Reĝo: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Linio 33: Linio 33:
*[[Listo de regantoj de Hispanio|Listo de hispanaj regoj]]
*[[Listo de regantoj de Hispanio|Listo de hispanaj regoj]]
*[[Listo de norvegaj reĝoj]]
*[[Listo de norvegaj reĝoj]]
*[[Listo de reĝoj de Pollando|Listo de polaj reĝoj]]
*[[Listo de svedaj reĝoj]]
*[[Listo_de_Hungariaj_%C5%9Ctatestroj|Listo de hungariaj reĝoj kaj prezidantoj]]
*[[Listo_de_Hungariaj_%C5%9Ctatestroj|Listo de hungariaj reĝoj kaj prezidantoj]]



Kiel registrite je 04:09, 7 jan. 2007

Reĝo (latine Rex, regis) estas titolo de ŝtatestro, ordinare dumviva (sed ne en Malajzio, kie la sultanoj estas sinsekve reĝo dum po certa periodo), ofte hereda (sed foje elektita, ekzemple siatempe en Pollando), kies insignoj estas krono kaj sceptro. Ilia titolo estas malpli alta ol tiu de imperiestro. Reĝo estas la regnestro de monarkio.

La edzino de reĝo, kaj ina monarko de reĝlando, ambaŭ nomiĝas "reĝino". Oni parolas de "reĝino regnanta" (monarko) kaj "reĝedzino". Ekzemple, Elizabeto la 2-a de Britio estas reĝino regnanta; ŝi heredis la tronon de sia patro, Georgo la 6-a. Ŝia patrino, la reĝino Elizabeto, estis reĝino edzina ĉar ŝi titoliĝis reĝino pro esti la edzino de la reĝo. Kutime reĝedzino ne havas potencojn; ankaŭ kutime, la edzo de reĝino ne ricevas iun ajn aŭtomatan titolon (la edzo de Elizabeto la 2-a estis nur Philip Mountbatten ĝis Georgo la 6-a specife donis al li la titolon "Duko de Edinburgo" kaj poste Elizabeto nomis lin Princo de la Regno.)

Foje estas esceptoj: kiam Maria la 2-a heredis la tronon kiel monarkino, ŝi petis ke Parlamento faru reĝon ŝia edzo, kiu fariĝis Vilhelmo la 3-a; ili regnis kune.

Inverse, kiam la Princo Karlo (Princo de Kimrio) heredos la britan tronon, lia edzino Camilla Parker Bowles, kvankam reĝedzino, ne uzos la titolon 'reĝino', sed 'edzina princino'.

La diferenco inter elektita reĝo kaj tutviva prezidento estas fakte nula. Ekstrema ekzemple estas Baby Doc de Haitio, kiu heredis sian tutvivan prezidentecon de sia patro Papa Doc; simile okazis en Norda Koreio.

Kelkfoje, eŭropanoj nomis "reĝojn" la estroj de ne-eŭropaj popoloj anstataŭ konservi sian etnan titolon. Pro tio, en kelkaj Afrikaj landoj estas centoj da reĝoj, kvankam ili estas respublikoj.

Reĝoj en ludoj

  • Reĝo estas ŝaka ĉefa peco, kiu devas esti ŝirmata kontraŭ mato.
  • Reĝo en kartludoj ofte estas alta karto.

Cerimoniaj Reĝoj

En multaj festoj kaj cerimonioj oni havas "reĝojn". En Romo, post la respubliko, estis la Rex sacrorum, homo kiu devas fari la oferojn kiujn en antaŭa tempo, estis devita al reĝoj. Ankaŭ estis la rex vinum kiu ordigis la bankedojn. En Brazilo, estas nun "reĝoj" en kelkaj festivaloj, ekzemple, antaŭ karnavalo oni elektas Reĝon Momon por "reĝi" dum festo.

Esprimoj

Listo de Reĝoj

Laŭ kronoj

Aliaj reĝoj

Supernatura reĝoj

Ŝablono:Stumpo

Eksteraj ligiloj

greke http://www.hurstwic.org/history/articles/society/text/social_classes.htm