Fatvo: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
YurikBot (diskuto | kontribuoj)
e robot Adding: ar, fi
FlaBot (diskuto | kontribuoj)
e robot Adding: simple:Fatwa
Linio 37: Linio 37:
[[pl:Fatwa]]
[[pl:Fatwa]]
[[pt:Fatwa]]
[[pt:Fatwa]]
[[simple:Fatwa]]
[[sv:Fatwa]]
[[sv:Fatwa]]

Kiel registrite je 02:10, 16 nov. 2006

Fatvo (فتوى) (skribita eĉ en esperantaj tekstoj ofte FatwaFatwa-o, laŭ nacilingva modelo, eble plua esperantigo fatvao; plurale laŭ arab prononco: fatâwâ, ar:فتاوى) estas islama juĝa ekspertizo, kiu estas eldonita de muftio (specialisto pri islama jurscienco "fikho") pri iu speciala temo. Ĝenerale, la fatvo estas ellasita pro peto de unuopulo aŭ juristo (mustafti) por klarigi la demandon. Ĉar la sunaana islamo ne havas klerikaron, ne ekzistas akceptitaj kutimoj pri tio, kiu rajtas eldoni fatvon kaj kiu ne; kelkaj islamaj eruditoj pensas sin troŝarĝitaj per petoj.

Pro la multaj fatvoj, povas aperi kontraŭdiraj kaj konkuraj fatvoj.

En landoj kun islama juro, fatvojn eldonas la nacia religia gvidanto. Ofte li aŭ ŝi faras tion kun konsento de la registaro. En tiuj kazoj ĝi preskaŭ ne estas retirebla kaj havas la rangon de ŝtata leĝo.

Se du fatvoj kontraŭdiras unu la alian, la gvidantoj ellaboras kompromison.

En landoj, kie la ŝario ne validas, alfrontas kredantaj muslimoj ofte du kontraŭdirajn fatvojn. Tiukaze ili sekvas la propran religian gvidanton.

En januaro de 2005, la iraka ŝijaa gvidanto Ali Al-Sistani eldonis fatvon pri la deviga partopreno en la parlamentaj balotoj.


Fatvoj en la reto