Dinslaken: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Sencay (diskuto | kontribuoj)
e Ruhr-regiono
Linio 48: Linio 48:
|}
|}
[[Dosiero:dinslaken_burg_2.jpg|thumb|Dinslaken, Burgtor]]
[[Dosiero:dinslaken_burg_2.jpg|thumb|Dinslaken, Burgtor]]
La urbo '''Stadt Dinslaken''' situas ĉe la malsupra [[Rejn#Malaltrejno| Malaltrejno]] en la nordokcidento de la [[Ruhr-region]] en [[Nordrejn-Vestfalio]] kaj estas [[komunumspecoj en Germanio#granda subdistrikta urbo| granda subdistrikta urbo]] de la [[subdistrikto Wesel]] en la [[regdistrikto Duseldorfo]] kaj en la [[regiona ligo Ruhr]].
La urbo '''Stadt Dinslaken''' situas ĉe la malsupra [[Rejn#Malaltrejno| Malaltrejno]] en la nordokcidento de la [[Ruhr-regiono]] en [[Nordrejn-Vestfalio]] kaj estas [[komunumspecoj en Germanio#granda subdistrikta urbo| granda subdistrikta urbo]] de la [[subdistrikto Wesel]] en la [[regdistrikto Duseldorfo]] kaj en la [[regiona ligo Ruhr]].


== [[Geografio]] ==
== [[Geografio]] ==

Kiel registrite je 19:27, 15 dec. 2006

urboblazono situo de la urbo
blazono de la urbo Dinslaken situo de la urbo Dinslaken en Germanio
bazaj faktoj
federacia lando: Nordrejn-Vestfalio
regdistrikto: Duseldorfo
subdistrikto: Wesel
geografia situo: Ŝablono:Koordinate Text Artikel
alteco: 20,5 - 113 m super NN
areo: 47,67 km²
loĝantoj: 70.127 (30a de junio 2006)
loĝodenso: 1.471,1 loĝantoj po km²
poŝtkodoj: 46535, 46537 u. 46539
telefonkodo: 0 20 64
aŭtokodo: WES
komunumkodo: 05 1 70 008
urba subdivido: 6 urbopartoj
adreso de la
urbadministracio:
Platz d'Agen 1
46535 Dinslaken
poŝtadreso de la
urbadministracio:
Postfach 10 05 40
46525 Dinslaken
retpaĝo: www.dinslaken.de
retadreso: info@dinslaken.de
politiko
urbestro: Sabine Weiss (CDU)
Dinslaken, Burgtor

La urbo Stadt Dinslaken situas ĉe la malsupra Malaltrejno en la nordokcidento de la Ruhr-regiono en Nordrejn-Vestfalio kaj estas granda subdistrikta urbo de la subdistrikto Wesel en la regdistrikto Duseldorfo kaj en la regiona ligo Ruhr.

Geografio

Geografia situo

Dinslaken preskaŭ samdistancas (ca. 13 km) de Oberhausen en la sudoriento kaj Wesel en la nordokcidento entfernt. Oriente la Naturpark Hohe Mark limas al Dinslaken.

Amplekso de la urboteritorio

La totala areo de la urboteritorio sumiĝas je 48 kvadratkilometroj. La maksimuma etendiĝo nordsuden sumiĝas je 8,5 kilometroj, okcident-orienten estas 12,4 kilometrojn. La plej alta punkto de la urboteritorio troviĝas 113,0 m, a plej malalta punkto je 20,5 m super la marnivelo.

Najbarkomunumoj

La urbo Dinslaken limas norde al la komunumo Hünxe, oriente al la ekstersubdistrikta urbo Bottrop, sudoriente al la ekstersubdistrikta urbo Oberhausen, sude al la ekstersubdistrikta urbo Duisburg samkiel okcidente al la urboj Rheinberg kaj Voerde.
najbaraj komunumoj kaj urboj de Dinslaken
najbaraj komunumoj kaj urboj de Dinslaken

Urba subdivido

La urboteritorio estas subdividita en 6 urboparojn:

Historio

Mezepoko

Elirpunkto de la historia evoluo de Dinslaken devus esti t.n. Motte, loĝaltaĵo kun fosaĵo kaj remparo surloke de la hodiaŭa kastelo. La nomo Dinslaken klariĝas el la ĝis en la 1950aj jaroj en la urboteritorio ekzistantaj marĉlagetoj, tiel nomataj Laken. En la 12a jarcento Dinslaken estis unuafoje dokumente menciata en katastro- kaj rentolibro de la monaĥejo Werden kiel „Lake juxta instincfeld“ (Lake ĉe Hiesfeld). Samtempe ankaŭ estia konstruata kastelo, kiu estis fortikata en 1420 sekvatempe uzata kiel „sorĉistino“-malliberejo. Jam en 1273 grafo Dietrich la 6a koncesiis al la komunumo urboprivilegiojn. En Dinslaken la metiistoj koncentriĝis tiutempe antaŭ ĉio sur la produktado de drapo kaj tolo. La 21an de septembro 1412 grafo Adolf la 4a elfaris dokumenton, en kiu li koncedis al la urbo Dinslaken „Wollenamt“ (drapfarista gildo). En 1478 Dinslaken ricevis foirprivilegion kaj aliĝis en 1540 la Hanson.

