Bořivoj la 1-a: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 12: Linio 12:
| religio = [[kristanismo]]
| religio = [[kristanismo]]
}}
}}
'''Bořivoj la 1-a''' {{Aŭdio|Bořivoj la 1-a.ogg|aŭskultu prononcadon de la nomo}} (naskiĝis inter 852{{Necerta dato|naskiĝjaro nekonata}} kaj 855{{Necerta dato|naskiĝjaro nekonata}}, mortis inter 888{{Necerta dato|mortojaro nekonata}} kaj 891{{Necerta dato|mortojaro nekonata}}) estis la unua historie certa reganto de [[Reĝlando Bohemio|Bohemio]] kaj samtempe la unua reganto [[kristano|kristana]]. Laŭ la kroniko de [[Kosmas]] li estis [[Přemyslidoj|Přemyslido]] kaj filo de fabla Hostivít. Oni pensas, ke [[Fulda|Fuldaj]] analoj de [[frankoj]] skribas pri li kiel pri princo Goriwei.
'''Bořivoj la 1-a''' {{Aŭdio|Bořivoj la 1-a.ogg|aŭskultu prononcadon de la nomo}} (naskiĝis inter 852{{Necerta dato|naskiĝintoj}} kaj 855{{Necerta dato|naskiĝintoj}}, mortis inter 888{{Necerta dato|mortintoj}} kaj 891{{Necerta dato|mortintoj}}) estis la unua historie certa reganto de [[Reĝlando Bohemio|Bohemio]] kaj samtempe la unua reganto [[kristano|kristana]]. Laŭ la kroniko de [[Kosmas]] li estis [[Přemyslidoj|Přemyslido]] kaj filo de fabla Hostivít. Oni pensas, ke [[Fulda|Fuldaj]] analoj de [[frankoj]] skribas pri li kiel pri princo Goriwei.


== La vivo de Bořivoj kaj postaj spekulacioj pri li ==
== La vivo de Bořivoj kaj postaj spekulacioj pri li ==

Kiel registrite je 18:47, 1 dec. 2021

Bořivoj la 1-a
Duko de Bohemio
Bapto de princo Bořivoj kaj lia edzino Ludmila
Bapto de princo Bořivoj kaj lia edzino Ludmila
Regado 875?-889?
Antaŭulo nekonata
Sekvanto (Svatopluk la 1-a) Spytihněv la 1-a
Persona informo
Bořivoj I.
Naskiĝo ĉ. 855
en Duklando Bohemio
Morto ĉ. 890
en Duklando Bohemio
Religio kristanismo
Familio
Dinastio Přemyslidoj vd
Patro Hostivít vd
Edz(in)o Ludmila de Bohemio vd
Infanoj Vratislav la 1-aSpytihněv la 1-a vd
Profesio
Okupo monarko vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Bořivoj la 1-a Pri tiu ĉi sono aŭskultu prononcadon de la nomo (naskiĝis inter 852? kaj 855?, mortis inter 888? kaj 891?) estis la unua historie certa reganto de Bohemio kaj samtempe la unua reganto kristana. Laŭ la kroniko de Kosmas li estis Přemyslido kaj filo de fabla Hostivít. Oni pensas, ke Fuldaj analoj de frankoj skribas pri li kiel pri princo Goriwei.

La vivo de Bořivoj kaj postaj spekulacioj pri li

La persono de Bořivoj estas konata el kelkaj historiaj aŭ literaturaj fontoj. Celo de tiuj ĉi fontoj ne estis ĉiam desegni la pasintecon fidele, sed montri ĝin bela por aŭtoro, la latina eklezio aŭ samtempa reganto, kaj laŭokazajn truojn en la vico de okazaĵoj kompletigis fantazio de aŭtoro, inspirata iam per aliaj okazoj. Tion faris ofte ankaŭ Kosmas.

La sidejo de Bořivoj eble estis devene Levý Hradec. Li estis edziĝinta kun Ludmila (poste sanktigita) el gento de Pšovanoj aŭ Serboj. El tiu ĉi edziĝo ekestis kelkaj gefiloj, el kiuj estas konataj nur liaj filoj kaj sekvantuloj Spytihněv la 1-a kaj Vratislav la 1-a.

En la jaro 872 li subtenis la grandmoravian princon Svatopluk-on en lia konflikto kun la orientfranka reĝo Ludoviko la Germano kaj en tiu tempo Bohemio estis ankaŭ dependa pri Grandmoravia regno.

Laŭ la legendo de Kristiano Strachkvas Bořivoj kun sia edzino akceptis la bapton de la ĉefepiskopo Metodo. Precizigo de la dato estas problema, plej ofte oni metas ĝin ĉirkaŭ la jaro 880, D. Třeštík mencias la jaron 883.

Bořivoj konstruigis en Levý Hradec la unuan kristanan preĝejon en Bohemio, rotondon konsekritan al sankta Klemento. Dum lia regado en Bohemio komencis vastiĝi la kristana religio. Okaze de sia bapto Bořivoj ankaŭ agnoskis la superregadon de Svatopluk. La politika evoluo (akcepto de kristanismo kaj politika dependo pri Granda Moravio) kaŭzis eĉ ribelon de ĉeĥaj eminentuloj kaj mallongdaŭran forpelon de Bořivoj, dum kiu ekregis princo Strojmír, ĉeĥo ekzilanta en Bavario.

Estas eble, ke Bořivoj venkis la ribelon kun helpo de Svatopluk. Male Kristián skribas, ke la ĉeĥoj mem forpelis Strojmír-on kaj denove Bořivoj-on surtronigis. Poste Bořivoj konstruigis sur krutaĵo super rivero Vltava pluan kristanan preĝejeton, konsekritan ĉifoje al Maria La Virgulino. Tio okazis proksime de altaĵo Žiži, kie ekzistis eble pagana oferejo. Staris ĉi tie ankaŭ ŝtona princa trono, kien estis solene seĝigitaj novaj regantoj, elektitaj de triba eminentaro. Tiamaniere esprimis la princo la venkon super la paganaj ribelintoj.

Antaŭaj historiistoj opiniis, ke Bořivoj poste translokiĝis kaj komencis konstrui Pragan burgon. Hodiaŭ oni alskribas la konstruadon sur la praga altaĵo nur al la sekvanto de Bořivoj Spytihněv la 1-a (vidu ekz. laborojn de D. Třeštík).

Bořivoj mortis versimile en la jaro 889 aŭ 888, post li ekregis por mallonga tempo grandmoravia princo Svatopluk kaj post lia morto en la jaro 895 la filo de Bořivoj, Spytihněv la 1-a.

Laŭ kelkaj teorioj Bořivoj devenis el Granda Moravio, ne el Bohemio. Laŭ antropologiaj esploroj de lia ostaro kunigis lin kun Svatopluk la sama sangogrupo kaj ankaŭ rara anomalio de oreldukto. Estas do eble, ke li estis parenco de Svatopluk, probable lia kuzo (eble filo de grandmoravia princo Rostislav). Dum ekesto de literaturaj fontoj regis en Moravio ĉeĥaj regantoj de katolika kredo, do ne estis intereso propagandi apartenon de la unua historia Přemyslido al moravia dinastio kaj greka kredo. Malnovslava legendo pri ermito Ivan laŭvorte asertas, ke Bořivoj estis de greka kredo.