Thomas Urquhart: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Jim Henry (diskuto | kontribuoj)
korekti fermon de komento; aldoni ligilojn
Jim Henry (diskuto | kontribuoj)
Linio 66: Linio 66:
* [http://www.scottishcorpus.ac.uk/corpus/search/document.php?documentid=599 Prelego pri la verkoj de Sir Thomas Urquhart] de D-ro John B. Corbett
* [http://www.scottishcorpus.ac.uk/corpus/search/document.php?documentid=599 Prelego pri la verkoj de Sir Thomas Urquhart] de D-ro John B. Corbett
* [http://www.slainte.org.uk/scotauth/urquhdsw.htm Sir Thomas Urquhart, Man of letters & Translator, 1611-1660] el ''Discovering Scottish writers''
* [http://www.slainte.org.uk/scotauth/urquhdsw.htm Sir Thomas Urquhart, Man of letters & Translator, 1611-1660] el ''Discovering Scottish writers''
* [http://www.geo.ed.ac.uk/scotgaz/people/famousfirst1619.html
* [http://www.geo.ed.ac.uk/scotgaz/people/famousfirst1619.html Informo el ''The Gazetteer for Scotland'']
Informo el ''The Gazetteer for Scotland'']





Kiel registrite je 17:25, 18 okt. 2006

Sir Thomas Urquhart (foje literumita Urchard) ['tam.əs 'ur.ʧart] (1611-1660?) estis skota soldato, verkisto kaj tradukisto, plej fama en anglalingvaj landoj pro sia traduko de la romanoj de François Rabelais kaj en la interlingvistika komunumo pro sia "universala lingvo" proponita en siaj verkoj Ekskybalauron kaj Logopandecteision.

Vivo

Li naskiĝis en malnova terenposedanta familio en la duoninsula urbeto Cromarty en la nordo de Skotlando. Dum la frua epoko de reĝa regado en Skotlando, lia familio estis malriĉa, tamen respektata, kaj al tiu familio la reĝo donis iom da tero en Cromarty. Poste la familio pli riĉiĝis, kaj loĝis en grandioza kastelo en la regiono nomata Urquhart. Tiu kastelo jam de longe ruiniĝis, kaj estas ia vizitindaĵo por turistoj.

Ekde la aĝo de 11 jaroj li ĉeestis la King's College (Reĝa Kolegio) en Aberdeen. Dum la kolegoj ludis, ĉasis bestojn, amuzis sin, li dediĉis sian energion al „studado de optiko, misteroj de natura filozofio, kiel trovi longitudon sur la terglobo..." kaj similaj aferoj.

Poste, li vojaĝis en 16 landoj de kontinenta Eŭropo, kaj flue lernis multajn lingvojn. Li revenis en 1636. En 1639 li partoprenis reĝisman militan agadon, kaj estis kavalirigita en 1641 de la reĝo Charles I pro lia subteno. Tiujare li eldonigis sian unuan libron, Epigrams, Divine and Moral (Epigramoj teologiaj kaj moralaj).

Lia patro mortis en 1642, kaj heredigis al li (la plej aĝa filo) posedaron kun pezaj ŝuldoj. Post tio la kreditoroj de lia patro daŭre ĝenadis lin, kiel li plendas multpaĝe en sia Logopandecteision (1653). Li loĝis en kontinenta Eŭropo kelkajn jarojn por ŝpari monon, sed revenis en 1645 kaj eldonigis sian duan libron, Trissotetras, verko pri trigonometrio.

En 1648 li partoprenis reĝisma militagado ĉe Iverness. Li estis nomita perfidanto de la parlamento, sed ŝajne ne suferis punon. Du jarojn poste li batalis helpe al Charles II en la Batalo de Worcester. La reĝisma armeo estis tute venkita kaj Urquhart kaptiĝis kaj enkarceriĝis. Li perdis ĉiujn siajn manuskriptojn, kiujn li havis kun si (poste li kulpigis tion pri la fakto, ke li ne povis eldoni la gramatikon de sia universala lingvo kiel promesita), kaj perdis ankaŭ ĉiujn siajn posedaĵojn. Li estis karcerigita unue ĉe la Turo de Londono kaj poste ĉe Windsor, sed ĝuis sufiĉan liberecon en siaj kaptejoj. Li verkis tie Pantochronachanon, verko en kiu li asertis sian genealogion ekde Adamo tra 153 generacioj, kaj Ekskybalauron, or The Discoverie of a most Exquisite Jewel (La malkovro de tre altkvalita ĵuvelo), apologio pro Skotlando, ankaŭ entenanta vivhistorian romanon pri James Crichton kaj unuan priskribon de sia universala lingvo.

