Rusia Esperantista Junulara Movado: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 10: Linio 10:
Malregule okazas ankaŭ alia aranĝo de REJM en la azia parto de Rusio - [[OrSEJT]] (Orienta Somera Esperantista Tendaro).
Malregule okazas ankaŭ alia aranĝo de REJM en la azia parto de Rusio - [[OrSEJT]] (Orienta Somera Esperantista Tendaro).


Konferenco de REJM, la supera organo de la organizo, kunvenas ĉiujare enkadre de tutlandaj aranĝoj, kutime dum OkSEJT. Intertempe la gvidan funkcion prenas la komitato de REJM. La lasta grava evento en la junulara movado estis Rusia Esperantista Junulara Kongreso (REJK) kiu okazis novembre 2006 en [[Niĵnij Novgorod]] dum kiu estis elektita 4-kapa estraro de la orgnizo gvide de Vitalij Malnenko (Ĵukovskij, Moksva regiono). En la estraro estas ankaŭ: Ekaterina Predaĉenko (Ĉeboksari), Maria Terjoĥina (Moskvo), Diana Sakajeva (Niĵnij Novgorod)
Konferenco de REJM, la supera organo de la organizo, kunvenas ĉiujare enkadre de tutlandaj aranĝoj, kutime dum OkSEJT. Intertempe la gvidan funkcion prenas la komitato de REJM.
La lasta grava evento en la junulara movado estis Rusia Esperantista Junulara Kongreso (REJK) kiu okazis novembre 2006 en [[Niĵnij Novgorod]]. En ĝi estis elektita 4-kapa estraro de la orgnizo gvide de [[Vitalij Malenko]] ([[Ĵukovskij]], [[Moksva provinco]]). En la estraro estas ankaŭ: [[Jekaterina Predaĉenko]] ([[Ĉeboksaro]]), [[Marija Terjoĥina]] ([[Moskvo]]), [[Diana Sakajeva]] ([[Niĵnij Novgorod]]).


Alia aranĝo, kunfarata kun REU, estas arta festivalo [[EoLA]] ('Esperanto Lingvo Arta').
Alia aranĝo, kunfarata kun REU, estas arta festivalo [[EoLA]] ('Esperanto Lingvo Arta').
Linio 22: Linio 24:


==Kiel aliĝi==
==Kiel aliĝi==
Por aliĝi al REJM la kandidato devas trapasi baznivelan ekzamenon de Esperanto, aŭ ricevi konfirmon de du REJManoj pri sia lingvokono. Ĉiuj membroj de REJM, krom pago de jarkotizo, estas instigataj aboni la landan Esperanto-informilon "[[REGo]]".
Por aliĝi al REJM la kandidato devis trapasi baznivelan ekzamenon de Esperanto, aŭ ricevi konfirmon de du REJManoj pri sia lingvokono. Post kunfandiĝo kun REU tiu praktiko ne plu estas plenumata. Ĉiuj membroj de REJM, krom pago de jarkotizo, estas instigataj aboni la landan Esperanto-informilon "[[REGo]]".


==Eksteraj ligoj==
==Eksteraj ligoj==

Kiel registrite je 02:35, 6 jan. 2007

Rusia Esperantista Junulara Movado (REJM) estas la tutlanda organizo de junaj esperantistoj de Rusio, LS de TEJO. REJM estas posteula organizo de SEJM (Sovetia Esperantista Junulara Movado).

La refonda konferenco okazis februare 2000 en Ĉeboksaro enkadre de la kongreso de la Rusia Esperantista Unio (REU). Kiel kunordiganto de la organizo estis elektita Vitalij Malenko, kiu kun mallonga paŭzo gvidis la organizon ĝis somero 2004.

Malsimile al plejmulto de aliaj landoj, REJM estis ĉiam sendependa de la "plenkreskula asocio" — REU. Tamen, post jarlongaj traktoj, en novembro de 2005 la du organizoj kunfandiĝis. Jam nun ĉiuj junaj (sub 31 jaroj) membroj de REU estas aŭtomate konsiderataj membroj de REJM. Post la kunfandiĝo REJM konservis preskaŭ plene sian aŭtonomion, inkluzive de sia Komitato, sia propra kaso, sia nomo kaj sendependa agado.

Aranĝoj

La ĉefaranĝo de REJM estas OkSEJT (Okcidenta Somera Esperantista Junulara Tendaro), kiu okazas ĉiujare en diversaj regionoj de la eŭropa parto de Rusio. La lasta estis en aŭgusto de 2006 apud Volgograd.

Malregule okazas ankaŭ alia aranĝo de REJM en la azia parto de Rusio - OrSEJT (Orienta Somera Esperantista Tendaro).

Konferenco de REJM, la supera organo de la organizo, kunvenas ĉiujare enkadre de tutlandaj aranĝoj, kutime dum OkSEJT. Intertempe la gvidan funkcion prenas la komitato de REJM.

La lasta grava evento en la junulara movado estis Rusia Esperantista Junulara Kongreso (REJK) kiu okazis novembre 2006 en Niĵnij Novgorod. En ĝi estis elektita 4-kapa estraro de la orgnizo gvide de Vitalij Malenko (Ĵukovskij, Moksva provinco). En la estraro estas ankaŭ: Jekaterina Predaĉenko (Ĉeboksaro), Marija Terjoĥina (Moskvo), Diana Sakajeva (Niĵnij Novgorod).

Alia aranĝo, kunfarata kun REU, estas arta festivalo EoLA ('Esperanto Lingvo Arta').

Krom tio REJM okazigas aktivul-trejnajn seminariojn.

Inform-organo

Informorgano de REJM estas REJM-info, kiu aperas kiel kvarpaĝa aldono al la organo de REU - REGo (Rusia Esperantista Gazeto) sesfoje monate.

Ekde novembro 2006 en la reto aperis REJM-aktuale, reta informilo.

Kiel aliĝi

Por aliĝi al REJM la kandidato devis trapasi baznivelan ekzamenon de Esperanto, aŭ ricevi konfirmon de du REJManoj pri sia lingvokono. Post kunfandiĝo kun REU tiu praktiko ne plu estas plenumata. Ĉiuj membroj de REJM, krom pago de jarkotizo, estas instigataj aboni la landan Esperanto-informilon "REGo".

Eksteraj ligoj