Tiksotropio: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Enhavo forigita Enhavo aldonita
New page: '''Tiksotropio''' estas tiu propreco de kelkaj nenewtonaj fluidoj, kiuj montras tempodependan ŝanĝiĝon en la viskozeco, se la konstanta ŝera ŝarĝado ŝanĝiĝas. La nocio estas l...
(Neniu diferenco)

Kiel registrite je 15:04, 26 nov. 2006

Tiksotropio estas tiu propreco de kelkaj nenewtonaj fluidoj, kiuj montras tempodependan ŝanĝiĝon en la viskozeco, se la konstanta ŝera ŝarĝado ŝanĝiĝas. La nocio estas ligita al Herbert Freundlich.

Kelkaj mieloj montras tiksotropion, ekz. la erikeja kaj manuka mielo. Ĉe tiuj la viskozeco ŝanĝiĝas dum kirlado kaj la originala viskozeco reaperas post ioma ripoza.

Oni nomas la malon reopeksio, pri kiu okupiĝas reologio.