En 1652 Oliver Cromwell permesis lin foriri, kaj li revenis al Cromarty. Baldaŭ poste li eldonigis sian Logopandecteision, parte pri sia universala lingvo kaj parte pri la malico de siaj kreditoroj, kaj la unuajn du librojn de sia traduko de la verkoj de Rabelais.

Urquhart revenis al kontinenta Eŭropo iam post 1653, eble pro kondiĉo de lia permeso elkarceriĝi; ni scias malmulton pri lia vivo post tio. Li plej verŝajne mortis ne pli malfrue ol 1660, ĉar lia pli juna frato ekprenis la heredajn titolojn tiujare. Ekzistas legendo, ke Urquhart mortis pro rida ikto kiam li aŭdis pri la restarigo de Charles II.

Verkoj

  • Epigrams, Divine and Moral (1641)
  • Trissotetras (1645)
  • Pantochronachanon (1652)
  • Ekskybalauron, or The Discoverie of a most Exquisite Jewel ("La malkovro de tre altkvalita ĵuvelo") (1652)
  • Logopandecteision (1653)
  • The Works of Rabelais ("Verkoj de Rabelais") (Libroj I kaj II, 1653; Libro III, 1693) - La trian libron redaktis kaj kompletigis Peter Anthony Motteux post la morto de Urquhart.

Artikolo el Monato

La nomo Thomas Urquhart [tomas urTcart] estas tute ne konata en la mondo. Sed li estis gravulo inter la plej kleraj kaj lertaj pensuloj de la mondo. Li vivis inter la jaroj 1611 kaj 1660. Eĉ en lia hejmlando, Skotlando, oni ne multon scias pri li. Lia familio estis malriĉa, tamen respektata dum la frua epoko de reĝa regado en Skotlando, kaj al tiu familio la reĝo donis iom da tero en la duoninsulo Cromarty [krómarti] en la nordo de Skotlando. Poste, kiam pli da riĉeco venis, ili loĝis en grandioza kastelo en la regiono nomata Urquhart. Tiu kastelo jam de longe ruiniĝis, kaj estas ia vizitindaĵo por turistoj. Jamje la aĝo de 11 jaroj li estis invitita membriĝi al prestiĝa kolegio en sia lando, en Aberdeen [Abadín]. Tie li komencis montri sian talenton. Dum la kolegoj ludis, ĉasis bestojn, amuzis sin, li dediĉis sian energion al „studado de optiko, misteroj de natura filozofio, kiel trovi longitudon sur la terglobo..." kaj similaj aferoj. Li eliris ta kolegion kaj multege vojaĝis en 16 landoj, kie li lernis plurajn lingvojn. Parolante ilin tiom bone, ke oni kredis lin loĝanto de la lando.

Li studis astronomion, trigonometrion, kaj sen helpo de Pitagoro li sukcesis trovi la kvadratan areon de cirkloj. Li eltrovis la kaúzon de la diverseco de koloroj, kreis kemian nomenklaturon, kiu estas eĉ nun uzata, kaj funde esploris la kompleksaĵojn de lingvistiko. Li studis genealogion ĝis tiu grado, ke li spuris sian antaŭularon tra la jarcentoj malantaúen ĝis Adamo kaj Evo en la edena ĝardeno!

Ankoraŭ lia tradukado de la verkoj de Rabelais [rablé] el la franca lingvo en la anglan estas alte taksata. Li estis fervora subtenanto de la reĝa familio, eĉ post la kunigo de la tronoj de Skotlando kaj Anglio. Kiam venis la periodo de senreĝeco en Anglio, sub la superregado de Oliver Cromwell [óliva kromŭel], li batalis kontraŭ la tiama registaro.

