Duelo: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Maksim-bot (diskuto | kontribuoj)
Thijs!bot (diskuto | kontribuoj)
e robot Adding: fi:Kaksintaistelu
Linio 30: Linio 30:
[[en:Duel]]
[[en:Duel]]
[[es:Duelo]]
[[es:Duelo]]
[[fi:Kaksintaistelu]]
[[fr:Duel (combat)]]
[[fr:Duel (combat)]]
[[he:דו קרב]]
[[he:דו קרב]]

Kiel registrite je 03:38, 5 jan. 2007

Aaron Burr usona vicprezidento
mortigas politikiston
Alexander Hamilton, 1804

Duelo estas antaŭkonsentita batalo inter du personoj pro privata malpaco, laŭ antaŭdifinitaj reguloj.

Caesar kaj Tacitus mencias, ke en la ĝermanaj triboj oni decidis pri disputoj en duelo. Tiu praktiko iĝis kutimo en la fru-mezepoka okcidenta Eŭropo. Oni akceptis la decidan duelon, ĉar oni ofte rompis la ĵuron.

Se iu akuzis iun antaŭ juĝisto pri pekfaro kaj la akuzato respondis ke la akuzanto mensogas, la juĝisto ordenis duelon kaj antaŭskribis samtempe ties kondiĉojn (loko, tempo, armilo) kaj petis garantiaĵon de ambaŭ pri la partorpeno. La eltiron simbolis grundoĵeto de ganto, la akcepton ties desurpreno fare de la kontraŭulo. Oni pensis, ke Dio defendas iun kiu pravas; la malvenkinto iĝis pekulo antaŭ la leĝoj.

La duelo estis libera por ĉiuj – krom la ekleziuloj, virinoj, malsanuloj, aĝaj malpli ol 20 kaj pli ol 60.

En plimulto de la landj, oni duelis ne privataj disputoj sed pri aliaj aferoj. En Hispanio oni duelis 1085 por decidi pri uzo de latina aŭ mozaraba rito en la toledo-a liturgio (venkis Ruiz de Mastanza, mozaraba ĉampiono).

Oni detale reguligis la duelon. Tie loko estis la champs clos (sorompó), kie aperis la ĉefuloj de la lando, anoj de la kortego. Se iu vundiĝis aŭ terenfalis, la kontraŭulo genuis sur lian bruston kaj murdpikis lin – se li ne petis amnestion.

En Anglio la duelon enkondukis Vilhelmo la 1-a en la 11-a jc., kiun oni ĉesigis en 1819. En Francio la mortfinaj dueloj tiel oftiĝis, ke oni povis multfoje obstakli ĝin. La lasta duelo kun reĝa permeso okazis la 10-an de julio 1547. Karlo la 9-a, franca reĝo eldonis leĝon en 1566 minacante je mortpuno la duelantojn. La lastaj dueloj okazis eĉ komence de la 20-a jc.

La porhonestaj dueloj disvastiĝis fine de la 15-a jc. el Italio.

En Germanio la oficira kodekso permesis la porhonestajn duelojn ĝis fino de la unua mondmilito. Tio estis leĝe permesita denove ekde 1936, sub regado de Hitler.

En Aŭstrio-Hungario oni malpermesis la duelojn en 1917, sed punis la partoprenantojn nur je monpago, tiel ankaŭ poste okazis kelkfoje dueloj.

Ĉar la oficiroj ofte misuzis siajn rajtojn je duelo - ili rajtis defendi sian supozitan honeston per armilo - okazis eĉ popola premo malpermesi la duelojn.

rusa ruleto, Aleksandr Puŝkin