Prakantonoj: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
YurikBot (diskuto | kontribuoj)
e robot Modifying: de:Urkanton
Thijs!bot (diskuto | kontribuoj)
e robot Adding: no:Urkanton
Linio 10: Linio 10:
[[de:Urkanton]]
[[de:Urkanton]]
[[nl:Oerkantons]]
[[nl:Oerkantons]]
[[no:Urkanton]]

Kiel registrite je 20:48, 24 nov. 2006

La prakantonoj estas la tri unuaj kantonoj de la Svisa Konfederacio: Urio, Ŝvico kaj Unterwalden (konsistanta el la du duon-kantonoj Nidvaldo kaj Obvaldo).

Ĝenerale oni difinas, ke la dato de ilia unuiĝo estis la 1-a de aŭgusto 1291, la dato de la subskribo de la Konfederacia Letero. Tamen jam antaŭ tio inter la prakantonoj ekzistis densa reto da interkonsentoj pri kunlaboro kaj helpo, sen ke unuopa momento povus klare esti nomita la fondomomento de Svislando.

El la konfederacio de tiuj prakantonoj dum la sekvaj jarcentoj per pliaj interkonsentoj pri kunlaboro kaj helpo, sed parte ankaŭ per milita ekspansio, evoluiĝis la nuna ŝtato Svislando.