalo onidire en resaniĝinta vundo restis enigita silikpinto de lanco. Komence de la [[20-a jarcento]] K. Absolon ĉi tie daŭrigis en la esploroj de sia avo. En la kaverna sistemo poste esploris multaj ekspedicioj. Parto de la kavernoj jam preskaŭ 20 jarojn servas al Infana sanatorio por kuracado de malsanoj de spirorganoj per restado en kaverna medio – speleoterapio. En la jaroj [[1997]] – [[2000]] estis farita ampleksaj rekonstruoj de la alirebligitaj spacoj. Estis ĉi tie konstruita ankaŭ nova atrakta vojo kun la ponto super ''Grada abismo'' kaj tra la tuta groto hodiaŭ kondukas senbariera trotuaro, ebliganta viziton eĉ en invalidveturilo.
 
En la ĉirkaŭaĵo eblas viziti ankaŭ municipon [[Sloup (distrikto Blansko)|Sloup]], alirebligitaj kavernon [[Kaverno Balcarka|Balcarka]], [[Katarina kaverno|Katarina kavernon]] aŭ [[Kavernoj ĉe Punkva|Kavernojn ĉe Punkva]], abismon [[Macocha]] kaj aliajn lokojn en [[Moravia karsto]].
 
{{Unua}}

Navigada menuo