Patento: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
e ekstera ligilo / modifis enpaĝigo
Thijs!bot (diskuto | kontribuoj)
e robot Adding: bar, cs, el, fa, ka
Linio 76: Linio 76:
[[af:Patent]]
[[af:Patent]]
[[ar:براءة اختراع]]
[[ar:براءة اختراع]]
[[bar:Patentrecht]]
[[bg:Патент]]
[[bg:Патент]]
[[ca:Patent]]
[[ca:Patent]]
[[cs:Patent]]
[[da:Patent]]
[[da:Patent]]
[[de:Patent]]
[[de:Patent]]
[[el:Ευρεσιτεχνία]]
[[en:Patent]]
[[en:Patent]]
[[es:Patente]]
[[es:Patente]]
[[et:Patent]]
[[et:Patent]]
[[fa:حق امتیاز]]
[[fi:Patentti]]
[[fi:Patentti]]
[[fr:Brevet]]
[[fr:Brevet]]
Linio 91: Linio 95:
[[it:Brevetto]]
[[it:Brevetto]]
[[ja:特許]]
[[ja:特許]]
[[ka:პატენტი]]
[[lt:Patentas]]
[[lt:Patentas]]
[[nl:Octrooi]]
[[nl:Octrooi]]

Kiel registrite je 20:59, 27 dec. 2006

Patento estas altofice donita industria, metia protekta juro, kiu certigas al la patentiganto por ioma tempo ekskluzivan rajton (monopolo) pri industria, komerca uzo de teknika inventaĵo aŭ teknika produkto.

Historio

La unuaj protektaj juroj pri inventaĵoj aperis en la ĉehiaj kaj saksiaj minejaj juroj. En Venecio, en 1469 ekzistis privilegio pri enkonduko de libropresado.

La unua patenta leĝo (laŭ la hodiaŭa senco) estis ellasita en Venecio, en 1474; ĝin sekvis la "Statute of Monopolies" en Britio (1623) kaj Francio (1787). La "Statute of Monopolies" (Regularo pri Monopoloj) validas kiel ekzemplo por la patentaj leĝoj tramonde.

La patentjuraj reguligoj disvastiĝis nur ekde la dua duono de la 19-a jarcento.

Ĝenerale

Patentigeblaj estas inventaĵoj, kiuj novaj estas, baziĝas je eltrovema aktiveco kaj industrie, metie uzeblaj. Oni devas peti la registrigon de la inventaĵo (patentigi) ĉe la landa aŭ internacia Patentiga Ofico per patenta priskribo. Tiu priskribo estas publika (el tio la nomo "Patent" el la lat. patere - "libere stari", "libere kuŝi"), tio estas iu ajn rajtas legi tion. Oni devas alligi la patentan priskribon en difinita tempo (Germanio: 18 monatoj).

La patentiganto (inventinto) povas ricevi absolutan rajton pri sia inventaĵo ĝenerale ĝis 20 jaroj, ĉe medikamentoj ekzistas ebleco pri plusaj 5 jaroj. Oni devas pagi por la patento ĉiujare kaj laŭ la geografia valideco, tiel la patento malvalidas pro nepago de ĉiujara patentiga prezo.

Oni ne rajtas patentigi

  • bestojn
  • plantojn
  • naturan funkcion (pri tiuj tri aĵoj nuntempe estas tendenco ekpatentigi ilin, kaj tiu emo estigas vastan polemikon, pri tio vidu Patentigo de vivantaĵoj, Vandana Shiva, Genetike modifita organismo)
  • eternan moviĝaĵon (latine ’’perpetuum mobile’’); tiu regulo servas por protekti la patentajn instancojn de lavango da stultaĵoj

Oni povas patentigi krom la tradiciaj industriaj inventaĵoj:

  • ekonomiajn teoriojn
  • matematikajn metodojn
  • estetikajn formaĵon
  • planojn, regulojn, procedojn pri pensaj funkcioj aŭ pri ludoj aŭ ekonomiaj funkcioj
  • programojn pri la datenprilaboro kaj redono de la informoj (pri tiu temo estiĝis nelge multaj polemikoj kaj diversaj movadoj, vidu GNU, Libera programaro, Linux, ktp)
  • kelkfoje genojn,

Multaj nun kritikas la patentan sistemon, ĉar kelkfoje ĝi anstataŭ instigi al evoluo, baras ĝin, daŭro de protekto emas trolongiĝi, kaj ne plu estas profito al la verkisto/inventisto, sed monopolo al firmaoj, cetere la problemo pri eventualaj trouzoj de patentigo kaj ties sociaj malbonefikoj iĝis politika temo (vidu: Movado kontraŭ kopirajto, Alimondismo). Oni kelkfoje provas patentigi trivialajn metodojn kiel novaĵojn, tiel malhelpante konkurantojn.

Vidu ankaŭ

Literaturo

germane

  • Heinrich Hubmann, Horst Götting, Hans Forkel: Gewerblicher Rechtsschutz. 7. Auflage. C. H. Beck, 2002, ISBN 3-406-49124-3
  • Volker Ilzhöfer: Patent-, Marken- und Urheberrecht. 5. Auflage. Vahlen, 2002, ISBN 3-8006-2851-1
  • Rudolf Kraßer: Patentrecht - Ein Lehr- und Handbuch. C.H. Beck, München 2004, ISBN 3-406-38455-2
  • Christian Osterrieth: Patentrecht. 2. Auflage. C. H. Beck, 2004, ISBN 3-406-51883-4
  • Ernst-Peter Heilein: Die Bedeutung des Rechtsschutzes für integrierte Halbleiterschaltkreise in der Praxis - Prognose und Probleme eines sondergesetzlichen Schutzes. Peter Lang Verlag, 2003, ISBN 3-631-39812-3
  • Fritz Machlup: la ekonomiaj bazoj de la patentaj juroj, 1961

Ekstera ligilo

greke Artikolo en Monato pri patentoj