Renesanco

Dum la Tridekjara Milito la kastelo Dinslaken en 1627 estis konkerata de nederlandaj trupoj kaj forbruligata, tamen poste rekonstruata. Nur en 1770 fulmobato trafis kaj grave domaĝis la turon de la kastelo kaj oni alifunkciigis la kastelon kiel sidejo de la financestro

En 1709 kurierpoŝto ekiranta de Wesel menciis la nomon „Dinslaken“, ekde 1712 jam ekzistis regula poŝtkaleŝa interligo ekde Duseldorfo tra Dinslaken ĝis Wesel. En 1753 la urbo iĝis sidejo de kolegia landjuĝejo en la duklando Kleve. en 1784 Dinslaken havis 870 loĝantojn.

19a jarcento

Post kiam Dinslaken post la Napoleonaj Militoj en 1816 revenis al Prusio, oni fondis la subdistrikton Dinslaken kaj kunigis ĝin en 1823 kun la subdistrikto Asindo al la nova subdistrikto Duisburg. Nur la 1an de aprilo 1909 reekzistis subdistrikto Dinslaken, post kiam la teritorio apartenis ekde la 8a de decembro 1873 al la subdistrikto Mülheim ĉe Ruhr kaj ekde la 20a de aprilo 1887 al la subdistrikto Ruhrort. dum la martorevolucio en 1848 oni fondis civitanan armeon por la konservado de la ordo, la 4an de majo princo Vilhelmo de Prusio (la posta imperiestroVilhelmo la 1a) vizitis la urbon.

En 1850 ekestis kadre de la industriigo gluaĵofabriko, poste ankaŭ sparkilfabriko kaj en 1873 fergisejo. La familio de Fries akiris la kastelon Dinslaken en 1853 kaj establis tie agrikulturon kaj brandfarejon. La ekonomian gravecon de Dinslaken diveneblas precipe pro la finkonstruo de la infrastrukturo. En 1855 Dinslaken havis 1.752 loĝantoj. La 1an de julio 1856 konstrutempo de nur du jaroj la Cöln-Mindener Eisenbahngesellschaft (fervojasocio) ekfunkciigis la etapon Oberhausen–Dinslaken de la Nederlandlinio, kaj sekve ĉesis la poŝtkaleŝa trafiko. Por la eksplodo de la kolerao en 1866/1867 la loĝantonombro provizore malpliiĝis. En 1871 vivis 2.147 homoj en Dinslaken. En 1883 oni fondis la malsanulejon St. Vincenco, en 1890 oni konstruis fajrobrigadejon kaj fondis la lokan grupon de la tiam socialisma partio SPD. Samjare formixis la Kolpingsfamilie, katolika submajstra kaj laborista asocio.

Dum la jaro 1884 unuafoje oni ofertis pli ol 10.000 bestojn sur la brutfoirejo de Dinslaken, kiu jam dum la antaŭaj jaroj efikis ekonomian prosperon kaj faris Dinslaken centro ĉe la Malaltrejno. En 1896 nova oficjuĝejo esti finfarata, kiun oni poste uzis ankaŭ kiel urbodomo. Samjare August kaj Josef Thyssen fondis en Dinslaken oHG (komerca societo); en la jaro 1897 komenciĝis la konstruado de la laminejo „Deutscher Kaiser“. Samjare ekestis la unuaj sportasocioj de Dinslaken.

