Vajro: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
YurikBot (diskuto | kontribuoj)
e robot Modifying: es:Vero (heráldica)
Thijs!bot (diskuto | kontribuoj)
e robot Adding: nl:Vair (heraldiek)
Linio 28: Linio 28:
[[fr:Vair]]
[[fr:Vair]]
[[it:Vaiato]]
[[it:Vaiato]]
[[nl:Vair (heraldiek)]]

Kiel registrite je 23:31, 29 sep. 2006

Fakvorto de Heraldiko, Vajro estas pelto, prezentanta helmetformajn bildojn jen el arĝento, jen el lazuro, alterne arigitaj en horizontalaj vajro-vicoj (bildo 1). En normala grandeco, la ŝildon kovras kvar vajrovicoj. Vajro bildigas la peltoj de siberia sciuro - (Sciurus vulgaris varius), kun blanka ventro, kaj blu-griza dorso.

Ekzistas multaj variantoj :

  • Palisa vajro : senvertikala alterno, la helmetoj konsistigas samkolorajn vertikalajn vicojn (palisojn) (bildo 2) ;
  • Kontraŭvajromalvajro : helmetoj kuniĝas per bazoj kaj pintoj (bildo 3) ;
Noto: En nPIV Kontraŭvajro estas erare difinita kiel palisa.
  • Vajreto : malgrandaj helmetoj kiuj ebligas ĉeesto de ses vajr-vicoj sur la ŝildo;
  • Vajrego : dikaj helmetoj (malpli ol kvar vajr-vicoj) ;

Kaj ekzistas multaj aliaj:

La bazaj formoj postulas ke la helmetoj el lazuro havas pinton ĉe la supro. Oni duobligas la nombroj de la variantoj nur renversante ilin

  • Renversita vajro: la helmetoj el lazuro havas pinton ĉe la malsupro (bildo 4)

Se oni uzas alian koloron ol arĝento kaj lazuro, ne plu temas pri vajro sed pri "vajrumita" (kun la respondaj variantoj: kontraŭvajrumita, trabe vajrumita, vajretumita...) el <nomo de la koloro de la duon-helmeto supre dekstre> kaj <nomo de la alia koloro>:

  • Vajrumita el gorĝo kaj oro (bildo 5)
  • Kontraŭvajrumita el sinoplo kaj gorĝo (bildo 6, kiu estas ne regula pro uzado de du farboj: pelto konsistas el kunigo de unu farbo kun unu metalo)

La uzado de helmetoj kiel desegn-motivo estas relative moderna. Antaŭe uziĝis ondaj formoj, foje T-formoj. Tio ŝajne dependas nur de modo aŭ kutimo, kaj ne modifas la identigan valoron de la blazono.