Jouko Lindstedt: Malsamoj inter versioj
[nekontrolita versio] | [nekontrolita versio] |
Piechjo (diskuto | kontribuoj) eNeniu resumo de redakto |
Piechjo (diskuto | kontribuoj) eNeniu resumo de redakto |
||
Linio 3: | Linio 3: | ||
* kiel esperanta edukanto kaj verkinto de la [[Hejma vortaro]]. |
* kiel esperanta edukanto kaj verkinto de la [[Hejma vortaro]]. |
||
* kiel kunverkinto de la [[Manifesto de Raŭmo]]. |
* kiel kunverkinto de la [[Manifesto de Raŭmo]]. |
||
* kiel la Esperantisto de la Jaro en 2000 (kun [[Hans Bakker]] kaj [[Maŭro La Torre]]), nomumita de [[La Ondo de Esperanto]]. |
* kiel la [[Esperantisto de la Jaro]] en 2000 (kun [[Hans Bakker]] kaj [[Maŭro La Torre]]), nomumita de [[La Ondo de Esperanto]]. |
||
Lia nuntempa esplorado inkluzivas temojn rilatajn al la lingvoj la bulgara, la [[makedonia]] kaj Esperanto, kaj al [[lingvopolitiko]]. |
Lia nuntempa esplorado inkluzivas temojn rilatajn al la lingvoj la bulgara, la [[makedonia]] kaj Esperanto, kaj al [[lingvopolitiko]]. |
Kiel registrite je 19:01, 14 okt. 2006
Jouko Lindstedt (n. 1955) estas profesoro en Instituto pri Slavistiko kaj Baltologio de Universitato de Helsinko. Li disertis pri semantiko de la bulgara lingvo en 1985 kaj okupiĝas ankaŭ pri Esperanto. Jouko Lindstedt estas membro de Akademio de Esperanto kaj konata en Esperantio
- pri sia estimpropono pri la nombro de esperantoparolantoj en la mondo.
- kiel esperanta edukanto kaj verkinto de la Hejma vortaro.
- kiel kunverkinto de la Manifesto de Raŭmo.
- kiel la Esperantisto de la Jaro en 2000 (kun Hans Bakker kaj Maŭro La Torre), nomumita de La Ondo de Esperanto.
Lia nuntempa esplorado inkluzivas temojn rilatajn al la lingvoj la bulgara, la makedonia kaj Esperanto, kaj al lingvopolitiko.
Jouko Lindstedt
La nombro de esperantoparolantoj
En 1996 Jouko Lindstedt taksis la nombron pri parolantoj de Esperanto jene:
- 1 000 havas Esperanton kiel la denaskan lingvon.
- 10 000 parolas ĝin flue, kvazaŭ denaske.
- 100 000 povas uzi ĝin por efika komunikado.
- 1 000 000 konas la elementojn de ĝi.
Lindstedt klarigas, ke temas pri tre neprecizaj ciferoj; ili celas diri, ekzemple, ke "se oni taksas la nombron de la denaskaj esperantistoj nur en centoj, povas esti tro malmulte, sed ne troviĝas multaj miloj da ili".
Laŭ sugestoj de Lindstedt, Edmund Grimley Evans modifis la skemon per aldoni, ke
- 10 000 000 iam iom studis ĝin.
Eksteraj ligiloj
Hejmpaĝo de Jouko Lindstedt en Esperanto.
Intervjuo je laŭreatiĝo kiel Esperantisto de la Jaro.