Tupia lingvo: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 60: Linio 60:
==Esperantaj vortoj el la tupia==
==Esperantaj vortoj el la tupia==


*[[Anhingo]] (kaj [[Anhingedoj]]); [[Arao]]; [[Arapongo]]; [[Boao]]; [[Brauno]]; [[Jaguaro]]; [[Kapibaro]]; [[Kotingedoj]]; [[Kuko (monstro)]]; [[Oŭrikurio]]; [[Preao]]; [[Sabiao]]; [[Sacio]]; [[Sapukajo]]; [[Surukukuo]]; [[Tatuo (besto)|Tatuo]] (besto); [[Tukano]].
*[[Anhingo]] (kaj [[Anhingedoj]]); [[Arao]]; [[Arapongo]]; [[Boao]]; [[Brauno]]; [[Jaguaro]]; [[Kapibaro]]; [[Kotingedoj]]; [[Kuko (monstro)]]; [[Manioko]]; [[Oŭrikurio]]; [[Preao]]; [[Sabiao]]; [[Sacio]]; [[Sapukajo]]; [[Surukukuo]]; [[Tapioko]]; [[Tatuo (besto)|Tatuo]] (besto); [[Tukano]].


==Bibliografio en Esperanto==
==Bibliografio en Esperanto==

Kiel registrite je 16:09, 20 dec. 2006

La tupia ligvo vere ne estas unu lingvo, sed grupo de dialektoj aŭ lingvoj parolataj en Sudameriko. La "klasika" tupia lingvo, aŭ "ĝenerala" tupia ankaŭ nomata Nheengatu [njeejngatu], t. e. "eleganta lingvo" estas kreola lingvo parolata en Brazilo de la 16-a ĝis la 18-a jarcentoj eĉ de brankuloj. La tupa estis uzita de la jezuitoj en ilia katekizo de Maranhão ĝis San-Vicentio (parto de nuna San-Paŭlio).

Ĝi estas iomete artfarita, ĉar eŭropaj pastroj skribis gramatikojn kaj lernolibroj pri ĝi sekvante la gramatika nomenklaturo de latina lingvo kaj pruvante proksimigi ĝin de la latina. Sekve, ĝi ne estis lingvo apartenanta al unu tribo, sed la unuformigo leksikona de diversaj dialektoj, fiksitaj de la gramatiko de pastro José de Anchieta kaj de aliaj jezuitoj. La Tupia estis la rezutato de tiu normiga klopodo por servi al ĉiuj misiistoj en ilia laboroj. La jezuitoj trudis la tupian en siaj vilaĝetoj mormigante la diferencojn ekzistantaj inter la faktoroj de ĉiu tribo, kreante instrumenton de interkomunikiĝo, ĉu inter la diversaj triboj grupiĝintaj, ĉu inter eŭropidoj mem, pro tio, estas granda la influo de la portugala kaj de hispana en la tupia lingvo. En 18-a jarcento, la portugala ĉefministro Markizo de Pombal malpermesis la uzon de l' tupia en lernejoj kaj dokumentoj kaj deklaris la portugalan oficialan lingvon de Brazilo en 1758.

Tiu lingvo, sistemita de jesuitoj, ĝis hodiaŭ estas parolata por la indiĝenoj ĉirkaŭ rivero Negro. Kelkaj triboj parolas kreolan tupian kiu apenaŭ konservas misformigitan kaj reduktintan terminaron el la tupia, simpligante komplete la morfologion kaj sintakson.

Tupia Lingvo
Aliaj nomoj: Antikva Tupia, Klasika Tupia, Marborda Tupia, Tupinambá, Tupinikín, Brazila Lingvo, Lingvo de Brazilo, Lingvo de l' Maro, Abanhe'enga, Nheengatu.
Parolata en: Brazilo (preskaŭ morta)
Denaskaj parolantoj: nekonata (maksimume 10 mil, plej eble mil)
Lingva klasifiko:

Pra-Tupia
 Tupia
  Tupi-Gvarania
   Subgrupo 3
    Tupia

Kreolaj dialektoj: San-Paŭlia lingvo (morta), Nheengatu (Moderna)
Oficiala agnosko: ne
Ligva kodo
ISO 639-1: ne havas
ISO 639-2: sai
SIL: TPN

La plej parto de l' vortoj tupiaj havas radikojn de unu aŭ du silaboj, kiu, kurioze tre similas al sistemo de aprioraj projektoj de artfaritaj lingvoj: CAA [ka:] signifas planto, do caapim [ka:pim] signifas "planto en ĝenerala senco", caatinga [ka:tinga] signifas "blanka planto", caaju signifas "fruktona planto" kaj caaubi [ka:ŭbi]], arbo, ktp. Y [ü] estas likvo, caayin (planto+likvo+sufikso) estas trinkaĵo farita el plantoj. Aliaj radikoj: Sy (patrino, origino), Tyba (patro, trunko), Aba (homo), Yby (planko, lando), Oca (domo, hejmo), An (umbro, fantomo), Itá (ŝtono). De tiuj substantivaj radikoj, oni faras centojn kaj milojn da vortoj per aglutinado. Tupia lingvo estas aglutina, ne havas artikolojn, gramatikan nombron aŭ genron.


      

La Patro nia en dialekto tupinambá: Oré rub, ybákype tekoar, I moetepýramo nde rera t'oîkó. T'our nde Reino! T'onhemonhang nde remimotara ybype Ybákype i nhemonhanga îabé! Oré remi'u, 'araîabi'ondûara, eîme'eng kori orébe. Nde nhyrõ oré angaîpaba resé orébe, oré rerekomemûãsara supé oré nhyrõ îabé. Oré mo'arukar umẽ îepé tentação pupé, oré pysyrõte îepé mba'ea'iba suí.

Esperantaj vortoj el la tupia

Bibliografio en Esperanto