Yrjö Väisälä: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
tute reverkita
e korektis unu vorton
Linio 3: Linio 3:
Yrjö Väisälä studis matematikon, fizikon kaj astronomion en la Universitato de Helsinki. Li komencis sian karieron kiel asekura matematikisto. En 1918–1925 li estis dungito de la Geodezia Instituto de Finnlando kaj tie spertiĝis pri triangulado. En 1924 li akiris la postenon de profesoro pri fiziko en la Universitato de Turku, kie li baldaŭ plivastigis sian sciencan kampon al profesoreco pri astronomio. En 1951 li estis nomita akademiano, la plej granda honoro, kiun sciencisto tiutempe povis havi en Finnlando.

Dum sia vivo Väisälä estis konata unuavice kiel astronomo, sed konstantan famon donis al li la metodo mezuri longon utiligante interferon de blanka lumo; uzo de lia metodo disvastiĝis al la tuta mondo. En geodezio, lian metodon sukcesis anstataŭigi nur la modernaj satelito-bazaj mezurteknikoj. Eĉ tiajn li iel antaŭvidis provante distanco-mezuradon per fotado de fulmlumoj alten levitaj per balonoj, aŭ de eksplodantaj raketfajraĵoj, sed la tiutempa fota tekniko ne ebligis sufiĉan precizon.
Dum sia vivo Väisälä estis konata unuavice kiel astronomo, sed konstantan famon donis al li la metodo mezuri longon utiligante interferon de blanka lumo; uzo de lia metodo disvastiĝis al la tuta mondo. En geodezio, lian metodon sukcesis anstataŭi nur la modernaj satelito-bazaj mezurteknikoj. Eĉ tiajn li iel antaŭvidis provante distanco-mezuradon per fotado de fulmlumoj alten levitaj per balonoj, aŭ de eksplodantaj raketfajraĵoj, sed la tiutempa fota tekniko ne ebligis sufiĉan precizon.

En optiko li estis ne nur teoriulo: sub lia gvido oni tajlis rimarkindajn astronomiajn spegulojn kaj lensojn. En siaj lekciaj notoj li prezentis la principon de la tiel nomata [[Schmidt-teleskopo]] jam antaŭ Schmidt, kaj poste faris plibonigon (''astronomia fotilo Schmidt-Väisälä'') al ĝi. Li ankaŭ evoluigis metodojn por mezuri kaj certigi la kvaliton de optikaj iloj, precipe de la surfacoj de astronomiaj speguloj. Unu lia provo antaŭis la unuan plurspegulan teleskopon, kiun eblis funkciigi nur en 1987 sur la pinto de Monto Hopkins en Arizono, kiam estis sufiĉe evoluinta la aktiva rego-tekniko por stabiligi tian konstruon.

Kiel registrite je 17:41, 19 sep. 2006

Yrjö VÄISÄLÄ (naskiĝis la 6-an de septembro 1891 en Kontiolahti, mortis la 21-an de julio 1971 en Rymättylä) estis finna astronomo, geodeziisto kaj fizikisto. Li estis esperantisto.

Yrjö Väisälä studis matematikon, fizikon kaj astronomion en la Universitato de Helsinki. Li komencis sian karieron kiel asekura matematikisto. En 1918–1925 li estis dungito de la Geodezia Instituto de Finnlando kaj tie spertiĝis pri triangulado. En 1924 li akiris la postenon de profesoro pri fiziko en la Universitato de Turku, kie li baldaŭ plivastigis sian sciencan kampon al profesoreco pri astronomio. En 1951 li estis nomita akademiano, la plej granda honoro, kiun sciencisto tiutempe povis havi en Finnlando.

Dum sia vivo Väisälä estis konata unuavice kiel astronomo, sed konstantan famon donis al li la metodo mezuri longon utiligante interferon de blanka lumo; uzo de lia metodo disvastiĝis al la tuta mondo. En geodezio, lian metodon sukcesis anstataŭi nur la modernaj satelito-bazaj mezurteknikoj. Eĉ tiajn li iel antaŭvidis provante distanco-mezuradon per fotado de fulmlumoj alten levitaj per balonoj, aŭ de eksplodantaj raketfajraĵoj, sed la tiutempa fota tekniko ne ebligis sufiĉan precizon.

En optiko li estis ne nur teoriulo: sub lia gvido oni tajlis rimarkindajn astronomiajn spegulojn kaj lensojn. En siaj lekciaj notoj li prezentis la principon de la tiel nomata Schmidt-teleskopo jam antaŭ Schmidt, kaj poste faris plibonigon (astronomia fotilo Schmidt-Väisälä) al ĝi. Li ankaŭ evoluigis metodojn por mezuri kaj certigi la kvaliton de optikaj iloj, precipe de la surfacoj de astronomiaj speguloj. Unu lia provo antaŭis la unuan plurspegulan teleskopon, kiun eblis funkciigi nur en 1987 sur la pinto de Monto Hopkins en Arizono, kiam estis sufiĉe evoluinta la aktiva rego-tekniko por stabiligi tian konstruon.

En astronomio li elpensis novan metodon trovi asteroidojn sur astrofotoj kaj ankaŭ metodon rapide kalkuli la orbiton de la trovita planedeto. Kune kun sia esplorgrupo li trovis kaj determinis 807 asteroidojn kaj 7 kometojn. En la 1950-jaroj la universitato ekhavis novan astronomian observejon en Tuorla. Tie Väisälä komencis esplorojn pri la rotacio de la Tero, precipe pri la eta variado de la direkto de ĝia akso, kaj tiel li revenis, per astronomio, al sia antaŭa studobjekto geodezio. La mezuradon li faris per t.n. zenitaj teleskopoj, kiujn li konstruis. Tiaj teleskopoj estis la plej precizaj iloj por determini la pozicion de la norda poluso ĝis la 1980-jaroj, kiam radioastronomio anstataŭigis ilin uzante la forajn kvazarojn kiel senmovan fonon de referenco.

La plej rimarkindaj el la kometoj trovitaj de li estas probable 40P/Väisälä 1 (trovita en 1939) kaj 139P/Väisälä-Oterma (trovita kune kun lia kolegino Liisi Oterma kaj unue identigita kiel asteroido 1939 TN).

Unu kratero (diametro 8 km, en la Ŝtorma Maro) sur la Luno estas nomita omaĝe al li, same la asteroido 1573 Väisälä. La kosmoesplora centro de la Universitato de Turku portas la nomon Väisälä-Instituto por Kosma Fiziko kaj Astronomio, akronime (el la angla nomo) VISPA.

Yrjö Väisälä havis tian kleron kaj lertecon en solvado de problemoj, ke li estis ŝerce nomata, laŭ la loko de lia observatorio, la Sorĉisto de Tuorla. Ekzistas ankaŭ tiunoma libro (Tuorlan taikuri, en la finna) pri li.

Profesoro Väisälä estis konata ankaŭ kiel esperantisto. Li estis fakdelegito de UEA pri astronomio kaj membro de la Honora Patrona Komitato de UEA. Li aktivis kiel prezidanto de Internacia Scienca Asocio Esperantista ĝis sia morto. Plurajn el la asteroidoj, kiuj li eltrovis, li nomis laŭ Esperanta temo, inter ili 1421 Esperanto (trovita en 1936) kaj 1462 Zamenhof (1938).