1900 - 1929

karbominejo Lohberg

En 1900 la urbokonsilantaro de Dinslaken decidis la konstruadon de akvopreparejo kaj de gasfarejo samkiel la reakiro de la kastelo en Dinslaken, dume la unua tramo de Dinslaken ektrafikis. Tri jarojn poste la urbo starigis la unuajn stratlanternojn. En 1906 komencis la ĝis 1912 daŭra konstruado de la minejoLohberg“, kie oni unuafoje povis elminigi karbon. La 1-an de aprilo 1909 refoje oni fondis subdistrikton Dinslaken. Samjare la iama kastelo estis aranĝata kiel subdistriktodomo, tamen antaŭ ol la laboroj komencis, parto de la establaĵo estis bruldetruata. La brutofoiro intertempe pligraviĝis, tiel ke samjare oni ofertis 33.500 brutoj. Jam ekde 1908 la „Dinslakener Generalanzeiger“ aperis kiel unua ĵurnalo en Dinslaken, en 1910 oni istalis popolbibliotekon. En 1913 Dinslaken havis pli ol 10.000 civitanoj. Sekvajare la Minejo Lohberg elminigis 27.000 tunojn da karbo. Tramlinio ekde la stacidomo ĝis Lohberg ekfunkciis. Dum la Unua Mondmilito la en 1914 konstruita bruthalo transfunkciigis kiel militkaptitejo kaj en 1916 nova stacidomo establiĝis. En 1917 la urbokonsilantaro donis la honorcivitanecojn kaj al la ŝtalindustriisto August Thyssen kaj ankaŭ al la ĉefgeneralo iom sukcesa komence de la Unua Mondmilito Paul von Hindenburg, kiu en 1933 kiel regnoprezidento enoficiigos Adolf Hitler kiel regnokanceliero. Samjare la ĝis tiam memstara komunumo Hiesfeld estis enkomunigata al Dinslaken.

Fine de la milito en 1918 kunvenis laborista kaj soldata konsilantaro, dume la urbokonsilantaro decidis formi civitanan armeon. Dum la balotoj por la nacia asembleo ekestis tumultoj precipe pro konfliktoj inter burĝoj kaj komunistoj, kiuj kulminis, kiam oni mortpafis komuniston en Lohberg. Do sekvajare ribelantaj laboristoj kaj soldatoj okupis kiel „Ruga Ruhr-Armeo“ la urbon, kaj samjare la mindirektoro de Lohberg estis viktimo de murdatenco. Kiam Francio kaj Belgio okupis la Ruhr-regionon je la 11-a de januaro 1923 pro ŝuldataj reparaciopagoj laŭ la [[kontrakto de Versaille, belgaj trupoj ankaŭ enmarŝis en Dinslaken. La urbo, ekonomie malfortigata pro la komenca inflacio kaj amasa senlaboreco, samjare komencis presi propran monon, tamen mallonge poste ankaŭ en Dinslaken oni enkondukis la monsistemon Rentenmark valida ĝis 1948. La ĝeneralaj tumultoj, speciale en Lohberg, tamen daŭris, okazis propolitikaj murdoj kaj la laborado en la minejo Lohberg ĉesis. En 1924 la Belgaj okupantoj evakuis el Dinslaken, kaj la elminado de karbo rekomencis. Ankoraŭ samjare la urbo refortiĝis ekonomie de la tumultoj. En 1926 la ŝtaluzino August-Thyssen-Hütte kaj la Laminejo Dinslaken fuziiĝis al „Vereinigte Stahlwerke AG“ (unuiĝintaj Ŝtaluzinoj). Du jarojn poste fondiĝis la konstruokooperacio „Hausbau GmbH“. En 1930 oni konstruis plian tramlinion al Hiesfeld.

Nacisocialismo kaj Dua Mondmilito

En 1930 ekestis la loka grupo de la NSDAP, mallongan tempon poste organiziĝis la Hitler-Junularo. Kiel kontraŭmovado en 1931 ekestis kun subteno de la KPD la „Batalligo kontraŭ la faŝismo“. En 1933 la urbokonsilantaro kunvenis eksklude la frakcianojn de KPD kaj SPD. Poste komencis la diskriminacio de judaj samcivitanoj, ekz. la nazioj ekskludis judojn oficiale el la brutfoiroj. En 1938 ili detruis la sinagogon kaj la judan orfejon samkiel vendejojn kaj loĝodomojn de judaj civitanoj. La juda lernejo estis fermita. Kie restis la 35 orfoj el Dinslaken, kiuj antaŭokule de multaj civitanoj de Dinslaken estis forpelitaj kune kun unu el siaj instruistoj kaj edukistoj kun kradĉarego, kiun devis ŝovi la plej aĝaj el la infanoj, tio ĝis hodiaŭ plejparte ne estas klarigita. Ilia sufervojo kondukis trans Kolonjo, Nederlando kaj Belgio. Oni supozas, ke nur malmultaj el la infanoj travivis la forpelon. Judaj viroj malpli aĝaj ol 60 jarojn – multaj el ili altdekoraciitaj soldatoj de la Unua Mondmilito – estis deportataj ekde Dinslaken al Sachsenhausen kaj Dachau. Dum la sekvaj jaroj la domo de la orfejo estis uzata de la NSDAP – hodiaŭ je tiu ĉi loko memorŝtono rememoras al la tiamaj krimoj. Al la t.n. judomigrado krome memoras skulpturo de artisto el Dinslaken, Alfred Grimm, proksime de la urbodomo de Dinslaken. De la iam ĉ. 250 judaj samcivitanoj en 1942 jam neniu vivis en la urbo.

Komence de la milito (1939) en Dinslaken estis ĉ. 7.480 loĝejoj.