Dinslaken: Malsamoj inter versioj

Salti al navigilo Salti al serĉilo
1 691 bitokojn aldonis ,  antaŭ 14 jaroj
Fine de la milito en [[1918]] kunvenis [[laborista kaj soldata konsilantaro]], dume la urbokonsilantaro decidis formi civitanan armeon. Dum la balotoj por la nacia asembleo ekestis tumultoj precipe pro konfliktoj inter burĝoj kaj komunistoj, kiuj kulminis, kiam oni mortpafis komuniston en Lohberg. Do sekvajare ribelantaj laboristoj kaj soldatoj okupis kiel „Ruga Ruhr-Armeo“ la urbon, kaj samjare la mindirektoro de Lohberg estis viktimo de murdatenco. Kiam [[Francio]] kaj [[Belgio]] okupis la [[Ruhr-regiono]]n je la [[11-a de januaro]] [[1923]] pro ŝuldataj [[reparacio]]pagoj laŭ la [[kontrakto de Versaille, belgaj trupoj ankaŭ enmarŝis en Dinslaken. La urbo, ekonomie malfortigata pro la komenca [[inflacio]] kaj amasa [[senlaboreco]], samjare komencis presi propran monon, tamen mallonge poste ankaŭ en Dinslaken oni enkondukis la [[monsistemo]]n [[Rentenmark]] valida ĝis [[1948]]. La ĝeneralaj tumultoj, speciale en Lohberg, tamen daŭris, okazis propolitikaj murdoj kaj la laborado en la minejo Lohberg ĉesis.
En [[1924]] la Belgaj okupantoj evakuis el Dinslaken, kaj la elminado de karbo rekomencis. Ankoraŭ samjare la urbo refortiĝis ekonomie de la tumultoj. En [[1926]] la [[ŝtaluzino]] August-Thyssen-Hütte kaj la Laminejo Dinslaken fuziiĝis al „Vereinigte Stahlwerke AG“ (unuiĝintaj Ŝtaluzinoj). Du jarojn poste fondiĝis la konstruokooperacio „Hausbau GmbH“. En [[1930]] oni konstruis plian tramlinion al Hiesfeld.
 
=== [[Nacisocialismo]] kaj [[Dua Mondmilito]] ===
En [[1930]] ekestis la loka grupo de la [[Nacisocialisma Germana Laborista Partio |NSDAP]], mallongan tempon poste organiziĝis la [[Hitler-Junularo]]. Kiel kontraŭmovado en [[1931]] ekestis kun subteno de la [[Komunisma Partio de Germanio |KPD]] la „Batalligo kontraŭ la [[faŝismo]]“. En [[1933]] la urbokonsilantaro kunvenis eksklude la frakcianojn de KPD kaj SPD. Poste komencis la diskriminacio de [[judaismo|judaj]] samcivitanoj, ekz. la nazioj ekskludis judojn oficiale el la brutfoiroj. En [[1938]] ili detruis la [[sinagogo]]n kaj la judan orfejon samkiel vendejojn kaj loĝodomojn de judaj civitanoj. La juda lernejo estis fermita. Kie restis la 35 orfoj el Dinslaken, kiuj antaŭokule de multaj civitanoj de Dinslaken estis forpelitaj kune kun unu el siaj instruistoj kaj edukistoj kun kradĉarego, kiun devis ŝovi la plej aĝaj el la infanoj, tio ĝis hodiaŭ plejparte ne estas klarigita. Ilia sufervojo kondukis trans [[Kolonjo]], [[Nederlando]] kaj [[Belgio]]. Oni supozas, ke nur malmultaj el la infanoj travivis la forpelon. Judaj viroj malpli aĝaj ol 60 jarojn – multaj el ili altdekoraciitaj soldatoj de la [[Unua Mondmilito]] – estis deportataj ekde Dinslaken al [[Sachsenhausen]] kaj [[Dachau]]. Dum la sekvaj jaroj la domo de la orfejo estis uzata de la [[NSDAP]] – hodiaŭ je tiu ĉi loko memorŝtono rememoras al la tiamaj krimoj. Al la t.n. judomigrado krome memoras skulpturo de artisto el Dinslaken, [[Alfred Grimm]], proksime de la urbodomo de Dinslaken. De la iam ĉ. 250 judaj samcivitanoj en 1942 jam neniu vivis en la urbo.
 
Komence de la milito (1939) en Dinslaken estis ĉ. 7.480 loĝejoj.
 
 
[[Kategorio:Geografio]]
Sennoma uzanto

Navigada menuo