Pro tio oni enkarcerigis lin en la Turo de Londono dum pluraj jaroj. Kiam li estis libera, li ekloĝis en Londono ĉe amika familio nomata Spilsbury [spílzberi]. Tien li alportigis ĉiujn siajn dokumentojn en multegaj grandaj pakoj kaj kofroj. Tie troviĝis la verkoj pri la sciencaj laboroj, poeziaj verkoj, klarigoj pri liaj teknikaj eltrovoj, dokumentoj kaj nebinditaj libroj nombrantaj milojn da unuopaj paĝoj. Ili estis en la subtegmenta privata ĉambro, kiam la soldatoj de Cromwell suspektis lin pri kontraŭregistaraj komplotoj. La soldatoj, ne kapablaj legi la materialon, akuzis lin pri perfidado. Ili jetis liajn foliojn en la straton, bruligis multegajn, kaj la vento kaj vetero detruis grandajn kvantojn de liaj trezoroj. Lia vivo estis preskaŭ plene detruita de malkleraj soldatoj. Tamen li sukcesis kapti, el 1200 presitaj folioj, nur kvin aŭ ses foliojn, kiuj portis proksimume 40 paĝetojn de la verko, kiu havas por ni nun specialan grandan intereson. Gi estis la unua en la mondo Universala Lingvo. Li dum jaroj estis studinta la problemojn pri manko de komuna lingvo. Ne nur tion: li kreis lingvon, kiu estis multege pli logika, esprimoplena, preciza, kaj riĉa ol ĉiu ajn ekzistinta lingvo. Tamen, bedaŭrinde nur la enkondukaj paĝoj travivis la teruran atakon. Proksimume 40 paĝoj, kiuj portas nur la enkondukajn vortojn kaj detalan klarigon, eksplikon, pri la formo de la lingvo. Eĉ ne unu ekzemplo el la vortstoko ekzistas. En Britio estis kutime dediĉi libron al iu patrono; lia libro estis ,Dediĉita al Neniu". Tia li estis. Sed la paĝoj montras, ke tiu lingvo ja estas eksterordinara. La titolo de la lingvo estas Logopandekteision. Ĝin oni lernus el ses libroj, kies originalaj titoloj estis absolute netradukeblaj, pro ilia noveco kaj inventita enhavo. Jen: NEAUDETHAUMATA, CHRESTASEBEIA, CLERONOMAPORIA, CHRYSTEOMYTES, NELEODECASTES, PHILOPONAUESIS.

Pri la formo de la lingvo li aliloke donas ian informon. „Ĉiu vorto havas minimume 10 sinonimojn." „La lingvo havas 12 vortokategoriojn, dum aliaj lingvoj havas nur 8." „En kazoj de la deklinacieblaj vortokategorioj ĝi superas ĉian alian lingvon; dum aliaj havas 5 aŭ 6 formojn, mia lingvo havas 10, krom la nominativo." „En la lingvo -„Ĉiu vorto signifas la samon legata de antaŭe kaj de malantaŭe." „Se oni inversigas la literojn, ankoraŭ la vorto havas saman signifon." Tiuj vortoj estis fine presitaj, kaj eldonitaj en la jaro 1653, kaj ekzistas ankoraŭ pluraj kadukaj flavfoliaj ekzempleroj en gravaj bibliotekoj.


Urquhart en fikcio

Urquhart aperas en la novelo "Sir Thomas's Logopandocy" de Alasdair Gray (en lia novelaro Unlikely Stories, Mostly); la novelo pastiĉas Ekskybalauron kaj Logopandecteision.

En la romano Rebel Angels (Ribelantaj anĝeloj) de Robertson Davies, la rolulo Urquhart McVarish asertas ke li estas pranepo de Sir Thomas Urquhart.

Urquhart kaj lia universala lingvo havas gravan rolon en la romano A Hand-book of Volapük (Manlibro de Volapuko) de Andrew Drummond.

Referaĵoj

  • Boston, Richard (1975). The Admirable Urquhart. London: Gordon Fraser.
  • Willcock, John (1899). Sir Thomas Urquhart of Cromartie, Knight. Edinburgh and London: Oliphant, Anderson & Ferrier. (Reta teksto ĉe Internet Archive (skanbildoj))
  • "Skota geniulo" de Will Green. Monato, 9/1998, p. 14.[1]

Eksteraj ligiloj