Torpedo: Malsamoj inter versioj
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Haruo (diskuto | kontribuoj) Neniu resumo de redakto |
(Neniu diferenco)
|
Kiel registrite je 09:14, 21 sep. 2006
Torpedo estas armilo, speco de kuglego aŭ misilio, kiu veturas sur aŭ sub la akva surfaco de unu veturilo (ŝipo, helikoptero, aviadilo) al alia (kutime ŝipo), kie ĝi eksplodas celante damaĝi kaj se eble sinkigi la alian ŝipon.
Moderna torpedo ofte enhavas avangardajn teknikilojn por stiri ĝin kaj por senti la alproksimiĝon de la celpunkto.
Kaiten estis speco de torpedo portanta sinmortigantan piloton; ĝin kreis kaj uzis la japana mararmeo en la fina parto de la dua mondmilito.