Ĉaro: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 17: Linio 17:


== Vidu ankaŭ ==
== Vidu ankaŭ ==
* [[Tendoĉaro]]
* [[Armea ĉaro]]
* [[Kaleŝo]]
* [[Kaleŝo]]
* [[Tendoĉaro]]


== Notoj ==
== Notoj ==

Kiel registrite je 20:41, 7 jan. 2022

Hitita ĉaro.
Nuntempa ĉarumo aŭ manĉareto.

Ĉaro estas antikva durada veturilo por kurludoj, bataloj, en kiu oni ne sidis, sed ĉiam staris (armea ĉaro).

Ĉaro povas esti ŝarĝveturilo aŭ solena radveturilo (funebra ĉaro).

Laŭ Francisko Azorín Ĉaro estas simple Maldelikata veturilo, ofte durada.[1] Kaj li indikas etimologion el sanskrita car (kuri) kaj de tie la latina carrus. Li aldonas terminon ĉareto por mane rulebla partilo (?).[2]

Tipoj

Ĉareto estas durada malgranda ĉaro, kiun oni puŝas aŭ tiras per du timonetoj.

Ĉareto estas ankaŭ la movebla parto de skribmaŝino, konsistanta ĉefe el kaŭĉuka cilindro, ĉirkaŭ kiu volviĝas la papero, k el la ĝin portanta ĉasio.

Ĉarumo estas malgranda ĉareto, kiun oni puŝas aŭ tiras per du timonetoj, kaj kiu ruliĝas sur unu sola rado, posta aŭ meza.

Kromĉaro estas gondolforma ĉareto alkroĉita ĉe la flanko de motorciklo.

Vidu ankaŭ

Notoj

  1. Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 49.
  2. Azorín, samloke.