Terpinila formiato: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Fluxbot (diskuto | kontribuoj)
Linio 164: Linio 164:
{|cellspacing=10 cellpadding=10 border=5
{|cellspacing=10 cellpadding=10 border=5
|
|
[[Dosiero:A-terpinyl formate3D.png|70px|α-terpinila formiato]]+[[Dosiero:Anisyl cinnamate3D.png|70px|anizila cinamato]]<math>\mathsf{ \xrightarrow [\,]{}\, }</math>[[Dosiero:A-terpinyl cinamate3D.png|70px|α-terpinila cinamato]]+[[Dosiero:Anisyl formate3D.png|70px|anizila formiato]]
[[Dosiero:A-terpinyl formate3D.png|70px|α-terpinila formiato]]+[[Dosiero:Anisyl cinnamate3D.png|70px|anizila cinamato]]<math>\mathsf{ \xrightarrow [\,]{}\, }</math>[[Dosiero:A-terpinyl cinamate3D.png|70px|α-terpinila cinamato]]+[[Dosiero:Anisyl formate 3D.png|70px|anizila formiato]]
|-
|-
|}
|}
</center>
</center>

===Reakcio 5===
===Reakcio 5===
* Reakcio kun [[klorida acido]]:
* Reakcio kun [[klorida acido]]:

Kiel registrite je 00:57, 10 jan. 2022

Terpinila formiato
terpinila formiato
Plata kemia strukturo de la Terpinila formiato
terpinila formiato
Tridimensia kemia strukturo de la Terpinila formiato
Alternativa(j) nomo(j)
  • Formiato de α-terpinila
  • α-terpinila metanoato
  • α-terpinila estero de la formiata acido
Kemia formulo
C11H18O2
CAS-numero-kodo 2153-26-6
ChemSpider kodo 15677
PubChem-kodo 16537
Fizikaj proprecoj
Aspekto senkolora aŭ flaveca likvaĵo kun pinodoro
Molmaso 182,263 g·mol-1
Denseco 0,981g cm−3
Bolpunkto 220°C[1]
Refrakta indico  1,4710
Ekflama temperaturo 97 °C
Solvebleco Akvo:0,031 g/L
Mortiga dozo (LD50) 4800 mg/kg (buŝe)
Sekurecaj Indikoj
Riskoj R36/37/38
Sekureco S26 S37
Pridanĝeraj indikoj
Danĝero
GHS Damaĝo Piktogramo
07 – Toksa substanco
GHS Signalvorto Averto
GHS Deklaroj pri damaĝoj H412
GHS Deklaroj pri antaŭgardoj P273, P501
Escepte kiam indikitaj, datumoj estas prezentataj laŭ iliaj normaj kondiĉoj pri temperaturo kaj premo
(25 °C kaj 100 kPa)

Terpinila formiatoC11H18O2 estas kemia kombinaĵo, apartenanta al la funkcia grupo de la esteroj de la formiata acido kaj terpineolo, senkolora aŭ flaveca likvaĵo kun florodoro, uzata kiel gustiga kaj odorigagento. Kutime ĝi estiĝas per kondensiĝa reakcio aŭ per esterigo de Fischer-Speyer kun sulfata acido kiel katalizilo. Terpinila formiato estas malmulte solvebla en akvo, sed estas solvebla en alkoholo, duetila etero, kloroformo kaj plejmulto el la organikaj solvantoj.

Terpinila formiato ankaŭ uzatas en parfumfabrikado kaj medicinaĵojn pro ĝiaj antioksidigaj proprecoj. Ĝi reakcias kun acidoj kaj alkoholoj liberigante grandan kvanton da energio kaj varmo. Fortaj oksidigaj acidoj povas kaŭzi eksplodan reakcion sufiĉe altan por ekbruli la produktojn de la reakcio. Granda amaso da varmo ankaŭ liberiĝas per interagado de la estero kun kaŭstikaj solvaĵoj. Terpinila formiato posedas antifungajn proprecojn kaj aktivecojn kontraŭ diversaj fungoj tiaj kiaj Aspergillus, Fuzarium kaj Rhizopus specioj.

Sintezoj

Sintezo 1

formiata acido+terpineoloα-terpinila formiato+akvo

Sintezo 2

  • Preparado per traktado de formiata anhidrido kaj terpineolo:

formiata anhidrido+terpineoloα-terpinila formiato+formiata acido

Sintezo 3

terpinila klorido+formiata acidoα-terpinila formiato+klorida acido

Sintezo 4

natria formiato+terpinila kloridoα-terpinila formiato+natria klorido

Sintezo 5

α-terpinila acetato+metila formiatoα-terpinila formiato+metila acetato

Sintezo 6

  • Per transigo de la terpinila radikalo inter terpinila benzoato kaj formiata acido:

α-terpinila benzoato+formiata acidoα-terpinila formiato+benzoata acido

Reakcioj

Reakcio 1

  • Hidrolizo de la terpinila formiato:

α-terpinila formiato+akvoterpineolo+formiata acido

Reakcio 2

  • Sapigo de la terpinila formiato:

α-terpinila formiato+natria hidroksidoterpineolo+natria formiato

Reakcio 3

  • Reduktigo de la terpinila formiato:

α-terpinila formiatoformaldehido+terpineolo

Reakcio 4

α-terpinila formiato+anizila cinamatoα-terpinila cinamato+anizila formiato

Reakcio 5

α-terpinila formiato+klorida acidoformiata acido+terpinila klorido

Reakcio 6

α-terpinila formiato+amoniakoformamido+terpineolo

Literaturo

Referencoj