Uzanto-Diskuto:Sok Na Men Sui Lui: Malsamoj inter versioj

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio
Enhavo forigita Enhavo aldonita
→‎Sistemaj mesaĝoj: Mia retkonekto momente suferas teruran malrapidecon.
Neniu resumo de redakto
Linio 71: Linio 71:
== Bildoj ==
== Bildoj ==


Jeŝ, vi pravas, sed kelkfoje mi estas pigrema! ;-) Ĝis!--[[Vikipediisto:Internaciulo|<font color="#8888ff">I</font><font color="#6666ff">n</font><font color="#4444ff">t</font><font color="#2222ff">e</font><font color="#0000ff">r</font><font color="#0000dd">n</font><font color="#0000bb">a</font><font color="#000099">c</font><font color="#000077">i</font><font color="#000055">u</font><font color="#000033">l</font><font color="#000011">o</font>]] 15:41, 13. Dec 2006 (UTC)
Jeŝ, vi pravas, sed kelkfoje mi estas pigrema! ;-) Ĝis!--[[Vikipediisto:Internaciulo|<font color="#8888ff">I</font><font
== Pri mia antikva konto ==
Dankon, sed tiu nova konto estas plibona por mi, ĉar mi ne povas tajpi esperantajn literojn en ĉiu komputilo, kaj mia antaŭa konta kromnomo uzas esperantan literon =)
color="#6666ff">n</font><font color="#4444ff">t</font><font color="#2222ff">e</font><font color="#0000ff">r</font><font color="#0000dd">n</font><font color="#0000bb">a</font><font color="#000099">c</font><font color="#000077">i</font><font color="#000055">u</font><font color="#000033">l</font><font color="#000011">o</font>]] 15:41, 13. Dec 2006 (UTC)

Kiel registrite je 14:44, 15 dec. 2006

   Bonvenon al la Vikipedio en Esperanto, Sok Na Men Sui Lui!

Ĉi tio estas via diskutpaĝo, kiu utilos por ricevi mesaĝojn de la aliaj vikipediistoj. Vi ankaŭ disponas pri via vikipediista paĝo, kie vi povas meti informojn pri vi mem kaj pri viaj interesoj, listigi la lingvojn, kiujn vi komprenas, nomi la landon de kie vi venas, ktp. Vi povas fari tion tre elagnte enmetante en vian personan paĝon la ŝablonon {{BabelLando}}. Per tiu ŝablono via paĝo estos aŭtomate ordigita en la kategoriojn kiuj listigas la vikipediistojn laŭ lingvokapablo kaj devenlando. Pliajn klarigojn vi trovos rigardante {{BabelLando}}. Kaj se vi volas sciigi viajn interesojn, eluzu la Uzantajn skatolojn.

Se vi havas demandojn rigardu :
- la redaktan subportalon;
- helpon;
- tekston : "Kiel krei paĝon".
- Vikipedio:Nomoj de titoloj

Antaŭ ol ekredakti, nepre legu la apartan artikolon la perfekta ĝermo de artikolo.

En Vikipedio ekzistas diskutejo, kie vi povas fari demandojn, sugestojn kaj proponojn.

Por respondi al mesaĝo de alia vikipediisto bonvolu iri al ties diskutpaĝo, alikaze tiu ne rimarkos la informilon "Vi havas novan mesaĝon" — kaj estas eble ke vi ne ricevos respondon. Skribu vian mesaĝon en la fino de la diskutpaĝo kaj ne forgesu subskribi ĝin tajpante ~~~~ aŭ uzante la butonon .

Agrablan kunlaboradon deziras al vi.  -- Yekrats 10:35, 30. Nov 2006 (UTC)

Evangelio laŭ Mateo

Estimata! Mi tre dankas al vi pro la plibonigoj. Sed "evidenco" ne estas PIVa vorto. La tuta frazo, kiu ne estas mia, ne plaĉas al mi. Mi serĉos alian formon.--Albrecht 20:46, 5. Dec 2006 (UTC)

paĝino->paĝo

Vi certe korektis, ĝi estis mistraduko. --BACbKA 08:23, 6. Dec 2006 (UTC)

