Jouko Lindstedt: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
eNeniu resumo de redakto
eNeniu resumo de redakto
Linio 17: Linio 17:


Lia nuntempa esplorado inkluzivas temojn rilatajn al la lingvoj la bulgara, la [[makedonia]] kaj Esperanto, kaj al [[lingvopolitiko]].
Lia nuntempa esplorado inkluzivas temojn rilatajn al la lingvoj la bulgara, la [[makedonia]] kaj Esperanto, kaj al [[lingvopolitiko]].



== La nombro de esperantoparolantoj ==
== La nombro de esperantoparolantoj ==

Kiel registrite je 22:32, 14 okt. 2006

Jouko Lindstedt

Jouko LINDSTEDT (n. 1955) estas profesoro en Instituto pri Slavistiko kaj Baltologio de Universitato de Helsinko.

Li disertis pri semantiko de la bulgara lingvo en 1985 kaj okupiĝas ankaŭ pri Esperanto. Jouko Lindstedt estas membro de Akademio de Esperanto kaj konata en Esperantio

Lia nuntempa esplorado inkluzivas temojn rilatajn al la lingvoj la bulgara, la makedonia kaj Esperanto, kaj al lingvopolitiko.


La nombro de esperantoparolantoj

En 1996 Jouko Lindstedt taksis la nombron pri parolantoj de Esperanto jene:

  • 1 000 havas Esperanton kiel denaskan lingvon.
  • 10 000 parolas ĝin flue, kvazaŭ denaske.
  • 100 000 povas uzi ĝin por efika komunikado.
  • 1 000 000 konas la elementojn de ĝi.

Lindstedt klarigas, ke temas pri tre neprecizaj ciferoj; ili celas diri, ekzemple, ke "se oni taksas la nombron de la denaskaj esperantistoj nur en centoj, povas esti tro malmulte, sed ne troviĝas multaj miloj da ili".

Laŭ sugestoj de Lindstedt, Edmund Grimley Evans modifis la skemon per aldoni, ke

  • 10 000 000 iam iom studis ĝin.[1]

Eksteraj ligiloj

Hejmpaĝo de Jouko Lindstedt en Esperanto.

Intervjuo je laŭreatiĝo kiel Esperantisto de la Jaro.