Sistemaj mesaĝoj

Kara ! eĉ mallongajn mesaĝojn indas traduki. Se ili ĉiuj estas sur la sama paĝo jam ŝparas iom da tempo simple malfermi la paĝon redaktocele kaj elkopii el ĝi, eĉ por mallongaj mesaĝoj, iel helpas aŭtomatigi la laboron. Indus funkciigi roboton por plenumi ĉi taskon sed mi ne jam kapablas verki kaj funkciigi taŭgan roboton, do rolas mi kiel roboto. Pri monatoj kun finaĵo -gen ŝajnas ke temas pri monatnomoj en genitiva formo kreitaj por la finna lingvo. Mi ne scias kie ili aperas sed eventuale signifus ke devus esti iel genetive (ĉu "de aprilo" ĉu "aprila"). Ĉiel ajn mi dankas pro la kunlaboro : ĝis nun mi preskaŭ sola zorgadis pri esperantigo de sistemaj mesaĝoj. Viaj helpoj ebligos ke ni plene kaj akurate havu esperantlingvan interfacon : atentu ke oftege aperas novaj mesaĝoj. Arno Lagrange  07:26, 7. Dec 2006 (UTC)

Tute prave la roboto devus havi la administrajn rajtojn : mi burokrato povas doni kaj robotan statuson kaj administrantajn rajtojn al uzulo. La roboto devus plenumi jenan taskaron :
  1. atingi sisteman mesaĝon el paĝo entenante nur finpretajn tradukojn
  2. elglui tradukitan version (povus esti markita per <eo></eo>)
  3. malfermi ties paĝon redaktocele ( &action=edit)
  4. alglui la esperantoversion
  5. konservi ŝanĝojn ( &action=submit)
  6. aliri sekvan mesaĝon kaj ripeti la proceson;
Kiu kapablas verki tian roboton ? AL @ 08:25, 7. Dec 2006 (UTC)
Fakte mi ĝis nun iom intuicie laboradis pri tiuj sistemaj mesaĝoj : tradukante tiujn kiuj mi trovis trafoliumante la projekton (tiukaze mi vidis en kiu kunteksto ili aperas). Pri -gen mi eksciis legante helppaĝon en la franca. Certe estas eble informiĝi pri la signifo kaj utilo de la mesaĝoj postsekvante la laboron de la evoluigistoj : mi ne ĝuste scias kie trovi la akuratajn informojn (sourceforge ? test.vikio ? MediaWiki.vikio ? bugzilla ? ĉu indas aboni retgrupon, ĉeesti tujmesaĝajn IRC-grupojn ? ). Se vi trovos bonvolu sciigi tion en verkota helppaĝo Helpo:Akurata esperantigo de sistemaj mesaĝoj AL @ 08:36, 7. Dec 2006 (UTC)
Mia komputilo havas ambaŭ operaciumilojn Linukso kaj Vindozo. Tamen mi preferus ke funkciigu la roboton vi. Ni sciigu en la Diskutejo pri la robotprojekto, petu opinion kaj aprobon de la aliaj kunlaborantoj. Se estas konsento vi kreu uzulan konton por roboto dediĉita al la tasko (ekz : SistMesEspigRoboto) kiu ricevos kaj robotan statuson kaj administajn rajtojn kaj ek !
Koncerne lingvan kontrolon mi sugestas ke ni sekvu tri ŝtupojn :
  1. ne jam tradukitaj tradukendaj mesaĝoj
  2. tradukproponoj
  3. aprobitaj tradukoj
La aprobitaj tradukoj estu enmetitaj en apartan paĝon laŭ taŭga formato, kaj la roboto ĝisdatigu la sistemajn mesaĝojn el ĝi.
la sistemajn mesaĝojn povas redakti nur administrantoj por protekti la interfacon kontraŭ fuŝaĵoj. Estas klare ke se ni kunlaboras kiel sugestite, tute ne temas pri fuŝado. Krome la mesaĝoj restas plu redakteblaj, do se estas diskuto pri iu lingva punkto konstante eblos reŝanĝi la mesaĝon estonte. AL @ 08:50, 7. Dec 2006 (UTC)
Fuŝado ne tiom ofte okazas. Sufiĉus ke vi okule kontrolu ke ne okazis iu malica ŝanĝo ĵus antaŭ vi funkciigus vian roboton. Malica redakto ĉe sistemaj mesaĝoj pli verŝajne povus esti provo enmeti ian fireklamon en lokon kiu aperas tre vaste (ekzemple Mediawiki:sitenotice AL @ 09:17, 7. Dec 2006 (UTC)
Eble la plej akurata loko por scii pri sistemaj mesaĝoj estus trovebla en [1] la TTT-ejo de MediaWiki. Mi ekesploris sed ne jam trovis respondojn al niaj demandoj. AL @ 13:23, 7. Dec 2006 (UTC)
Mia retkonekto momente suferas teruran malrapidecon. Mi do ne povas partopreni vikipedion libere. Kiam difekto estos riparita mi reaperos. Arno Lagrange  18:09, 13. Dec 2006 (UTC)

Emfazaj pozicioj

Ĉi tio estas daŭrigo de diskuto komenciĝinta ĉe Vikipediista diskuto:Yekrats#Tro mankas informoj.

...- kaj mi esperas ke la diskuto interesas ankaŭ Yekrats, kies diskutpaĝo estas ĉi tio. Interese, ke vi konsideras la finon de la frazo emfaza — mi iom supozis male, ke oni interpretu la komencon emfaza, sed mi ne estas spertulo pri tiaj aferoj. Ho, kaj responde al via demando: jes vi rajtas nomi min Sui Lui. Sok Na Men Sui Lui 20:14, 4. Dec 2006 (UTC) (kopiita de la diskut-paĝo de Yekrats)

Estimata Sui Lui: Laŭ mia kompreno, kaj la komenco, kaj la fino de la frazo estas pozicioj, kiujn oni povas uzi por emfazi, se oni metas tie frazparton kiu kutime troviĝas aliloke. Sed nun mi trovas min proksime al la rando de mia kompreno.
Jen kion diras PAG (ĉe la fino de ĝia kvin-paĝa trarigardo pri vort-ordo):
Kiel ni vidis, la loko de l' plej forta akcento estas la komenco de la frazo; tiu akcento tamen ne validas por la subjekto, ĉar tia ja estas ĝia loko kutima. Alia akcenta loko estas la fino de la frazo. Precipe validas tiu akcento por unusilabaj vortoj, ĉar ili sekvas tie senakcentan silabon kaj post ili sekvas paŭzo. Sed tia akcento por la vortoj min, vin, lin, ŝin, ĝin, nin plej ofte ne estas dezirinda. Krome ili estas oftaj elementoj, kaj, se oni metas ilin frazfine, povas okazi, ke pluraj sinsekvaj frazoj finiĝas per ili, kio donas monotonan efekton kaj nebonvenan rimadon. Zamenhof mem atentigis pri tio, dirante, ke li metas ĉiam gravan elementon al la fino de la frazo (Vd. Lippmann:Dr. Z-s Sprachliche Gutachten, pĝ. 9). Oni do loku tiujn vortetojn kvazaŭ en ombro, plej oportune antaŭ la predikato: multaj homoj lin akompanis; en granda mizero mi lin trovis. Post la predikato nur, se sekvas ankoraŭ frazelementoj: multaj homoj akompanis lin en la tombejon; mi trovis lin en granda mizero.
Precipe volonte antaŭmetas Z. la pluralan personpronomon: mi ilin vidis. --PAG §274
Eble mi aldonu unu plian komenton el mia propra sento, ne el scienca esploro. Tiu akcento/emfazo ĉe la la fino de la frazo efikas precipe kiam oni voĉe ne malemfazas ĝin. (Je la ekstremo ekzistas anglalingva parolmaniero en kiu apenaŭ povas aŭdiĝi la frazfinoj, kvazaŭ la parolanto endormiĝas meze de ĉiu frazo! En Esperanto tio efikas al mi kvazaŭ vipado per malseka nudelo. :-) ) O'RyanW ( ) 03:36, 8. Dec 2006 (UTC)

Pardonpeto

Mi pardonpetas pri la neintenca viŝado de Karlstad! :-( Ne estis malica ago! Vikie kaj amike salutas Yekrats 13:41, 11. Dec 2006 (UTC)

Bildoj

Jeŝ, vi pravas, sed kelkfoje mi estas pigrema! ;-) Ĝis!--Internaciulo 15:41, 13. Dec 2006 (UTC)